|
Deka ĝenerala kunveno de la kardinaloj
Je la horo 9a
komenciĝis ĉi-matene la 10a ĝenerala kunveno de la kardinaloj, kun la partopreno
de 142 kardinaloj. Post alvoko al la Sankta Spirito, la kardinaloj aŭskultis la
unuan el la du meditoj pri la problemoj de la Eklezio kaj pri lumoplena elekto
de la nova Papo (meditoj preskribitaj de la apostola konstitucio Universi
Dominici Gregis, n-ro 13d). La mediton faris hodiaŭ pastro Raniero
Cantalamessa, kapuceno, ekde 1980 predikanto de la Papa Domo.
Post la medito la
Kardinaloj povis dediĉi kelkajn momentojn al silento kaj preĝado.
Ekde hodiaŭ la
kardinaloj scias, kiu estos ilia ĉambro en la “domo Sankta Marta”, la konstruaĵo
kie ili loĝos dum la konklavo. Oni fakte aljuĝis, pere de lotumado, la ĉambrojn.
Post kelkaj
klarigoj pri la interpreto de la Apostola Konstitucio Universi Dominici
Gregis, la kardinaloj daŭrigis la interŝanĝon de opinioj pri la situacio de
la Eklezio kaj de la mondo.
La 10a kunveno
finiĝis per la trapreĝo de Regina Coeli.
|