|
LA TOMBO DE
JOHANO PAŬLO LA 2a

REKOMENCIĜIS LA OMAĜO AL LA PAPO
Ili revenis multnombraj al la Baziliko de Sankta Petro por aliri al la
vatikanaj grotoj: laikoj, gereligiuloj kaj gejunuloj enviciĝis ekde hodiaŭ
frumatene, por omaĝi al Johano Paŭlo la 2a, irante al lia tombo, ekde
hodiaŭ vizitebla. La alvenoj komenciĝis je la horo 4.30, malgraŭ ke la
malfermo de la Baziliko okazis je la 7a. Ne necesis tiom vekiĝi frue, ĉar
ĉiuj mil personoj - kiuj komencis ariĝi tiom frumatene - povis viziti la
tombon ene de unu horo post la malfermo.
Oni ne rajtigas alporti florojn, por eviti ke la tombo estu baldaŭ kovrita
de la donacoj. Nek oni povas resti longtempe starantaj. Tamen la fideluloj
deklaris ke, malgraŭ la rapida vizito, la emocioj tie estas tre fortaj.
La tomboplato estas simpla, humila. Ĝi estas el blanka marmoro kaj sur ĝi
estas orumite gravuritaj nur la monogramo de Kristo kun la latinlingva
nomo kaj la datoj de la papado de Johano Paŭlo la 2a. Fronte al ĝi estas
ĉiam lumanta lumilo. Fone estas barieliefo de la 15a jc, verko de la
kroata aŭtoro. La kapeleto estas la sama kie estis la sarkofago de latombo
de beata Johano la 23a, kies korpo estas nun en la Baziliko.
En la placo ĉi-matene la polaj orkestroj de Lodzo kaj Zambrow, kiuj estus
devintaj partopreni en la ĝenerala aŭdienco de la nuna merkredo, laŭ
delongtempa programo, adresiĝis same al la fenestro de kie aperis Johano
Paŭlo la 2a kaj ludis tiujn religiajn kaj tradiciajn kantojn, kiujn ili
pretigis pr la renkontiĝo kun la Papo.

Diplomataro:
“ni perdis amikon veran”
Kortuŝo por la ambasadoroj akredititaj ĉe la Sankta Seĝo, kiuj ĉi-matene
prezentis al la Kolegio de la Kardinaloj sian kondolencon pro la morto de Johano
Paŭlo la 2a, “eksterordinara Papo, kiu markis la religian, moralan kaj civilan
historion de la tuta mondo”, kiel substrekis prof-ro Giovanni Galassi, dojeno de
la diplomataro ĉe la Sankta Seĝo. Akceptis la ambasadorojn kardinalo Jozef
Ratzinger, dojeno de la Kolegio de la Kardinaloj. “Ni ploras kun sincera doloro
ĉar ni perdis la veran amikon de nia surtera aventuro”: per ĉi tiuj elkoraj
vortoj, prof-ro Galassi, esprimis la komunan “senton” de “soleco”, kiun oni
havis dum ĉi tiuj tagoj de funebro, “pro la morto de granda Papo, kiu profunde
tuŝis la animon kaj koron de ĉiu ambasadoro”.
Al la saluto de prof-ro Galassi respondis kard. Ratzinger, memorigante “Kiomfoje
Johano Paŭlo la 2a instigis la landojn trovi pacajn solvojn kaj daŭrigi la
dialogon. Kiomfoje li invitis la estrojn de la nacioj havi pli kaj pli konkretan
atenton por la popoloj al ili konfiditaj, ĉefe por la plej etaj kaj plej
malriĉaj. Kiomfoje li elvokis la grandecon de la homa vivo” “Temas pri multaj
instigoj - li substrekis - kiuj hodiaŭ reeĥas por ĉiuj ni kiel mesaĝo kaj
alvoko: meti nin pli kaj pli je la servo al paco kaj solidareco inter la
personoj kaj la popoloj, je la servo al la homoj de ĉiuj kontinentoj, por ke
ekstaru repacigita homaro en Tero, kie ĉiuj estas partneroj”.
Kard. Ratzinger substrekis fine kiel dum la papado de Johano Paŭlo la 2a la
diplomatiaj rilatoj de la Sankta Seĝo pli ol duobliĝis, kaj tio estas signo pri
la atento de la nacioj por la agado de la Papo kaj de la Eklezio en la tuta
mondo”.
Konklavo: du fumadoj tage
Unu fumado matene kaj unu vespere, tio estas, po unu post ĉiu dua balotado,
kaze de neelekto. La 18an de aprilo posttagmeze la kardinaloj eniros la
konklavon. Je la fino de ĉiu balotsesio (du voĉdonadoj) kun negativa rezulto,
el la kamenurbo, kiun oni starigos inter la Baziliko kaj la siksta kapelo, eliros
nigra fumo. Kaze de elekto, la fumado estos blanka. Por eviti, ke la koloro de
la fumo ne estu klare rekonebla, ĉi-foje, diference ol la aliaj konklavoj, oni
aldonos ĥemiaĵojn. Kaj, por ke oni estu certaj pri la rezulto, la ĉefa sonorilo
de la Baziliko sonoros festbate. Kun ĝi la sonoriloj de la preĝejoj de Romo.
|