|
Venontan lundon je la h. 10a okazos la Meso "pro eligendo Romano
Pontifice", ĉefcelebrata de kard. Ratzinger. Je la horo 16.30 sekvos la
procesio de la kardinaloj-elektantoj al la Siksta Kapelo por la konklavo.
LA TUTA POPOLO DE DIO
INVITATA PARTOPRENI
EN LA MESO "POR ELEKTO DE LA PAPO"
Estos
malfermita al ĉiuj, kardinaloj, episkopoj, pastroj, gereligiuloj kaj al la
tuta popolo de Dio ĉeestanta en Romo la Meso komence de la
konklavo, okazonta la 18an de aprilo, je horo 10a. La "Meso por la
elekto de la Roma Pontifiko" estos gvidata de kard. Joseph Ratzinger,
dojeno de la kardinala kolegio.
"Per elmontri la kunulecon en preĝado fare de la tuta Eklezio dum tiom
grava momento" klarigas la oficejo de la liturgiaj celebroj "estas tre
invitataj partopreni en la "missa pro eligendo romano pontifice"
ankaŭ la kardinaloj ne-elektantoj (tio estas, pli ol 80-jaraĝaj), la
episkopoj, la pastroj, la diakonoj, la gereligiuloj kaj la laikaj
fideluloj de la tuta popolo de Dio ĉeestantaj en Romo".
Posttagmeze de la 18a de aprilo, je la horo 16.30, komenciĝos la procesio
por la komenco de la konklavo. Post la kruco kaj la Evangelio, kantante la
litaniojn de la Sanktuloj, la kardinaloj elektantoj iros al la Siksta
Kapelo, kie, post kanto de "Veni Creator" ili eldiros la ĵuron.
Ekde morgaŭ (13.04.2005)
je la horo 7a
oni povos viziti la tombon de Johano Paŭlo la 2a.
Anonciĝas granda aliro de la fideluloj, tiom
ke, laŭ informagentejoj, oni plilongigos la horaron de la malfermo de la
baziliko
Aperis
hodiaŭ la poŝtmarkoj "Vakanta Seĝo 2005"

Estas detalo de fresko konservata en la Apostola Palaco,
la bildo elektita por la tri vatikanaj poŝtmarkoj de la Vakanta Seĝo, kiujn
oni komencis vendi hodiaŭ. La poŝtmarkoj, kies
nominala valoro
estas 60, 62 kaj 80 eŭrocentimoj, estis presitaj en 750.000 serioj: ili montras,
kiel tradicie, la
baldakenon kiu estas super la emblemo de la Apostola Ĉambro
mantenita de anĝelo. Ili diferencas nur pro la koloro de la skriboj: (blua:
0,60 - ruĝa: 0,62 kaj verda: 0,80 eŭroj). Ĉi tiuj poŝtmarkoj estas uzeblaj por afranko nur ĝis la
elekto de la nova Papo. Poste ili malvalidiĝos.
Tuj formiĝis longaj enviciĝoj fronte al la
vatikanaj poŝtoficejoj, tiom ke oni vokis policanojn por ke ne okazu kvereloj.
La ŝtato de la Vatikana Urbo
ĉiam emisiis poŝtmarkojn de la Vakanta Seĝo: post la morto de Pio la 11a
(1939), de Pio la 12a (1958), de Johano la 23a (1963) kaj tiuj de Paŭlo la 6a
kaj Johano Paŭlo la 1a (1978).
Aliaj ŝtatoj emisiis memor-poŝtmarkojn okaze de la morto de Johano Paŭlo la 2a
(sube vi vidas tiujn el Aŭstrio, Pollando kaj Kroatio).
 

|