|
Estas 134 la kardinaloj, kiuj partoprenis hodiaŭ en la 7a ĝenerala
kunsido. Oni nomumis la asistantojn de la Kamerlingo. Ekde merkredo eblos
viziti la tombon de Papo Johano Paŭlo la 2a. La kardinaloj: “Preĝu por
helpi nin”. “Alvoku la Sanktan Spiriton, por ke ni ricevu helpon dum la
elekto”
LA KARDINALOJ:
“PREĜU POR HELPI NIN”

Ankaŭ hodiaŭ
la direktoro de la gazetara salono de la Sankta Seĝo, Joaquin Navarro
Valls, raportis pri la decidoj alprenitaj de la kardinaloj dum la taga
ĝenerala kunsido. Inter la plej gravaj informoj estas la malfermo de la
vatikanaj grotoj, kie estas la tombo de Papo Johano Paŭlo la 2a, ekde
postmorgaŭ, merkredon la 13an de aprilo, je la horo 7a. “La kardinaloj -
aldonis Navarro - post la celebro en la papa kapelo, marde, iros al la
vatikanaj grotoj por preĝado fronte al la tombo de Johano Paŭlo la 2a”.
Ekde la posta tago la multaj fideluloj, kiuj dum la nunaj tagoj svarmas en
placo sankta Petro por omaĝi al Papo Johano Paŭlo la 2a, povos fari tion
vizitante lian tombon.
La
asistantaj kardinaloj. Atende, ke oni elektu la nova Papo, la kunveno
indikas la kardinalojn, kiuj surprenas portempajn taskojn. Hodiaŭ la
kunsido, per lotumado, elektis la tri kardinalojn.asistantojn, kiuj, kune
kun la karmerlingo, konsistigas la apartan kongregacion. Iliaj nomoj
estas: Angelo Sodano, Polycarp Pengo kaj Walter Kasper, kiuj asistos la
kamerlingon, kard. Eduardo Martinez Somalo.
"Preĝu
por helpi nin”. La kardinaloj, kiuj devos elekti la novan Papon, petas
esti akompanataj per la preĝoj “de la tuta popolo de Dio”, sciigis Joaquin
Navarro-Valls. La kardinaloj rekomendas al la episkopoj kaj pastroj uzi la
Ritaron de la Meso “pro Eligendo Summo Pontifice” (por la elekto de la
Roma Pontifiko), kiu enestas en la latina “tipa” eldono de la roma
Meslibro. Kaj - aldonis Navarro - la kardinaloj “insiste renovigas la
instigon al la tuta popolo de Dio, por ke ĝi akompanu per intensaj preĝoj
ĉi tiujn tagojn de pretiĝo por la konklavo, por ke la Sankta Spirito
asistu la kardinalojn-elektantojn”. Kelkaj kardinaloj gvidos specialajn
preĝojn kaj eŭkaristiajn celebrojn en siaj “titulaj preĝejoj” en Romo.
|