|
NOVENDIALES.
LA HODIAŬA MESO EN LA VATIKANA BAZILIKO
“La Eklezio, kiun Johano Paŭlo la 2a ĉiam volis, kaj kiun li daŭre
petas al ni esti kaj travivi, estas Eklezio ne enfermita en si mem, nek
timida, nek senespera, sed kiu brulas per la amo de Kristo, por la savo de
ĉiu homo”. La kardinalo vikario por diocezo Romo, Camillo Ruini, resumis
la signifon de la misio de Johano Paŭlo la 2a dum la Meso por la naŭtago
(la naŭ tagoj de diservoj propete por la mortinta Papo, kiuj komenciĝas la
tagon de la funebra rito). 50.000 fideluloj partoprenis, multaj en la baziliko de sankta Petro, aliaj restis ekstere kaj sekvis la Meson per la
grandegaj televidaj ekranoj, malgraŭ batanta pluvo. Ĉeestis en la baziliko
ankaŭ multaj italaj politikaj aŭtoritatuloj, ekde la prezidanto de la
ĉambro de la deputitoj ĝis la ministro pri internaj aferoj, Giuseppe
Pisanu.
La misio. "La misiado estas preskaŭ la spirita testamento, kiun
Johano Paŭlo la 2a konfidas al sia diocezo - diris Ruini. Ni memoru liajn
vortojn pri la paroĥo kaj pri la Eklezio, kiuj devas klopodi serĉi kaj
trovi sin mem ekster si mem, tie, kie la homoj vivas. Ne temis simple pri
“misiado ĉe la popolo” - klarigis la kardinalo - kvankam plivastigita al
la tuta urbo, sed pri “la popolo de Dio misianta”. Ruini ankaŭ rimarkigis
ke la funebra rito por la Papo, pasintvendrede, estis “simbolo, neniam
tiom paroliva, ne pri la interalfronto de civilizacioj, sed male pri la
granda familio de la nacioj”.
La humana dimensio. Intensajn vortojn uzis kard. Ruini por memorigi
“la tiom amatan Papon venintan de malproksime, kiu dum pli ol 26 jaroj
fariĝis vojaĝ-kunulo de la kristanoj de Romo”. Aparte, Ruini reliefigis
lian profunde humanan dimension: “la eksterordinara proksimeco al Dio ne
malproksimigis lin de ni, surteraj kaj pekantaj homoj; ĝi ne ĉirkaŭvolvis
lin en fora sankteca etoso. Tial, pere de li, ni sentis la Sinjoron vere
proksima, ni iel komprenis, ke Dio ne loĝas en nealireblaj regionoj, sed
Li estas laSinjoro de vivo kaj volas esti je la centro de niaj vivoj”.
La homo, unua vojo de la Eklezio. Ruini memorigis kiel Johano Paŭlo
la 2a montris “multmaniere” kion signifis “por li, Episkopo kaj Paŝtisto,
ke la homo estas la unua vojo de la Eklezio”. “Cetere - aldonis la
kardinalo - jam en sia unua encikliko “Redemptoris Hominis” nia Papo,
skribante ke la homo estas unua fundamenta vojo de la Eklezio, klarigis,
ke ne temis pri abstrakta homo, sed pri reala, konkreta, historia homo,
pri la homo en la plena vero de sia persona kaj socia ekzistado”.
La posteulo. “Ni atendas nian novan episkopon kaj Papon. Ni ne
estas, senutile kaj tro home, scivolemaj ekscii antaŭtempe kiu li estos.
Ni nin disponigas male akcepti en la preĝado, en la konfido kaj en la amo,
tiun, kiun la Sinjoro volos doni al ni”. Ruini instigis tiel la fidelulojn
ne pridemandi sin pri la posteulo de Johano Paŭlo la 2a, kaj memorigi male
la grandecon de la forpasinto. “Li estis homo vera, kiu gustumis kaj ŝatis
ĝisfunde la guston de la vivo: ekde la beleco de la arto, de poezio kaj de
la naturo ĝis la forto de sporto, de la fideleco, de la amikeco, ĝis la
alteco de la filozofia kaj teologia medito kaj ĝis la kuraĝo de la plej
devontigaj decidoj”.
Skulpturaĵo
super la tombo de la Papo estas verko de kroata skulpisto. Super la loko kie
nun troviĝas la ĉerko de Papo Johano Paŭlo la 2a troviĝas skulptaĵo de Beata
Dipatrino kun infano. Temas pri la verko de Ivan Duknoviĉ (Ioannes Dalmata,
Giovanni da Trau), kroata skulptisto el la 15a jc. Ĝi jam staris tie kie en la
kapelo estis la sarkofago de beata Johano la 23a.(M.B.)
Al la
sonorigado aliĝis ankaŭ sonoriloj de la ortodoksa preĝejo. Okaze de la
funebra ceremonio sur la Placo de Sta Petro en Romo eksonoris ankaŭ sonoriloj de
la ortodoksa preĝejo en Dalj, urbeto ĉe la bordo de Danubo en Kroatio.(M.B.)
La unuaj
pilgrimantoj ĉe la tombo de la Papo Johano Paŭlo la 2a. Ĉefepiskopo de Split
Marin Bariŝiĉ, episkopo de Dubrovnik Ĵelimir Puljiĉa kaj episkopo de Banja Luka
Franjo Komarica estis la unuaj pilgrimantoj kiuj preĝis ĉe la tombo de la Papo
la 9an de aprilo.(M.B.)
Franciskanoj
apud la Papo. Dum la transportado de la korpo de la Papo de la salonego
Clementina al la baziliko apud la korpo troviĝis ankaŭ franciskanoj kun la
kandeloj, ambaŭ flanke po sep. Temas pri la konfesprenantoj el la baziliko de
Sta Petro. Laŭ la priskribo de la funebraj ceremonioj oni antaŭvidas ke la
konfesprenantoj de la baziliko akompanas la korpon kaj dum la korpo estas en la
baziliko ke ili preĝas apud ĝi. 14 diversnaciaj franciskanoj apartenas al la
ordeno de konventualaj franciskanoj (OFMconv) kies ordeno servas en
konfesprenanta servo de la papado de Klemento la 15a (M.B.)
Ĝis la 18-a de
aprilo la Pola Radio ĉiuvespere je la 21.37 interrompos la programon kaj
disaŭdigos la ŝatatan de kara nia Papo kanton ,”Barko" en la plenumo de konata
pola kantistino Anna Maria Jopek (B. Sobol)
Johano Paŭlo la
2a memorigita pro “la spirito de Asizo”. En Asizo daŭre brilas la lampo
metita ĉe la Tombo de sankta Francisko, tiu
vota lampo kiun donacis Johano Paŭlo la 2a dum unu el siaj ses vizitoj al Asizo,
kiu havis la honoron esti la plej vizitata loko en la mondo fare de la Papo.
Preĝas la franciskana komunumo ennome de la spirito de Asizo. Tiu spirito kiu
indikas la vortojn de Karol Wojtyla, kiam, en 1986, li vokis al Asizo por la
unua fojo la reprezentantojn de la religioj de la tuta mondo. Tiu “spirito de
Asizo” kiu indikas, laŭ la vortoj de Johano Paŭlo la 2a, la manieron por superi
malsamecojn kaj dividojn”
En la baziliko lumas la paco-lampo, la sama, kiun Johano Paŭlo la 2a lasis
januare de 2002.
Asizo, en la preĝado, partoprenas en la doloro pro la morto de tiu, kiu igis
Asizon ĉefurbo de la universala Paco.
Kreskas la
nombro da pilgrimuloj al Asizo. Multaj, post partopreno en la funebra rito
por Johano Paŭlo la 2a iras pilgrime al la tombo de sankta Francisko el Asizo.
Inter la multaj ĉeestantoj, la prezidanto de Brazilo, Luiz Inacio Lula da Silva
kun sia edzino Marisa Leticia; la vicprezidanto de Kolombio, Francisco Santos
Calderon; la delegacio el Malajzio kun la ministro pri religiaj aferoj, Dato
Abdullah Bin Md Zin kaj la itala princo Emanuele Filiberto de Savojo.
"Al la
konklavo, en silento"
Ekde nun la kardinaloj, laŭ unuanima decido, ne plu
donos intervjuojn al la amaskomunikiloj: "temas pri periodo el intensa preĝado",
klarigis la vatikana proparolanto. Li krome deklaris, ke la beatproklamo de Johano Paŭlo la 2a estas
temo pri kiu “ekskluzive kompetentas” la nova Papo. Per ĉi-frazo Navarro
respondis al la insistaj ĉi-temaj demandoj de la ĵurnalistoj dum la hodiaŭa
gazetara konferenco.

LA KARDINALOJ "IN PECTORE"
Nur la nomo de la lasta "sekreta kardinalo"
kreita de Johano Paŭlo la 2a restis nekonata.
"In pectore" (en la koro). Malnova tradicio estas
tiu de la kardinaloj "in pectore", tio estas, en la koro de la Papo. Multaj
Papoj nomumis kardinalojn sed sen konigi tuj iliajn nomojn, pro motivoj ligitaj
kun diversaj konsideroj: ĉefe, por ke la nomumitoj
ne estu en danĝero pro la okazinta kardinaliĝo. Papo Johano la 23a nomumis 3
kardinalojn "en sia koro", sed iliajn nomojn oni neniam konis. 4
kardinalojn "in pectore" kreis Johano Paŭlo la 2a; la unua en 1979
kaj lia nomo, Ignatius Kung Pin-mei, ĉino, estis publikigita la 28an de
junio 1991. Aliajn du li kreis en 1998, temis pri la latva Janis Pujats
kaj la ukrajna Marian Jaworski (nomoj publikigitaj la 18an de januaro
2001). Male, restis nekonata la nomo de la kvara kardinalo kreita "in
pectore" en 2003.
*******
Omaĝe al
la Papo la 8an de aprilo en la tago de la funebraj ceremonioj en
Vatikano je la 21.37 (horo de la morto) la poloj dum 5 minutoj estingis la
lumojn. Ne nur en domoj, hejmoj privataj sed ankaŭ en aliaj lokoj. Pola
Radio informis ke ili la samon faros ĝis la elekto de la nova papo.
(Bogusław Sobol).
|