|
20.00 Polaj
ĵurnaloj senpage disdonitaj en Romo. En
placo Risorgimento kaj en aliaj lokoj apud Vatikano, la preterpasantoj trovas
pakaĵojn da pollingvaj ĵurnaloj senpage disdonitaj. Ni mem kolektis unu el ili
("Fakt") kiu interne havas ĉi tiun titolon: "Polskie miasto - Rzym" (pola urbo:
Romo).
19.30 Lumiloj
kaj biletoj. Sub la obelisko en placo sankta Petro la fideluloj daŭre
lasas funebrajn lumetojn, florkronetojn kaj biletojn skribitajn en ĉiuj lingvoj,
per kiuj ili esprimas sian doloron pro la forpaso de la Papo. Aliaj lumiloj
estas iom ĉie en la apudaj stratoj. Kiam oni purigis la stratojn, oni ne tuŝis
tiujn simbolojn.
19.20 Statistiko ankaŭ pri la rubaĵoj. Inter
la multaj ciferoj pri la "dimensioj" de la eventoj dum la lastaj tagoj en Romo,
oni konigis tiujn pri la kolektitaj rubaĵoj (ĉefe por laŭdi la laboron de la
urbopurigistoj): dum 2 horoj oni kolektis 2,5 tunojn da rubaĵoj.
16:57 La
kardinaloj dankas Italion. Apartan dankon “pro la perfekta kaj ŝatata”
organizado de la eksterordinara evento de la lastaj tagoj esprimis ĉi-matene la
6a ĝenerala kunveno de la kardinaloj al la italaj aŭtoritatuloj. Tion sciigis
Navarro Valls.
15:58 Bush
mencias “la Papon kiu defiis Amerikon”. En sia sabata perradia parolado, la
usona prezidanto Bush memorigis denove la Papon kaj substrekis la forton de la
funebra ceremonio en kiu li ĉeestis hieraŭ. Poste li aldonas: “Johano Paŭlo la
2a defiis Amerikon por ke ĝi estu ĉiam inda je sia plej alta vokiĝo”
(And he challenged America always to live up to its lofty calling). La Papo
“instruis al ni ke la fundamento de libereco estas la universala respekto por la
homa digno”.,
14:49 Du
kardinaloj malsanas, malkreskas al 115 ilia nombro dum la konklavo.
Kardinaloj Jaime Sin kaj Alfonso Antonio Suarez Rivera ne partoprenos en la
konklavo por elekto de la posteulo de Johano Paŭlo la 2a. La du kardinaloj -
ambaŭ emeritaj ĉefepiskopoj, la unua de Manilo kaj la alia de Monterrey -
sciigis, ke ili ne povos partopreni en la konklavo pro sia sanstato. Pro la
malĉeesto de Sin, estos nur 2 - Ratzinger kaj Baum - la kardinaloj kreitaj de
Paŭlo la 6a, kiu partoprenos en la aprila konklavo.
14:03 Navarro:
"La silento decidita unuanime”. La decido ne doni intervjuojn dum la periodo
antaŭ la konklavo estis alprenita hodiaŭ de la kardinaloj “unuanime”. Tion
klarigis la vatikana proparolanto aldonante, ke ne temas pri “malpermeso”, sed
male pri “invito” al la ĵurnalistoj, dum periodo kiu por la kardinaloj estas
periodo “de plej intensa preĝado”. Ne estas malpermeso el jura speco. “Ni ĉiuj
vidis - diris Navarro - ke en neniu ĵurnalo mankis ĉiutage komentoj aŭ
intervjuoj de kardinaloj, kaj ankaŭ hieraŭ kardinalo partoprenis en televida
elsendo. Ekzistis plej granda libereco ĝis hodiaŭ”.
13:54 Navarro:
"Pri la beatproklamo, decidos la nova Papo”. La vatikana proparolanto
deklaris ke la beatproklamo de Johano Paŭlo la 2a estas temo pri kiu “ekskluzive
kompetentas” la nova Papo. Per ĉi-frazo Navarro respondis al la insistaj
ĉi-temaj demandoj de la ĵurnalistoj dum la hodiaŭa gazetara konferenco.
13:46 La 18an
de aprilo la Konklavo komenciĝos je la horo 16.30. Navarro Valls, konigante
ĉi tiun horaron, aldonis ke “nun la kardinaloj petas silenton. Kvankam dankante
pro la grandega intereso kun kiu la amaskomunikiloj sekvas ĉi tiun periodon de
la vivo de la Eklezio, la kardinaloj invitas la ĵurnalistojn ne peti intervjuojn
dum la tagoj antaŭ la konklavo.
12:49
Veltroni: "Stacidomo Termini kaj esplanado Tor Vergata kun la nomo de la Papo”.
La urbestro de Romo Walter Veltroni anoncis, ke, post la elekto de la nova Papo,
oni interkonsentos kun la Sankta Seĝo la diversajn etapojn pere de kiuj la
centra stacidomo de Romo povu alpreni vizaĝon kiu tre elvoku la mesaĝon de Papo
kiu estis la Papo de la Kono, de la dialogo, de la vojaĝo”. La urbestro anoncis
krome ke koncerne la dediĉon de la esplanado en Tor Vergata al Johano Paŭlo la
2a, oni decidis tion por memorigi “unu el la plej kuntrenaj manifestacioj de la
tuta Jubileo, kiam ĉeestis pli ol 2 milionoj da gejunuloj el la tuta mondo”.
12:35 Ankaŭ
milionoj da germanoj fronte al la televido por la Papo. Pli ol la duono de
la germanoj kiuj spektis televidajn elsendojn hieraŭ matene, vidis la funebran
riton de la Papo. Inter la horo 9a kaj 13a, inter elsendoj de la ŝtataj kaj
privataj kanaloj, oni registris preskaŭ 6 milionojn da spektantoj. Ankaŭ dum la
vesperaj resumaj elsendoj, estis granda nombro da spektantoj.
12:07
Veltroni: "Oni elspezis 6 milionojn da eŭroj”. Laŭ provizora pritakso, la
komunumo de Romo elspezis 6 milionojn da eŭroj dum la lastaj tagoj por akcepti
la pilgrimulojn kaj pretigi la urbon por la funebra rito de la Papo. Tion
deklaris la urbestro de Romo dum gazetara konferenco en la sidejo de la
eksterlanda gazetaro. “La plej malfacila momento estis merkrede - aldonis la
urbestro - sed neniam ni havis la sensacion, ke ni malsukcesos”. Koncerne la
kreskon de la prezoj en la areo de placo sankta Petro (por profiti de la amasa
ĉeesto de homoj), la urbestro deklaris: “eventoj el ĉi tiu speco neniam
reokazos”.
11:57 Enviciĝo
por eniri la bazilikon. Fermita la Siksta Kapelo. Pilgrimuloj enviciĝis sub
la pluvo por eniri la vatikanan bazilikon, sed la situacio estas “normala”
(nenio komparebla kun la antaŭaj tagoj - sed ĉiuokaze temas pri kelkaj miloj da
personoj, kiuj restis en Romo por la semajnfino). Fermita, male la Siksta Kapelo
ĝis la elekto de la Papo.
11:14 Marde
emisio de poŝtmarkoj “Vakanta Seĝo”. La filatela kaj numismatika oficejo de
la Gubernatorejo de la Vatikana Urbo decidis por venonta mardo la emision de
la serio da poŝtmarkoj “Vakanta Seĝo 2005”. Temos pri 3 poŝtmarkoj kun komuna
bildo:
la insigno de la Apostola Ĉambro (tio estas krucigitaj ŝlosiloj kun supra
ombrelo). Ilia valoro estos 60, 62 kaj 80 eŭrocentimoj;
eldonkvanto: 750.000 ekzempleroj. Vendos ilin nur la poŝtoficejoj de la Vatikana Urbo kaj la vendejoj de
la “oficejo pilgrimuloj kaj turistoj” en placo sankta Petro. La serio “Vakanta
Seĝo” validos por ekspedoj nur dum la Vakanta Seĝo.
11:08 23
poŝo-ŝtelistoj arestitaj en placo sankta Petro. 23
poŝo-ŝtelistoj, 11
neplenkreskuloj kaj 12 plenkreskuloj, estis arestitaj de la polico hieraŭ dum
ili klopodis ŝteli la monujojn de la fideluloj kiuj ĉeestis la funebran riton.
10:38 Naŭtago: morgaŭ Meso de la fideluloj de Romo.
Kard. Camillo Ruini, vikario de la mortinta Papo por urbo Romo, invitis ĉiujn
romajn fidelulojn partopreni morgaŭ je la horo 17a en la Meso por la Papo.
Komenciĝis fakte laŭ tre malnova tradicio, la “Novendiales”, t.e. naŭ sinsekvaj
tagoj kun apartaj liturgiaj celebroj de la Eŭkaristio propete por la forpasinta
Papo. La ĉiutaga celebro estas malfermita al ĉiuj, ĝi tamen estas konfidita
ĉiufoje al diversaj grupoj, en konsidero de iliaj ligoj kun la Papo. Ĉiu tiu
varieco de kunvenoj montras iamaniere ĉu la medion de la supera paŝtisto ĉu la
universalecon de la eklezio de Romo. Morgaŭ, kiel dirite, estos la vico de
“diocezo Romo”. La funebraj celebroj, ĝis venonta sabato, okazos je la horo 17a.
10:30 En Ĉinio
malmulte da informoj. La ĉinaj amaskomunikiloj preskaŭ malatentis la
funebran riton por la Papo, krom aludo por kritiki la ĉeeston en Vatikano de la
prezidanto de Tajvano. La Sankta Seĝo estas la unika eŭropa ŝtato el la 25 kiuj
havas diplomatiajn rilatojn kun Tajvano.
10:26 14
milionoj da televidaj spektantoj por la funebra rito. En Italio preskaŭ 14
milionoj da homoj spektis la elsendon de la funebra rito por la Papo. Entute,
90% el ĉiuj homoj fronte al televidilo, vidis tiun elsendon (absoluta rekordo
por la itala televido).
10:23 La nomo
de la Papo al tri polaj ĝemeloj. Johano, Paŭlo kaj Karolo (en la pola: Jan,
Pawel kaj Karol) estas la nomoj per kiuj estos baptitaj 3 ĝeneloj kiuj naskiĝis
pasintmerkrede en la suda pola urbo Bytom. La patrino de la tri beboj - kiuj
fartas bone kaj baldaŭ iros hejmen - substrekis, ke ŝi volis omaĝi al la memoro
de la Papo.
09:42
Remalfermita la baziliko, Romo revenas al normala vivo. Revenas al la
normala ĉiutaga vivo la areo de placo Sankta Petro kaj ĉirkaŭaĵoj ekde pasinta
dimanĉo “sieĝata” de 2 milionoj da fideluloj. Oni remalfermis al privataj
aŭtomobiloj straton della Conciliazione kaj laŭgrade oni forprenis la barilojn
kiuj blokis la eniron en la ĉirkaŭajn stratetojn. Oni purigis ĉiujn stratojn,
kie estis interalie lavango da plastaj boteloj, kiuj entenis la akvon senpage
disdonitan al la pilgrimuloj. La bazilikon oni remalfermis ĉi-matene je la horo 7a,
kaj malgraŭ la pluvo foje densa, centoj da pilgimuloj eniras ĝin. Tamen, la
tombon de Johano Paŭlo la 2a oni ne povos viziti antaŭ lundo, pli probable ekde
mardo.
|