|
LA RITO
En la rito por la funebraĵoj la Eklezio elmontras sian kredon je la venko de
Kristo resurektinta sur la pekado kaj morto. Tiun kredon oni aparte esprimas per
la funebra rito de la Roma Pontifiko, kiu pro la paŝtista servado de li
plenumita en la Eklezio, konfirmis en la kredo ĉiujn paŝtistojn kaj la
fidelulojn.
En la preĝoj
oni rekomendas al Dio la Sanktan Eklezion, mankan je la Roma Pontifiko,
por ke ĝi konfidu sin per fidoplena sinallaso al Kristo, Supera Paŝtisto,
kiu al ĝi promesis sian ĉiamdaŭran ĉeeston kaj asiston.
Oni preĝe
rememoras ankaŭ tiujn, kiuj pro motivoj de parenceco, servado aŭ kunlaboro
estis pli proksimaj al la mortinta Supera Pontifiko. Por ĉiuj, poste, ĝi
estas okazo por revigligi la esperon je la eterna vivo kaj atesti la
kredon je la estonta releviĝo kun Kristo.
Al la korpo
de la mortinta Supera Pontifiko, kiu per la sakramentoj de la kristana
inicado fariĝis templo de la Sankta Spirito kaj per la sakramento de la
episkopa Ordino komplete sindediĉis al la servado de la popolo de Dio, oni
donas la ŝuldatan honoron, laŭ la kutimoj kaj kristana tradicio, sed ĉefe pro
la kredo je la eterna vivo kaj releviĝo de la karno. Tion oni faras per
kelkaj signifaj momentoj: konstato de la morto, elmontro de la korpo en la
Papa Domo, ĝia solena transporto en la Vatikanan Bazilikon, la demeto en
la ĉerkon, la funebra Rito kun la lasta rekomendo kaj la adiaŭo, per la
transporto al la tombo kaj entombigo.
Antaŭ la
funebra Meso, dum kiu okazas la entombigo de la Roma Pontifiko Johano
Paŭlo la 2a, okazas la demeto de la korpo de la mortinta Pontifiko en la
ĉerkon; post la Meso okazas la transporto al la tombo kaj la entombigo.
Por ĉi-lastaj du momentoj estas antaŭvidita la partopreno de tre limigita
nombro da personoj.
DEMETO DE
LA KORPO EN LA ĈERKON

Antaŭ la
funebra Meso la korpon de la mortinta Pontifiko oni demetas en ĉerkon el
cipresa ligno, je la ĉeesto de la Kardinalo Kamerlingo, de la Kardinaloj
unuaj el ĉiuj tri ordoj, de la Kardinalo Ĉefpastro de la Vatikana
Baziliko, de la Kardinala iama Ŝtatsekretario, de la Kardinalo Vikario por
Diocezo Romo, de la Anstataŭanto en la Papa Ŝtatsekretariejo, de la
Prefekto de la Papa Domo, de la Almozdonanto de la Supera Pontifiko, de
reprezentantoj de la Kanonikoj de la Baziliko de Sankta Petro, de la
Sekretario de la Supera Pontifiko.
La Kardinalo
Kamerlingo enkondukas la riton de la fermo de la ĉerko. La Mastro de la
Liturgiaj Celebroj de la Supera Pontifiko legas la Akton kiu memorigas la
vivon kaj ĉefajn agojn de la mortinta Pontifiko. La Akton subskribas ĉiuj
ĉeestantoj.
La Mastro de
la Liturgiaj Celebroj de la Supera Pontifiko kaj la Sekretario de la
Supera Pontifiko etendas vualon el blanka silko sur la vizaĝon de la
Mortinto. Poste la Kardinalo Kamerlingo aspergas la korpon per benita
akvo.
La Mastro
metas en la ĉerkon la sakon kun la oraj kaj arĝentaj
medaloj stampitaj en Vatikano dum la Papado kaj la plumban ujon
kun la Akto, sigelinte ĝin.
Dum la
ĉerkon oni fermas, oni trapreĝas la Psalmon 41 (42).
Poste oni
portas la ĉerkon al la ŝtuparo de la Baziliko de sankta Petro. La Meson
celebras la Kardinaloj kaj Patriarkoj de la Orientaj Eklezioj. Gvidas la
kuncelebron la Kardinalo Dojeno de la Kardinalaro. Oni uzas la liturgiajn
vestaĵojn el ruĝa koloro.
La bibliaj
leĝaĵoj estas: Ago 10, 34-43 - Psa 22 (23) - Flp
3,20-4, 1 - Joh
21,15-19.
La Kardinalo
Dojeno faras sian predikon.
Post la
Komunio oni kantas la Psalmon 129 (130) “De profundis”
Sekvas la
lasta rekomendo kaj la adiaŭo. La Eklezio de Diocezo Romo levas sian
preĝpetegon kaj litaniojn al la Sanktuloj.
Sekvas la
preĝpetego de la Orientaj Eklezioj (laŭ la liturgiaro por la mortintoj de
la Bizanca Liturgio). Unu el la Patriarkoj aspergas per incenso la ĉerkon
de la Papo.
EN LA
LOKO DE LA SEPULTO
Dum oni
portas la ĉerkon de la Roma Pontifiko al la loko de la sepulto, ĉiuj
kantas “Magnificat”.
Sekvas la
liturgiaĵoj por la entombigo. Je la fino la cipresan ĉerkon oni
ligas per ruĝaj tolstrioj kun la sigeloj. Poste oni metas la ĉerkon
en zinkitan ĉerkon tute kovritan per juglandarba ligno.
Sur la
fermoplato estas la kruco kaj la blazono de la mortinta Pontifiko.
|
|
LA PREDIKO DE KARD. RATZINGER
DUM LA FUNEBRA RITO POR LA PAPO
“Sekvu min” diras
la resurektinta Sinjoro al Petro, kiel sia lasta vorto al tiu disĉiplo, elektita
por paŝti liajn ŝafojn. “Sekvu min” - ĉi tiu ordona vorto de Kristo povas esti
konsiderata la ŝlosilo por kompreni la mesaĝon, kiu venas el la vivo de nia
priplorata kaj amata Papo Johano Paŭlo la 2a, kies mortan korpon ni demetas
hodiaŭ en la teron kiel semon de senmorteco - la koroj estas plenaj je malĝojo,
sed ankaŭ je ĝojoplena espero kaj profunda dankemo.
Ĉi tiuj estas la
sentoj de nia animo, Fratoj kaj Fratinoj en Kristo, ĉeestantaj en Placo sankta
Petro, en la apudaj stratoj kaj en diversaj lokoj de Romo, loĝata dum la nunaj
tagoj de senmezura silenta kaj preĝanta amaso. Ĉiujn mi salutas elkore. Ennome
ankaŭ de la Kolegio de la Kardinaloj mi deziras adresi mian respektoplenan
penson al la Ŝtatestroj, Ĉefministroj kaj al la delegacioj de la diversaj
Landoj. Mi salutas la Aŭtoritatulojn kaj la Reprezentantojn de la Eklezioj kaj
kristanaj Komunumoj, samkiel de la diversaj religioj. Mi salutas plie la
Ĉefepiskopojn, la Episkopojn, la pastrojn, la religiulojn, la religiulinojn kaj
la fidelulojn, kiuj ĉiuj venis el ĉiuj Kontinentoj; laŭ speciala maniero, la
gejunulojn, kiujn li amis difini estonteco kaj espero de la Eklezio. Mia saluto
atingu, krome, tiujn, kiuj en ĉiu mondoparto, estas al ni unuigitaj pere de
radio kaj televido dum ĉi tiu ĥora partopreno en la solena rito de adiaŭo al la
amata Pontifiko.
Sekvu min - kiam
li estis juna studento Karol Wojtyla estis entuziasmoplena pri literaturo,
teatro, poezio. Laborante en ĥemia fabriko, ĉirkaŭata kaj minacata de la nazia
teroro, li aŭdis la voĉon de la Sinjoro: Sekvu min! En tiu tre aparta kunteksto
li komencis legi librojn pri filozofio kaj teologio, li poste eniris la kaŝan
seminarion starigitan de Kardinalo Sapieha kaj post la milito li povis
kompletigi siajn studojn en la teologia fakultato de la Jagellona Universitato
de Krakovo. Multfoje en siaj leteroj al la pastroj kaj en siaj membiografiaj
libroj li parolis al ni pri sia pastreco, al kiu li estis ordinita la unuan de
novembro 1946. En tiuj tekstoj li interpretas sian pastrecon aparte deirante el
tri paroloj de la Sinjoro. Unue, ĉi tiu: “Vi ne elektis min, sed mi elektis vin,
kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton, kaj ke via frukto daŭru” (Joh
15,16). La dua parolo estas: “la bona paŝtisto demetas sian vivon por la ŝafoj”
(Joh 10,11). Kaj fine: “Kiel la Patro min amis, tiel mi ankaŭ vin amis; restadu
en mia amo”. (Joh 15,9). En ĉi tiuj tri paroloj ni vidas tutan la animon de nia
Sankta Patro. Li vere iris ĉien kaj senlace, por porti frukton, frukto kiu
restas. “Leviĝu, ni iru!” estis la titolo de lia antaŭlasta libro. “Leviĝu, ni
iru!” - per ĉi tiuj vortoj li revekis nin el laca kredo, el la dormo de la
disĉiploj de hieraŭ kaj hodiaŭ. “Leviĝu, ni iru!” li diras ankaŭ hodiaŭ al ni.
La Sankta Patro estis plie ĝisfunde sacerdoto, ĉar li oferis sian vivon al Dio
por liaj ŝafoj kaj kaj por la tuta homa familio, per ĉiutaga memdonaco je la
servo al la Eklezio kaj ĉefe dum la malfacilaj elprovoj de la lastaj monatoj.
Tiel li fariĝis unu kun Kristo, la bona paŝtisto, kiu amas siajn ŝafojn. Kaj
fine “restu en mia amo”: la Papo kiu serĉis la renkonton kun ĉiuj, la Papo, kiu
havis kapablon de pardono kaj kor-malfermiteco por ĉiuj, diras al ni, ankaŭ
hodiaŭ, per ĉi tiuj vortoj de la Sinjoro: “Loĝante en la amo de Kristo ni
lernas, je la instruo de Kristo, la arton pri la vera amo".
Sekvu min! Julie
de 1958 komenciĝas por la juna pastro Karol Wojtyla nova etapo de la irado kun
la Sinjoro kaj sekvante la Sinjoron. Karol iris kiel kutime kun grupo de junaj
ŝatantoj de kanuado al lagoj Mazuraj por kuna feriado. Sed li portis kun si
leteron, kiu invitis lin prezentiĝi ĉe la Primaso de Pollando, Kard. Wyszynski,
kaj li povis imagi la celon de la renkontiĝo: lia nomumo kiel Helpepiskopo de
Krakovo. Forlasi la universitatan instruadon, forlasi tiun stimulan kunulecon
kun la gejunuloj, forlasi la grandan intelektulan arenon, por koni kaj
interpreti la misteron de la kreitaĵo-homo, por igi ĉeestanta en la hodiaŭa
mondo la kristanan interpreton pri nia esto - ĉio tio, devis aspekti al li kiel
perdo de si mem, perdo ĝuste de tio, kio fariĝis la humana identeco de tiu juna
pastro. Sekvu min - Karol Wojtyla akceptis, aŭskultante en la voko de la
Eklezio, la voĉon de Kristo. Kaj poste li ekkonsciis pri kiom vera estas la
parolo de la Sinjoro: “Kiu penos gajni sian animon, tiu ĝin perdos; sed kiu ĝin
perdos, tiu savos ĝin viva” (Luk 17,33). Nia Papo - ni ĉiuj scias tion - neniam
volis savi sian vivon, teni ĝin por si; li volis doni sin mem senrezerve, ĝis la
lasta momento, por Kristo kaj, tiel, ankaŭ por ni. Ĝuste tiel li povis sperti
kiom tio, kion li liveris en la manojn de la Sinjoro, revenis laŭ nova maniero:
la amo al la parolo, al la poezio, al la beletroj estis esenca parto de lia
paŝtista misio kaj donis novan freŝecon, novan aktualecon, novan ravecon al la
anonco de la Evangelio, ĝuste ankaŭ kiam ĝi estas signo de kontraŭdiro.
Sekvu min! Oktobre
de 1978 Kardinalo Wojtyla aŭskultas denove la voĉon de la Sinjoro. Renoviĝas la
dialogo kun Petro, entenita en la Evangelia fragmento de ĉi tiu celebro: “Simono
de Johano, ĉu vi amas Min? Paŝtu miajn ŝafojn!”. Al la demando de la Sinjoro:
“Karol, ĉu vi amas Min?”, la Ĉefepiskopo de Krakovo respondis el la profundo de
sia koro: “Sinjoro, vi scias ĉion: Vi scias, ke mi amas Vin”. La amo de Kristo
estis la reganta forto en nia amata Sankta Patro; kiu vidis lin preĝi, kiu
aŭskulti lin prediki, tiu scias tion. Kaj tiel, dank’ al tiu profunda radikiĝo
en Kristo li kapablis porti pezon, kiu iras trans la fortoj pure homaj: esti
paŝtisto de la ŝafaro de Kristo, de lia universala Eklezio. Ne estas nun la
momento paroli pri la unuopaj enhavoj de tiu Papado tiom riĉa. Mi deziras nur
legi du fragmentojn el la hodiaŭa liturgio, en kiuj aperas centraj elementoj de
lia anonco. En la unua legaĵo Sankta Petro diras - kaj diras la Papo kun Sankta
Petro - al ni: “Vere mi ekkomprenas, ke Dio ne privilegias personojn; sed en ĉiu
nacio tiu, kiu timas Lin kaj agas juste, estas akceptata de Li. Vi konas tiun
vorton, kiun Li sendis al la Izraelidoj, predikante la evangelion de paco per
Jesuo Kristo, kiu estas Sinjoro de ĉiuj” (Ago 10,34-36). Kaj en la dua legaĵo,
Sankta Paŭlo - kaj, kun Sankta Paŭlo, nia mortinta Papo - nin instigas laŭte:
“Miaj fratoj amataj kaj alsopirataj, mia ĝojo kaj mia krono, tiel staru fortike
en la Sinjoro, miaj amataj” (Flp 4,1)
Sekvu min! Kune
kun la ordono paŝti lian gregon, Kristo anoncis al Petro lian martirecon. Per ĉi
tiu konkluda kaj resuma parolo de la dialogo pri amo kaj pri la ordono esti
universala paŝtisto, la Sinjoro elvokas alian dialogon, kiu okazis dum la lasta
vespermanĝo. Tie Jesuo diris: “Kien mi iras, tien vi ne povas veni”. Diris
Petro: “Sinjoro, kien vi iras?”. Respondis al li Jesuo: “Kien Mi iras, vi ne
povas Min sekvi nun, sed poste vi Min sekvos” (Joh 13,33.36). Jesuo post la
vespermanĝo iras al la kruco, Li iras al la resurekto - eniras la paskan
misteron; Petro ankoraŭ ne povas sekvi Lin. Nun - post la resurekto - venis ĉi
tiu momento, ĉi tiu “poste”. Paŝtante la ŝafaron de Kristo, Petro eniras en la
paskan misteron, li iras renkonten al la kruco kaj la resurekto. La Sinjoro
diras tion per ĉi tiuj vortoj: “... kiam vi estis juna, vi ... iris, kien vi
volis; sed kiam vi maljuniĝos, vi etendos viajn manojn, kaj alia vin zonos, kaj
portos vin, kien vi ne volos” (Joh 21,18). Dum la unua periodo de sia papado, la
Sankta Patro, ankoraŭ juna kaj fortoplena, sub la gvido de Kristo iris ĝis la
limoj de la mondo. Sed poste, pli kaj pli, li eniris en la kunulecon kun la
suferoj de Kristo, pli kaj pli li komprenis la veron de la vortoj: “alia vin
zonos...”. Kaj ĝuste en ĉi tiu kunuleco kun la Sinjoro suferanta li senlace kaj
per renovigita intenseco anoncis la Evangelion, la misteron de amo, kiu iras ĝis
la fino (kp Joh 13,1).
Li interpretis por
ni la paskan misteron kiel misteron de la dia mizerikordo. Li skribis en sia
lasta libro: la limo trudita al la malbono “estas finfine la dia mizerikordo”
(“Memoro kaj identeco”, paĝo 70). Kaj meditante pri la atenco, li diras:
“Kristo, suferante por ni ĉiuj, donis novan signifon al la sufero; Li kondukis
ĝin en novan dimension, en novan ordon: tiu de la amo... Ĝi estas la sufero kiu
bruligas kaj konsumas la malbonon per la flamo de la amo kaj ĉerpas ankaŭ el
pekado multforman floradon de bono” (paĝo 199). Animata de ĉi tiu vido, la Papo
suferis kaj amas en kunuleco kun Kristo kaj tial la mesaĝo de lia sufero kaj de
lia silento estis tiom paroliva kaj fekunda.
Dia Mizerikordo:
la Sankta Patro trovis la plej puran reflektaĵon de la mizerikordo de Dio en la
Patrino de Dio. Li, kiu dum infaneco perdis sian patrinon, des pli multe amis la
Dian Patrinon. Li sentis la vortojn de la krucumita Sinjoro kiel diritajn al li
persone: “Jen via patrino!”. Kaj li faris kiel la preferata disĉiplo: li
akceptis Ŝin en la intimecon de sia estaĵo (εισ τα ιδια, Jen via patrino!, Joh
19,27) - Totus tuus. Kaj el la patrino li lernis konformiĝi al Kristo.
Por ni ĉiuj restas
neforgeseble kiel dum tiu lasta dimanĉo de Pasko de sia vivo, la Sankta Patro,
markita de la suferado, aperis ankoraŭfoje je la fenestro de la Apostola Palaco
kaj lastan fojon li donis la benon “Urbi et orbi”. Ni povas esti certaj, ke nia
amata Papo estas nun je la fenestro de la domo de la Patro, nin vidas kaj nin
benas. Jes, benu nin, Sankta Patro. Ni konfidas cian karan animon al la Patrino
de Dio, cia Patrino, kiu cin gvidis ĉiutage kaj nun cin gvidos al la eterna
gloro de Sia Filo, Jesuo Kristo nia Sinjoro. Amen.
|