|
20.34
Fideluloj en strato della Conciliazione ĝis “plenŝtopiĝo”. La eniro
por la fideluloj kiuj volas ĉeesti morgaŭ la funebran riton en strato
della Conciliazione, estis rajtigita dum ankoraŭ ĝi povos gastigi homojn.
Nun la strato jam plenas, sed daŭras eniroj.
18:16
Funebra rito, ĉeestos delegacioj de ĉiuj religioj. Ekde la rusa
ortodoksa patriarkejo de Moskvo ĝis la hebreoj de Izraelo; ekde budaistoj
kaj hinduistoj ĝis islamoj kaj sikĥoj. Ĉeestos ĉiuj ĉefaj religioj de la
mondo morgaŭ dum la funebra rito por Johano Paŭlo la 2a. La listo estas
longega, kaj daŭre provizora. El ĝi aperas nomoj kiel la ekumena Patriarko
de Konstantinopolo, Bartolomeo la unua, Metropolito Kirill el Moskvo,
Rabeno Elio Toaff, kaj reprezentanto de Moskeo Al-Azhar.
18:15
Morgaŭ la bazilikon oni malfermos ne pli frue ol la horo 6a.
13:48
Ekde lundo ĝis hodiaŭ pli ol 2 milionoj da fideluloj estis en la areo de
Vatikano. Ĉi tiun pritakson faris la urbestro de Romo, Walter Veltroni
13:45
Emisio moneroj kaj poŝtmarkoj de la Vakanta Seĝo. La Kolegio de la
Kardinalo delegis AL kard. Edmund Szoka la povon stampi monerojn kaj
eldoni poŝtmarkojn dum Vakanta Seĝo
16:58
Toaff kortuŝita ĉar li estis menciita en la papa testamento. “Mi estas
tre kortuŝita pro tiu mencio pri mi. Mi neniam imagus vidi mian nomon en
la testamento de la Papo”. Tion diris la eksa ĉefrabeno de Romo, Elio
Toaff, unu el la du ankoraŭ vivantaj personoj (la alia estas mons-ro
Stanislavo) menciitaj de la Papo en lia testamento. “Ekscii ke la Papo
dankas min en la testamento - li deklaris - faras al mi grandan impreson.
Malgraŭ niaj bonaj rilatoj, nia amikeco, mi estas ekstreme kortuŝita, ĉar
ĝi estas neatendita surprizo”.
12:08
Alvenas sepcent aŭtobusoj el Pollando. Veturas al Romo pli ol 700
aŭtobusoj alvenantaj el Pollando. Ilin konstante lokalizas la trafika
polico kaj pri iliaj alven-punktoj oni decidos kiam ili estos en la
ĉirkaŭaĵoj de Romo.
11:56
Pisanu: "Romo reagas laŭ mirinda maniero”. “Urbo Romo reagas mirinde,
dank’ al la simpleco per kiu kondutas la pilgrimuloj. La ĉefurbon asistas
sekurec-strukturo, kia neniam antaŭe estis”, substrekis la itala ministro
pri internaj aferoj, Giuseppe Pisanu.
11:54
Granda televida ekrano en roma karcero. En la roma karcero “Regina
Coeli” oni starigos grandegan televidan ekranon por ebligi al malliberuloj
spekti la funebran riton por Johano Paŭlo la 2a. La decidon oni alprenis
por ebligi al ili kunan spektadon, malgraŭ ke ĉiu ĉelo havas
televidaparaton. La 20an de julio 2002, Johano Paŭlo la 2a, tria Papo post
Johano la 23a kaj Paŭlo la 6a, iris al tiu roma karcero kie li petis
“signon de indulgon” por la malliberuloj de la tuta mondo.
11:33
Hispana episkopo. "La nova Papo povus esti sudamerikano”. “Povas esti,
ke la venonta Papo estos sudamerika”. Tion diris hodiaŭ mons-ro Cipriano
Calderon y Polo, hispano, emerita vic-prezidanto de la papa konsiono por
Latinameriko, parolante kun ĵurnalistoj. “Ĉiel ajn - li aldonis - la
nacieco de la nova Papo ne gravas”. [ni plurfoje rimarkigis la emon de
la amas-komunikiloj emfazi informojn kiuj entute estas “normalaj”. Certe
oni disdonis ĉi tiun deklaron de la hispana episkopo kiel specon de
“antaŭanonco”. Sed la uzo de “povus” ne signifas, ke “la elekto konkrete
estos”, sed ke ĉi tiu samkiel ĉiu ajn alia ebleco ekzistas: nenio
malpermesas, ke la nova Papo estu sudamerikano, aŭ ankaŭ eŭropano,
aziano, afrikano, nordamerikano, oceaniano].
10:56
Ciampi: "Wojtyła elmontris kiel oni devas alfronti malsanecon”.
“Johano Paŭlo la 2a montris al la mondo kiel homo alproksimiĝas al la fino
kaj kiel alfronti la malsanecon”. Tion diris la itala respublika
Prezidanto, Carlo Azeglio Ciampi. “Pro la maniero laŭ kiu li alfrontis
sian longdaŭran malsanon, li proponis al ni modelon pri la ebleco povi
konservi ĝisfine dignon kaj trankvilon”.
10:54
Okazas la 5a ĝenerala kunveno de la Kardinalaro.
10:27
Situacio preskaŭ normala en la areo de Vatikano. Dum mulmultaj horoj
la enviciĝoj por omaĝi al Johano Paŭlo la 2a malaperis. Restas vico sufiĉe
mallonga en aleo della Conciliazione: temas pri malmultaj centoj da
metroj, nenio komparebla kun la hieraŭaj oceanaj ondoj. Je la horo 14a oni
fermos la tutan aleon.
10:24
300 misfartoj, neniu grava kazo. Estis preskaŭ 300 la intervenoj por
kuracita asistado al pilgrimuloj kiuj enviciĝas dum la pasinta nokto.
Bonŝance estis neniu grava malsaniĝo.
10:22
Represita la eldono de la 2a de aprilo de Osservatore Romano. La
ekstervica eldono de la vatikana ĵurnalo “Osservatore romano”, de la 2a de
aprilo, kun la anonco de la forpaso de Johano Paŭlo la 2a estos denove en
ĉiuj italaj vendejoj ekde venonta sabato, por batali kontraŭ la
revend-akaparado. En la Interreto tiu eldono de la vatikana ĵurnaloj estas
vendata kontraŭ sumoj pli altaj ol la normala vendoprezo (90 centimojn de
eŭro).
09:19 25.000 poloj tra la
landlimo. Daŭre alvenas al Italio la pilgrimuloj por la morgaŭa
funebra rito en placo sankta Petro. La Civilprotektada Servo sciigas, ke
25.000 poloj transiras la italan landlimon per 500 aŭtobusoj kaj 6
porokazaj trajnoj. Aliaj 2 trajnoj alvenos el Francio kaj aliaj 2, kun
handikapitoj, alvenos al Romo el diversaj italaj regionoj.
09:01 Polaj flagoj kaj
tolstrioj fermas la vicon de la pilgrimuloj. Polaj flagoj kun funebraj
strioj estas je la fino de la longaj enviciĝoj (temas pri la lastaj
pilgrimuloj kiuj sukcesis enviciĝi antaŭ la definitiva fermo de la
enirejoj). Nun la vicoj atingis la centran parton de la aleo fronte al la
baziliko, sed necesos ankaŭ pliaj horoj da atendo antaŭ ol oni povu eniri
la preĝejon. Multnombraj estas ankaŭ la flagoj de aliaj porienteŭropaj
landoj.
08:29 Dekokjarulino
sukcesis kontraŭ nur 4 horoj. Ŝiaj amikinoj nomas ĝin “Miss rapida
enviciĝo”, kaj ili ne malpravas. Ĝorĝa, 18-jaraĝa studentino el Moldavio,
kiu vivas en Civitavecchia, marborda urbo je 70 km norde de Romo, alvenis
hieraŭ vespere. Ŝi sukcesis omaĝi al la Papo post iom pli ol 4 horoj. Al
Romo ŝi alvenis je la horo 21a kaj “la Papon mi vidis je la horo 1.30, iom
antaŭ la baziliko estu fermita. Mi sukcesis - ŝi rakontas - ĉar mi venis
sola. Kiam oni estas en grupo ĉio estas pli malfacile, ĉar oni devas
atendi la aliajn”.
07.29 La komisario de la
Civilprotektadoj servoj: “Romo ne povas elteni pli da alvenoj”. Je la
nuna momento estas multe pli ol unu miliono da fideluloj kaj la urbo ne
povas elteni pliajn. La komisario invitas la novalvenintojn atingi la
esplanadon en Tor Vergata (la sama de la monda tago de la junularo 2000).
“Kiu alvenos ekde nun - li klarigis - tiu absolute ne povos ĉeesti la
funebran riton en Vatikano”.
07:17 Pordoj de la
baziliko remalfermitaj antaŭ la fiksita horo. Multe pli frue ol
antaŭvidite, la pordoj de la baziliko de sankta Petro estis remalfermitaj
ĉirkaŭ la horo 4.20.
|