|
20:44 Du milionoj
omaĝis al la Papo. Temas pri 20.000 personoj ĉiuhore, kiuj pasas fronte al la
korpo de la Papo en la baziliko de sankta Petro. Nun la averaĝa
atendotempo starante en la viciĝoj estas 13 horoj.
20:32 Plivastigita la
areo kie validos la malpermeso veturi. Ĝi koncernos la areon interne
de la “aŭtovoja ringo” kiu ĉirkaŭas la urbon. Al privataj aŭtomobiloj oni
ne permesos eniri la urbon.
19:48 603 asistataj
personoj pro misfartoj. 9 enhospitaliĝoj. Estis 603, ekde la 8a
ĝis la 16a de hodiaŭ la sanitara asisto al pilgrimuloj enviciĝantaj.
Plejofte temis pri sanproblemoj ligitaj kun falo de sangopremo, atakoj de
timo. El la 9 enhospitaliĝoj, du koncernis infarktojn.
18:14 Kreskas al 25 la
nombro da grandegaj televidaj ekranoj por spekti la funebran riton tra
la urbo.
18:07 Serra: "Ni ne
atendis tiom da personoj!”. “La alvenon de 4.000.000 milionoj da
personoj ni tute ne imagis”. Jen deklaro de la prefekto de Romo, Achille
Serra.
17:24 Unu miliono da
polaj pilgrimuloj vojaĝas al Romo. La pritakson faris la registaro de
Varsovio
17:21 La "enviciĝo por
enviciĝi”. Tute aparta enviciĝo estas tiu ĉe ponto Umberto la unua,
fronte al la palaco de justico (vidu mapon,
kliku ĉi tie).
Longega “vosto” laŭ la rivera bordo. Sed ĝi estas la enviciĝo por atingi
alian enviciĝon, ĉar ĝi ne direktas al Vatikano sed al la “vosto” de unu
el la aliaj enviciĝoj.
14:46 Oni vendas
trikotaĵon kun la lasta frazo de la Papo. “Mi serĉis vin, nun vi
alvenis al mi. Kaj pro tio mi vin dankas”. La lasta frazo de la Papo, kiun
oni rekonstruis el liaj lastaj flustritaj vortoj, estis presita sur
trikotaĵoj, vendataj apud Vatikano. Ili kostas po 7 eŭrojn. Fronte estas
portreto de la Papo kaj la frazo: “ĉiam kun vi”. Sur la dorsa flanko estas
la menciita lasta frazo.
Informoj el Kroatio (raportas Marija Belošević)
* Kroata parlamento akceptis «Ĉarton de danko al la Sankta Patro
Johano Paŭlo la 2a». Dum la hodiaŭa kunsido, la kroata parlamento unuanime
akceptis la Ĉarton de danko al la Papo. Per la ĉarto oni esprimas estimon
al la Sankta Patro «plej granda morala aŭtoritato de la hodiaŭa tempo kiu
dum sia pontifikado antaŭenigis dialogon, toleremon kaj packulturon inter
diversaj personoj kaj kulturoj tra la mondo, kiu senlace alvokadis al la
estimo de ĉiu persono kaj ĉiu popolo.» Per la Ĉarto oni ankaŭ esprimas
dankon de la «kroata popolo kaj loĝantaroj de Respubliko Kroatio pro lia
konstanta, konsekvenca kaj nekalkulebla subteno al Respubliko Kroatio dum
ĝiaj plej malfacilaj militmomentoj kaj al streboj de la kroata popolo
survoje al proksimiĝo al Europa Unio.» Oni ankaŭ dankas pro la amikeco
kiun li malferme montradis al Kroatio, kroata popolo kaj al ĉiuj loĝantoj
de Kroatio vizitante nian patrolandon trifoje.»
* Poŝtmarko - La 8an de aprilo la Kroata poŝto eldonos poŝtmarkon
omaĝe al la Papo Johano Paŭlo la 2a.
* Kroataj loĝantoj povas esprimi sian dankon enskribiginte en la
libroj ĉe la nunciejo en Zagreb, ĉe la sidejoj de diocezoj.
* Antaŭ la zagreba katedralo oni senĉese fajrigas kandelojn. La
unuan kandelon ĉe la statuo de Beata Maria sur la placo antaŭ la katedralo
metis kardinalo Josip Bozaniĉ post la preĝhoro dimanĉon vespere.
Zagrebanoj ankaŭ pilgrimas al la mistika bildo de Dipatrino ĉe la Ŝtonega
pordo. Oni povas vidi vicon por bruligi la kandelojn.
* Okaze de la morto de la Papo, zagreba ĉefepiskopo kardinalo Josip
Bozaniĉ diris: Dankon kara Papo pro ĉio kion vi faris por «amata via
popolo kroata», dankon Johano Paŭlo la 2a pro paŝtistaj vizitoj per kiuj
vi tri foje benis landon Kroation.
Kardinalo Bozaniĉ aldonis: "Kiel kredantoj ni dankas al la ĉiela Patro ke
li donacis al ni grandan Papon, karan fraton, amatan amikon, zorgoplenan
patron kaj fortan patronon. Pro tio ni preĝas ke resurektita Sinjoro Lin
akceptu en plena komunumo de ĉielloĝantoj.. Ni kredas ke per la foriro de
ĉi mondo li ne forlasis nin por ĉiam, sed ke ni ricevis grandan
porpreĝanton ĉe Dio.»
14.10 Pastro Magnani, kiu
atingis la busan parkejon je la horo 9.30, nun, horo 14.10, estas en Borgo
Vittorio, strato “degli ombrellari”, tio signifas je 400 metrojn el placo
sankta Petro. Entute, pli ol 5 horoj por trairi preskaŭ 2 kilometrojn.
14.08 En Romo la bloko de la veturado komenciĝos
je la horo 2a matene de vendredo.
14:03 Bush jam vojaĝas al Romo. La
usona prezidanto jam flugas al Romo kien li alvenos ĉi-vespere. Kun li kaj
lia edzino estas du eksaj prezidantoj, George Bush, patro de la nuna
prezidanto, kaj Bill Clinton. Kunvojaĝas ankaŭ la ŝtatsekretariino,
Condoleezza Rice.
13:52 Kunveno, 116 estas la ĉeestantaj
Kardinaloj. Estas 116 la kardinaloj, ĉu elektantoj ĉu pli ol
80-jaraĝaj, kiuj partoprenis ĉi-matene en la ĝenerala kunveno. La
kardinaloj ĝis nun en Romo estas 122.
13:48 Funebra rito: 3.500 akredititaj
ĵurnalistoj. Estas 3.500 la ĵurnalistoj akredititaj el la tuta mondo ĉe la
gazetara salono de la Sankta Seĝo. Tion sciigas la vatikana proparolanto.
13:47 Morgaŭ oni publikigos la oficialan liston
de la delegacio el la ŝtatoj, kiuj ĉeestos dum la funebra rito.
13:46 La testamenton oni publikigos morgaŭ.
Morgaŭ oni publikigos la testamenton de Papo Wojtyła: ĝi estas 15-paĝa,
kelkajn partojn li skribis en 1979. Aliajn partojn, sciigis Navarro, li
aldonis dum malsaneco.
13:44 Civila protektado: “nur tiuj jam nun en la
enviciĝo sukcesos vidi la Papon”. Tion deklaris la komisario de la
italaj civilprotektaj servoj, Guido Bertolaso, invitante la fidelulojn
bone kalkuli la tempon necesan antaŭ ol komenci la enviciĝon.
13:43 Testamento, ne estas en ĝi la nomo de la
kardinalo “in pectore”. Dum la gazetara konferenco la vatikana
proparolanto Joaquin Navarro Valls sciigis, ke Johano Paŭlo la 2a ne lasis
skribita la nomon de la kardinalo “in pectore”
(vidu ĉi tiun
paĝon)
13:40 Navarro, la konklavo komenciĝos la 18am de
aprilo. Temas pri la unua el la tagoj preskribitaj de la apostola
konstitucio Universi Dominici Gregis.
13:40 Navarro, oni legis la testamenton.
Navarro Valls sciigis, ke la testamenton oni laŭtlegis en la itala dum
kunveno de la kardinaloj.
13.39 Komenciĝis la gazetara konferenco.
Komenciĝis la gazetara konferenco dum kiu la direktoro de la gazetara
salono de la Sankta ŝeĝo konigos la rezultojn de la 4a ĝenerala kunveno de
la kardinaloj, okazinta ĉi-matene.
12.44 Plivastiĝas la piedira areo ĉirkaŭ
Vatikano. Laŭgrade plivastiĝas la areo ĉirkaŭ la baziliko de sankta
Petro kien ne povas eniri privataj aŭtomobiloj kaj vetulriloj. Ju pli
plilongiĝas la enviciĝoj da fideluloj kiuj konverĝas al la baziliko, des
pli la urbaj policanoj fermas la ĉirkaŭajn stratojn. La aliron oni
rajtigas nur por publikaj kaj sanitaraj transportiloj, kaj logike por la
fideluloj.
12:41 Ponto Vittorio plenŝtopita.
Rivero da enviciĝanta popolamaso sub la suno plenigis ankaŭ Ponton
Vittorio.
12:34 Enviciĝoj kaj fermitaj stratoj. Atingis
la komencon de strato Cola di Rienzo la enviciĝo de la pilgrimuloj, kiu
iras por omaĝi al la Papo. Ekde preskaŭ unu horo oni fermis ankaŭ straton
Ottaviano, oni starigis unudirektan iradon, ale al Vatikano (dum kutime la
strato estas dudirekta). La urbaj policanoj prognozas, ke oni devos fermi
ankaŭ parton de la apuda Aleo Giulio Cesare.
12.33 “Li meritas tion”. La italaj
amaskomunikiloj elsendas intervjuon kun enviciĝantaj pilgrimuloj. Kial vi
faras tion? “La Papo meritas tion”, “Li neniam malŝparis sin por ni”,
estas la plej oftaj respondoj.
12:32 Dum enviciĝo, oni paŝas po dek metrojn ĉiun
horon.
12:30 Finiĝis la kunveno de la kardinaloj. Je
la horo 13.30 la vatikana proparolanto dum gazetara konferenco konigos la
rezultojn.
12:23 Venontan vendredon en la centro de Romo
neniu privata transportilo povos veturi. Por eviti gravajn problemojn
je la cirkulado kaj pro motivoj de publika sekureco, la urbestro de Romo,
Walter Veltroni, decidis ke postmorgaŭ, vendredon la 8an de aprilo, tago
de la funebra rito de la Papo, ne povos okazi privata veturado interne de
la “Verda Areo” (sufiĉe vasta areo, kiu koncernas la urbocentron).
12:12 Romo, sep placoj kun grandegaj televidaj
ekranoj. En sep romaj placoj, inkluzive de du urbaj stadionoj, oni
starigos grandegajn televidajn ekranojn por ebligi al la fideluloj spekti
la funebran riton. En la areo fronte al la Baziliko, strato della
Conciliazione kaj Placo Risorgimento povos esti maksimume 300.000 la
ĉeestantaj pilgrimuloj.,
12:05 Por la fideluloj atendo ankaŭ 12-hora.
12:04 Alvenas kardinaloj. El Novjorko alvenis
ĉi-matene je la 8a la ĉefepiskopoo de Novjorko, Edward Michael, kardinalo
Keller William Henry, ĉefepiskopo de Baltimoro. Preskaŭ samtempe el
Tel-avivo alvenis kard. Carlo Maria Martini, iama ĉefepiskopo de Milano,
Italio.
11:46 En Romo la patriarkoj de Antiokio. Por
omaĝi al Papo Johano Paŭlo la 2a kaj por ĉeesti dum la funebra rito,
alvenis el Bejruto la Patriarko de Antikio de la greko-melĥitoj, Lia
Sankteco Gregoire la 3a Laham, la siro-ortodoksa Patriarko, Ignace Pierre
la 8a Abdel-Ahad kaj la Patriarko de Kiliko de la Armenoj, Nerses Bedros
la 19a Tarmouni.
10:33 Romo, rezervita plia aleo nur al
pilgrimuloj. La senmezura popolamaso, ne kalkulebla, konsilis al la
organizantoj de la omaĝo-manifestacioj rezervi plian aleon (“Vittorio”,
kiu estas en la apuda kvartalo, trans rivero Tibro) al la pilgrimuloj, kaj
malpermesante ĝian trairon fare de aŭtomobiloj. La pilgrimuloj, kiuj
enviciĝas jam en Aleo Vittorio, transiras la ponton super la rivero kaj
alvenas al la proksimeco de strato della Conciliazione kie ili postsekvas
la aliajn centojn da miloj da fideluloj.
10:28 La baziliko fermita morgaŭ je la horo 22a.
Oni povos omaĝi al Johano Paŭlo la 2a ĝis la horo 22a de morgaŭ. La
bazilikon oni fermos fakte je tiu horo, por realigi la aranĝojn ligitajn
kun la funebra rito de la posta tago.
09:43 Je la horo 10a okazos la hodiaŭa kunveno de
la Kardinaloj.
09:19 Kriziĝanta trafiko en Romo pro la enviciĝoj
de fideluloj. Jam ekde la 7a matene ĥaosa estas la situacio de la
trafiko laŭlonge de riveraj bordoj, en la areo de la vatikana baziliko.
Oni devis fermi ankaŭ la placon malantaŭ Kastel Sankta Anĝelo.
09.00
Ankaŭ la honora Prezidanto de IKUE
omaĝos al la Papo. Pastro Duilio Magnani, dum longaj jaroj Prezidanto, kaj
nun Honora Prezidanto de IKUE, estas nun en la longa enviciĝo da fideluloj
kiuj deziras omaĝi al Johano Paŭlo la 2a. El Rimini pastro Magnani gvidas
3 grupojn de pilgrimuloj de la diocezo. Ankaŭ multaj aliaj esperantistoj
alvenos al Romo. Inter ili, la vicprezidantino de IKUE, Marija Belošević.
08:11 Tranokto sub la portikoj. Sub la
portikoj de la domoj fronte al la baziliko (kie estas i.a. la gazetara
salono de la Sankta Seĝo), tranoktis dekoj da personoj, el ĉiuj aĝoj,
manĝante modeste, aŭ klopodante ripozi, ŝirmitaj de la kovriloj disdonitaj
de la Civila Protekto. Multnombraj estas ankaŭ la bebĉaretoj kun infanoj,
kaj la gejunuloj elĉerpitaj de laceco, pro la longaj horoj da atendo
08:08 La armeo disdonas varmajn ĉokoladon kaj
teon. Budo de la armeo, en la aleo “della Conciliazione”, disdonas
varmajn ĉokoladon kaj teon, kuketojn kaj fruktosukojn al la pilgrimuloj.
Jam je la tagiĝo daŭre estas miloj la enviciĝahtaj personoj. Multe el ili
atendas de pli ol 10 horoj.
08:06 Oni remalfermis la bazilikon je la horo
5.03. La bazilikon de sankta Petro ni remalfermis je la horo 05.03,
tri minutojn post la fiksita horo. Miloj da personoj, kiuj atendis
ekstere, en malvarmo, urĝigis la la remalfermon de la pordego, per fortaj
aplaŭdoj kaj kantoj. Je la horo 4.35 kelkaj grupoj, post rimarko de la
horo, komencis ritmadi: “malfermu, malfermu”.
05.50 Meso propete por la Papo
en Varsovio (raportas Bogusław Sobol).
Hieraŭ (la 5an de aprilo) la poloj oficiale
adiaŭis Papon Johanon Paulon la 2an. En la plej granda Placo de Varsovio
(dediĉita al Pilsudski) estis celebrita solena
sankta Meso. En ĝi partoprenis ankaŭ la ŝtataj aŭtoritatuloj: la
prezidento de Pollando kun sia edzino, la ĉefministro, la estroj de la
Parlamento kaj multaj aliaj aŭtoritatuloj. La
ĉefcelebranto estis la Primaso de Pollando kard.
Jozef Glemp. Kuncelebris kun li la
pola Episkoparo kaj multaj pastroj. La Meson partoprenis
ĉirkaŭ 300 000 homoj. Kantis la korusoj de la varsovia filharmonio kaj la
centra militista pola koruso. Ludis ankaŭ
orkestro. Komence, la orkestro ludis la himnojn de Pollando kaj Vatikano.
Predikis kard. J. Glemp. Krom tiu ĉi centra
solenaĵo ĉiutage, en ĉiuj horoj, okazas preĝoj kaj diservoj en diversaj
preĝejoj de Pollando. La tuta nacio unuiĝis.
Malaperis diversaj kvereloj,
bataloj ktp. Ĉiujn unuigis nia kara Papo. Jam nun
estas granda miraklo. Mi pensas, ke nur estas
komenco kaj sekvos aliaj. La Papo kvankam laste ne parolis, sed faris tiel
multe por ni ĉiuj, ke jam nun oni povas kuraĝe nomi Lin granda Sanktulo.
Vendrede, kiam okazos funebraj ceremonioj, en Pollando estos libera tago
en lernejoj kaj oficejoj, laborejoj, komercaj centoj
ktp. Mortis granda Papo, granda Polo, Sanktulo. Li
mortis, sed ne tute, Li lasis por ni instruon, kiel vivi por sukcese fini
la sur teran pilgrimon kaj kuraĝe transpaŝi la sojlon de la eterneco, ĉar
la vivo ŝanĝiĝas, sed ne finiĝas.
|