|
22.10: Esperantistoj al Romo. Ĝis nun la
gastigpetoj - por la tagoj de la funebra rito de la Papo - alvenintaj
al la C.O. de IKUE, koncernas 42 personojn, kio estas rekorda nombro
kompare kun la “normalaj” periodoj (ĝi estas “proporcia”,
iusence, kun la ega nombro da alvenantaj fideluloj). Ĉiujn petojn oni
relanĉas el la dissendolisto de la romaj esperantistoj, sed ŝajnas tre
malfacile, ke oni povos kontentigi ĉiujn petojn. La roma E-klubo
konsistas fakte el malmultaj personoj.
Daŭre alvenas ankaŭ la personaj
kondolencaj mesaĝoj.
21:24 La Prefekto kunvokas la komitaton por
la sekureco. La Prefekto de Romo, Achille Serra, kunvokis por
morgaŭ, post la horo 11.30, la provincan komitaton por la publika ordo
kaj sekureco, kiu decidos pri pliaj aranĝoj por realigi okaze de la
funebra rito por Johano Paŭlo la 2a. En la provinca komitato
partoprenas la estroj de la sekurec- kaj polic- servoj de Romo.
20:53 Unu miliono da fideluloj jam estas en
Romo. Unu miliono da fideluloj jam estas en Romo, kromaj 600.000
povus alveni morgaŭ kaj, probable, postmorgaŭ, ĵaŭdon, la alvenoj
estos samkvantaj. Ne ekzistas, male, fidindaj prognozoj por la tago de
la funebra rito (vendredo), sur kiujn influas Pollando: laŭ deklaroj,
unu miliono da fideluloj povus alveni nur el tiu lando, sed mankas
certecoj.
20:29 Tri kunlaborantoj jam legis la
testamenton de Johano Paŭlo la 2a. Almenaŭ tri el la tri plej
proksimaj kunlaborantoj de Johano Paŭlo la 2a jam legis la spiritan
testamenton de Karol Wojtyła (verŝajne la teksto fariĝos publika morgaŭ).
Tion sciigas la kutimaj “tre bone informitaj personoj”, kies eldirojn
relanĉas informagentejoj. La “legantoj” estas: la anstataŭanto en la
papa ŝtatsekretariejo, mons-ro Leonardo Sandri, la persona sekretario
de la forpasinta Papo, mons-ro Stanislavo Dziwisz kaj la
kardinalo-kamerlingo, Eduardo Martinez Somalo. La “novaĵoj” - skribas
informagentejoj, uzante ĉi tiun strangan difinon - estus: la nomo de
la kardinalo “in pectore” (en la koro - t.e. kies nomo estas sekreta, konata nur
de la Papo): li povus esti la sekretario de la forpasinta
Johano Paŭlo la 2a, aŭ episkopo de la t.n. “Eklezio de la silento”
(nuntempa), t.e. ĉino aŭ vjetnamiano. Krome eblas - aldonas la “tre
bone informitaj personoj” ke la Papo postlasis indikojn pri speco de
spirita heredaĵo adresita al la tuta Eklezio. Oni ne ekskludas -
daŭrigas la “niaj” - ke la testamento de Johano Paŭlo la 2a entenas
kromajn dokumentojn aldone al la "lastaj voloj" kiel tiaj. Koncerne la
“plenumanton de la testamentaj deziroj”, tiu povus esti la sekretario
de la forpasinta Papo, mons-ro Stanislavo Dziwisz.
19:59 Alì Agça volis veni al Romo. Rifuzita.
Oni rifuzis la rajtigon al Mehmet Alì Agça, la atencinto de la
Papo, kiu volis ĉeesti la funebran riton por Johano Paŭlo la 2a. La
turkaj aŭtoritatuloj, ŝajne laŭ indiko de la registaro, rifuzis
konsenti je lia peto forlasi la malliberejon de Instambulo en kiu li
restas, por iri al Romo.
19.25 SMS al ĉiuj porteblaj italaj telefonoj.
La Civilprotektada Servo sendis al ĉiuj porteblaj telefonoj de italaj
kompanioj, jenan mesaĝon: “Se Vi iras al Romo por omaĝi al la Papo uzu
rimedojn por kolektiva transportado. Pretiĝu por enviciĝoj
organizitaj, sed tre longaj. Varmas dum la tago, pli malvarme estas
nokte. Por informoj, aŭskultu “Isoradio 103.3 MHz”. Logike (sed
kurioze), la mesaĝo alvenis ankaŭ al la poŝtelefono de la C.O. de
IKUE., kiu distancas 700 metrojn el la baziliko de sankta Petro.
18:24 Ekde morgaŭ, ĉielo “fermita” super
Romo. Ekde morgaŭ neniu malgranda aviadilo, kiu ne uzas
per-aparataran navigadon, povos superflugi Romon en areo larĝa 35
mejlojn el la urbocentro kaj ĝis preskaŭ 6.500 metroj da alteco. Ekde
ĵaŭdo la 7an de aprilo la malpermeso estos globala, en radio de 5
mejloj ĉirkaŭ Vatikano kaj ĝis senlima alteco.
18:12 Hodiaŭ almenaŭ 600.000 personoj, hieraŭ
400.000. Tion sciigis Vatikano surbaze de datumoj de la Komunumo,
de la Prefektejo kaj de la Civilprotektada Servo. Ankaŭ por morgaŭ oni
antaŭvidas la ĉeeston de 600.000 personoj.
17:16 La roma urbestro: ni dediĉu al Johano
Paŭlo la 2a la centran stacidomon. ”Mi deziras proponi al la
Ŝtataj Fervojoj titoligi stacidomon Termini je la nomo de Johano Paŭlo
la 2a”. Tion anoncis la urbestro de Romo, Walter Veltroni. "Simbola
loko pri renkontoj, interŝanĝoj, kiel ekde ĉiam estas la fervoja
stacidomo Termini, devas esti dediĉita al homo kaj al Papo, kiu igis
la renkonton kaj la interŝanĝon inter la Gentoj sia vivomisio”.
Veltroni lanĉis sian proponon okaze de la ekstervica kunveno de la
urba konsilio.
16:59 La itala armeo disponigos
kontraŭaviadajn misilojn. Kontraŭaviadaj misiloj, aparatoj
por neniigo de eksplodiloj kaj kontraŭ la minacoj de nukleaj,
bakteriaj kaj ĥemiaj armiloj: ĉi tiuj, kaj aliaj, estas la
“kontribuoj” per kiuj la itala armeo partoprenos en la komplika
sekurec-aranĝo,
starigita okaze de la funebra rito por la Papo. La armeo disponigis
ankaŭ sian armean hospitalon en Romo.
16:56 El Pollando verŝajne venos al Romo unu
miliono da fideluloj. El Pollando startis la granda marŝado al Romo
por adiaŭi la Papon. Oni kalkulkonjektas, ke estos centoj da miloj
(kelkaj diras, unu miliono) la poloj kiuj partoprenos, venontan
vendredon, en la funebra rito por Johano Paŭlo la 2a. En la fervoja
stacidomo de Varsovio la fideluloj enviciĝis ekde lundo vespere. El
Wadowice, naskiĝurbo de Karol Wojtyla, nur ĉi-matene forveturis 200
fideluloj per 4 aŭtobusoj.
16:43 Funebra rito: en Pollando publikaj
oficejoj kaj institucioj restos fermitaj la 8an de aprilo, tago de la
funebra rito en Romo por la Papo. En Pollando oni decidis 6-tagan
nacian funebradon kaj la registaro invitis ankaŭ la privatajn
enteprenojn halti dum unu tago por ebligi al iliaj laborantoj
partopreni en la Mesoj fiksitaj por la tago de la funebra rito en
Romo. La plej grandaj superbazaroj kaj bankoj jam anoncis sian fermon
venontan vendredon.
16:28 Preskaŭ 120mil personoj ĉirkaŭ placo
sankta Petro. “Ni povas kalkulkonjekti, ke en la “serpentuma
enviciĝo” en la placo estas almenaŭ 60mil personoj, kiuj fariĝas
100/120mil se ni aldonas la senĉesan alfluon el la ĉirkaŭaĵoj de la
Vatikana Urbo. Krom kelkaj malfacilaj momentoj, la situacio estas sub
kontrolo”. Tion deklaris la vic-ĉefpolicisto de la policejo “Borgo”,
kiu havas jurisdikcion en la urba teritorio
ĉirkaŭ Vatikano.
15:49 Kard. Arinze: "Okcidento ankoraŭ ne
preta por afrika Papo”. Tion deklaris unu el la ĉefaj afrikaj
kardinaloj: la niĝeria Francis Arinze. La katolika Eklezio ne havas
afrikan Papon ekde la 5a jarcento, ekde la epoko de Ĝelasius la unua.
15:43 Post la elekto, festantaj
sonorilbatadoj. Aldone al la tradicio de la “blanka fumado”, la
elekto de la posteulo de Johano Paŭlo la 2a estos anoncita ankaŭ de la
sonoriloj de la baziliko de sankta Petro, kiuj festsonoros. Tion
sciigis la papa ceremoniestro, mons-ro Piero Marini. "La sonoriloj
festsonoros - li diris ridetante - por ke la ĵurnalistoj estu
certaj!”. Dum la konklavo el kiu rezultis
Papo Johano Paŭlo la unua,
la fumado ne rolis perfekte, ĉar oni ne sukcesis kompreni el kiu
koloro ĝi estis, kaj tio estigis nemalmultan ekvivokon.
15:16 Funebra rito: ĉeestos ankaŭ la irana
prezidanto. La irana prezidanto Mohammad Khatami ĉeestos dum la
funebra rito por Johano Paŭlo la 2a. Tion konfirmis oficiale la irana
informagentejo Irna, menciante la eldirojn de la irana ambasadoro en
Romo. La prezidanton akompanos la ministro pri eksterlandaj aferoj.
Khatami estis, en 1999, la unua prezidanto de la islama Respubliko de
Irano kiu renkontis la Papon en Vatikano.
14:47 Trimil policistoj viglas. Estas
preskaŭ 3.000 la policistoj (el diversaj korpusoj) kiuj kontrolas la
zonon de Vatikano, por doni sekurecon al la pilgrimuloj. 1.300 el ili
surhavas uniformon, la aliaj havas civilajn vestaĵojn en placo sankta
Petro. 1.000 laboras en la ĉirkaŭa teritoria ringo.
14:44 Verŝajne oni konos la nomon de la
kardinalo “in pectore”. Antaŭ ol morti Johano Paŭlo la 2a
ne malkaŝis la sekreton pri la kardinalo “in pectore” (de li kreita
sen konigi la nomon). “Eble lia nomo estas en la testamento aŭ en
aliaj dokumentoj postlasitaj de la Papo”. Dum la lasta Konsistorio la
Papo anoncis ke aldone al 30 novaj kardinaloj, li kreis 31an
kardinalon, kies nomon li konservis “in pectore” (en la koro).
Laŭ la “bone informitaj”, tiu kardinalo povus esti unu el la episkopoj
nuntempe arestitaj en Ĉinio aŭ la persona sekretario de Papo Wojtyla,
mons-ro Stanislavo Dziwisz.
14:39 Navarro: "La korpon oni ne
enbalzamigis”. La korpon de Johano Paŭlo la 2a oni ne
enbalzamigis. Tion sciigis la vatikana proparolanto Joaquin Navarro
Valls. ''La korpo de la Sankta Patro - diris Navarro - estis nur
prizorgita por ke ĝi povu resti elmontrata ĝis ĵaŭdo nokte”.
14:35 Al la korpo oni povos omaĝi ĝis ĵaŭdo
nokte. La bazilikon oni fermos en la nokto inter ĵaŭdo kaj
vendredo por povi aranĝi ĝin por la funebra rito. Ĉi tiu datlimo
validas ankaŭ por ŝtatestroj.
14:15 Jam 340mil omaĝis al la Papo.
Almenaŭ 340mil estas la personoj kiuj omaĝis al la Papo en la baziliko
ekde la horo 20.15 de hieraŭ vespere. Oni kalkulkonjektas, ke eniras
la Bazilikon 300 pilgrimuloj ĉiuminute, preskaŭ 20.000 ĉiun horon, kaj
400.000 tage (konsiderante ke la baziliko restis fermita ekde la horo
2.40 ĝis la horo 4.00).
14:11 La funebra rito por la Papo daŭros 3
horojn. Ĝi komenciĝos je la roma horo 10a kaj ĝi finiĝos je ĉirkaŭ
la 13a. Tion scigis la papa ceremoniestro, mons-ro Piero Marini,
aldonante, ke la rito en la vatikanaj grotoj antaŭ la entombigo povos
daŭri duonan horon.
13:53 Agça petis rajtigon por partopreni en
la funebra rito por la Papo. Mehemet Ali Agça, la viro kiu
klopodis mortigi la Papon en 1981, petis la permeson lasi la
sekurec-karceron de Kartal (apud Instambulo, Turkio) por povi
partopreni en la funebra rito por la Papo en Vatikano. Tion sciigis la
advokato de Agça, kiu hieraŭ publikigis frenezan leteron de lia
defendito.
13:49 Civilprotektadaj Servoj: pretaj disdoni
unu milionon da litroj da akvo. La servoj por civila protekto de
la komunumo de Romo, kiuj, kune kun la polico, asistas la fidelulojn
kiuj iras al Vatikano por omaĝi al la Papo, disdonis hieraŭ 250.000
litroj da akvo. Oni opinias, ke la litroj de ili disdonitaj ĝis ĵaŭdo
estos unu miliono.
13:41 Mons-ro Marini: "Nenia mistero pri la
konstato de la morto”. Ekzistas neniu mistero pri la konstato de
la morto de Karol Wojtyla. Tiu de la kuracistoj okazis sabate nokte,
tiu formala, laŭ la normoj, la postan matenon”. Tion diris la papa
ceremoniestro, mons-ro Piero Marini, dum gazetara konferenco.
13:34 Navarro: "Wojtyla ne postlasis
dispoziciojn pri sia tombo”. La Papo ne postlasis indikojn pri sia
deziro koncerne la tombon,. Kaj sekve oni devis decidi pri la
entombigo. Tion diris la vatikana proparolanto, aldonante, ke la Papo
estos entombigita en la vatikanaj grotoj, netuŝita, kaj en la tero
(kiel Papo Paŭlo la 6a).
13:30 La muregoj de Vatikano estos la loko de
la Konklavo. Kiel konate, la konklavoj, ĝis la reformo de Johano
Paŭlo la 2a, estis tute limigitaj en la Siksta Kapelo, kie la
kardinaloj ne nur voĉdonis, sed ankaŭ loĝis, izolitaj de ĉiuj kaj de
ĉio. La nun validaj normoj
rezervas por la kardinaloj domon ekster la
Siksta Kapelo, precize en la maldekstra latero de la Vatikana Urbo,
kie ili loĝos, por iri al la Siksta Kapelo por la balotoj . Tial: “la
vatikanaj muregoj estos la loko kie okazos la konklavo”, diris mons-ro
Marini, klarigante, ke estos lokoj pli rezervitaj, kaj kiam la
kardinaloj eliros, ili devos vidi neniun. “Ĝi estos nova sperto: kun
sana prudento ni sukcesos realigi ĉion”.
13:06 Navarro, 91 la kardinaloj ĝis nun
ĉeestantaj en la Vatikana Urbo (el ĉiuj 117)
13:02 Navarro, Johano Paŭlo la 2a estos entombigita
en la kripto de la vatikana grotoj kie antaŭe estis la tombo de beata
Johano la 23a, translokita,
la 3an de junio 2001, en la Bazilikon de sankta Petro.
13:01 Navarro, ankoraŭ oni ne decidis la daton de la komenco de la
Konklavo
12:59 Navarro, ankoraŭ oni ne legis la
testamenton de Johano Paŭlo la 2a
12:09 Placo sankta Petro: plilongigita la
itinero pro sekurecaj celoj. En la placo sankta Petro, la itinero
por aliri al la omaĝo al la korpo de la Papo, estis plilongigita, per
la pli da kurbliniaj enviciĝoj. La modifo havas sekurecajn motivojn:
malrapidigi la iradon de la fideluloj kaj igi ĝin tiele pli flua,
evitante la riskon de kunpremiĝoj. Oni tiel ankaŭ malkreskigas la
okupon de la ĉirkaŭaj stratoj.
10:49 Meso en la baziliko. Daŭras la
naŭtagoj de funebraj ritoj propete por Johano Paŭlo la 2a. Je la 10.30
komenciĝis Meso fronte al la korpo de la Papo: ĝin celebras la nova
vikario por Vatikana Urbo, ĉefepiskopo Angelo Comastri.
10:43 La plej juna kardinalo-elektanto.
La plej juna kardinalo-elektanto, la ĉefepiskopo de Budapeŝto, Peter
Erdo, 52-jaraĝa, alvenis ĉi-matene al la roma flughaveno. “Hungario
funebras, ĉiuj politikistoj volas veni al Romo - li deklaris - oni
multe sentas ĉi tiun perdon. Hieraŭ ni celebris porpetan Meson, kaj la
baziliko kaj la placo estis plenplenaj, sed oni preĝas en ĉiuj urboj.
Ekde hodiaŭ ĝis la tago de la funebra rito, ĉiuj sonoriloj de ĉiuj
preĝejoj de Hungario sonoros unu fojon tage dum 30 sinserkvaj minutoj.
09:54 Tri-kvar horojn da enviciĝo por omaĝi
al la Papo. Mallongiĝis (por tiel diri) la tempo, kiun oni devas
atendi starante por omaĝi al la Papo. Ĉi-vespere sufiĉis inter 3 ĝis 4
horoj. Dum ĉi-nokte la personoj devis atendi dum periodo varia inter 5
ĝis 6 horoj. Malfacilas pritaksi la nombron da personoj.
09:45 Estas malsana kardinalo de Filipinoj
Li malsanas kaj ne partoprenos en la Konklavo. Temas pri kard.
Jaime Sin, 76-jaraĝa, kiu, laŭ la kutimaj “bone informitaj”, estas unu
el la kandidatoj al papado. Renaj problemoj kaj diabeto malebligos al
li atingi Romon. La filipinaj kardinaloj estas 3, sed pro la malsano
de Sin kaj pro la aĝo de José Tomas Sanchez (pli ol 80-jaraĝa) nur la
74-jaraĝa Ricardo Vidal povos partopreni en la Konklavo.
09:36 Kardinalo Bertone salutas fidelulojn en
placo sankta Petro. Manpremoj, kelkaj konsolaj vortoj, memoraĵoj
pri la Papo, ĉirkaŭbrakoj kun la fideluloj de Genova, lia diocezo.
Kard. Tarcisio Bertone trairis la koridoron liberan en Aleo “Della
Conciliazione” (kreitan por transiro de polico kaj sanitaruloj)
paralele kun la enviciĝo de la fideluloj. “Ĝi estas tre bele - diris
la ĉefepiskopo vidante la amason da enviciĝantoj - ili estas ĉiuj
personoj plenaj je rememoroj pri nia Papo: li tiom multe faris por la
mondo. Multaj homoj estas ĉi tie por redoni al Johano Paŭlo la 2a la
amon, kiun ili ricevis de li”
|