|
Kroniko de la
2a de aprilo 2005

00:05 Daŭras lumo en la loĝejo. Restas daŭre lumantaj la fenestroj de
la loĝejo de la Papo je la tria etaĝo de la apostola palaco. Lumas la fenestroj
de la privata studĉambro de la Papo, de la oficejo de lia sekretario mons-ro
Stanisław Dziwisz kaj tiuj de la flegejo.
Hieraŭ vespere la unika lumo kiu restis estis tiu de la flegejo, kaj la fakto ke
ĝi daŭris ankaŭ dum la tuta nokto, konjektigis onin ke la Papo estis portita al
tiu flegejo por pli bona asisto.
00:06 Daŭras la atendo en placo Sankta Petro. Malgraŭ la nokto kaj
ankaŭ pluveto, daŭre estas miloj da personoj en placo Sankta Petro kiuj viglas
silente por “akompani la Papon” dum lia lasta vojaĝo. Jam nun, ekde pli ol 5
horoj la fideluloj restas meditantaj kun la atento konstante turnita al la du
lumigitaj fenestroj de la tria etaĝo de la apostola palaco.
00:14 Tute lumigita la Baziliko de Sankta Petro. Ĉi-nokte tute lumigita
estas la Baziliko de Sankta Petro. Lumoj estas ĉu en la papa loĝejo, ĉu en la
oficejoj samkiel en la koridoro (videbla el la placo) de la Siksta Kapelo.
Intertempe daŭras la alveno de fideluloj, kiuj atingas placon Sanktan Petron por
preĝi por la Papo, en superreala silento.
00:16 La Papo estus pretiganta enciklikon pri la Karitato. Johano Paŭlo
la 2a, laŭ unu el la multaj “diraĵoj” kiuj cirkulas dum la nunaj horoj
(cetere, ni ne raportas pri ĉiuj el ili) estus pretiganta novan enciklikon.
Ĝi estus lia 15a encikliko kaj ĝi temus pri la Karitato. La 14a encikliko de
Johano Paŭlo la 2a, “Ecclesia de Eucharistia”, aperis pasintjunie.
00:21 Ratzinger en Vatikano. Antaŭ kelkaj minutoj la dojeno de la
kardinalaro, Josef Ratzinger, eniris la vatikanan civiton tra la pordego “de
Sankta Anna” (la enirejo en la strato dekstre de la Baziliko, kie estas la
paroĥo de Vatikano).
00:33 Kard. Glemp: “eblas latinamerika posteulo”. La pola primaso,
kard. Jozef Glemp, formulis la eblecon ke la nova Papo povus esti latinamerika.
Je la komenco de 5-taga paŝtista vizito en Argentino, kard. Glemp diris - antaŭ
la komenco de Meso de li celebrita en la Katedralo de Lujan (60 km. el Bonaero)
- ke efektive latinamerika kardinalo “povus alpreni la taskon gvidi la
Eklezion”. La brazila kardinalo Hummes diris ke “estas ankoraŭ frue por paroli
pri la posteulo” (noto: ĉi tiun informon ni ne volis enigi, sed je la fino ni
taksis ĝin utila por montri ekzemplon pri la oftaj vanaj diraĵoj de
informagentejoj, kiuj interpretas kiel sensaciaj normalajn konstatojn: la Sankta
Spirito estas libera inspiri la estontajn elektantojn de la Papo).
00:53 Aplaŭdoj kaj kantoj en placo Sankta Petro. De kelkaj minutoj
interrompiĝis la silento, kiu regis en placo Sankta Petro. La fidelularo
plurfoje aplaŭdis direkte al la fenestroj de la papa loĝejo kaj multaj gejunuloj
ritmadis la nomon de la Papo, kvazaŭ por voki lin.
01:34 Bush konstante informita. La usona prezidanto George W. Bush
deziras esti konstante informita pri la kondiĉo de la Papo: li kaj la “first
lady” (lia edzino) sciigis hieraŭ ke ili preĝas por Johano Paŭlo la 2a. La
interna maltrankvilo per kiu la mondo sekvas lian agonion estas, laŭ geedzoj
Bush, “atesto pri lia grandeco”. La Papo estas iel ligita kun la usona historio,
ĉar en 1979, kiam estis prezidanto Jimmy Carter, li fariĝis la unua Papo
akceptita en la Blanka Domo.
01:51 Eble, longdaŭra agonio. La Papo travivas longan agonion. Tion
opinias - laŭ informagentejoj - iu “pola eklezia informo-fonto”.
02:04 La homoj kantas “Restu kun ni”. “Restu kun ni” kantas la
fideluloj en placo Sankta Petro, jam nun malpli multaj kompare kun la hieraŭa
tago. Daŭre lumas la fenestroj de la papa loĝejo. La kantojn de la “pope
boys” interrompas de tempo al temo aplaŭdo. La homoj amasiĝis en la dekstra
flanko de la placo, sub la fenestroj de la Papo. Multaj foriras, sed alvenas
aliaj.
02:49 “La Papo stabila en graveco. “La kondiĉo de la Papo stabiliĝis
laŭ la parametroj, kiujn oni jam konigis”. Tion deklaris la persona sekretario
de kard. Ruini, pastro Nicola.
03:16 Ankoraŭ milo da personoj en placo Sankta Petro. Estas almenaŭ
1000 la fideluloj kiuj je la 3a matene restas en placo Sankta Petro por daŭre
preĝi kaj kanti por Johano Paŭlo la 2a. Kompare kun la 50.000-60.000 de hieraŭ
vespere, nun la ĉeestantoj tre malplimultiĝis, sed en la placo daŭre reeĥas
kantoj akompanataj de gitaroj kaj preĝoj en la itala, pola, angla. Formiĝis
granda ronda enviciĝo de personoj, kiuj tenas sin per la manoj, trapreĝante
Patro Nia’n.
03:48 Lumoj daŭre el la fenestroj de la papa loĝejo. Je la tagiĝo daŭre
lumas la fenestroj de la studĉambro de la Papo, tiel same la apuda fenestro, tiu
de la oficejo de lia sekretario.
04:13 “Silenton!”; la “pope boys” invititaj al bonordo fare de homo
de la sekurecaj servoj. “Estas la 4a horo; pli bone estas silenti kaj ĉesi
la manbatadojn”. Tiel centoj da “pope boys”, kiuj sidis kaj kantis kaj
ritmadis la nomon de la Papo en placo Sankta Petro, estis admonataj de membro de
la sekurec-servoj. Tuj la gejunuloj protestetis, kaj, tute ne timigitaj de la
admono, ili daŭrigas siajn kantojn adresitajn al la du fenestroj de la Papo.
04:35 Ankaŭ Ĉinio “esprimas zorgadon”. Ĉinio, kiu ne ebligas al
katolikoj agnoski la aŭtoritaton de la roma Papo, esprimis hodiaŭ zorgadon pro
la sanstato de Johano Paŭlo la 2a. “Ĉinio esprimas sian zorgadon kaj esperas ke
la Papo povu havi zorgemajn kuracojn, ke li povu rekapabliĝi kaj resaniĝi”,
deklaris proparolanto de la ministerio pri eksterlandaj aferoj, kiu diris ke li
ricevis informojn pri la sanstato de la Papo.
05:02 Ducent, kun dormosakoj, sub la fenestroj de la Papo. Ili estas
preskaŭ 200, preskaŭ ĉiuj gejunuloj, la “nerezignantoj” kiuj restis por vigli
kaj kanti sub la fenestroj de la papa studoĉambro, en placo Sankta Petro. La
“pope-boys”, kiuj restas kun dormosakoj kaj kovriloj, kantas “Emmanuel” sub
la fenestroj de la papa studĉambro, kiuj restis lumigitaj dum la tuta nokto. Kaj
al tiuj fenestroj restas alcelitaj la telekameraoj kaj fotoaparatoj de la multaj
agantoj de la amaskomunikiloj kiuj restadas ĉirkaŭ Vatikano. Estas ankaŭ
gardostarado de la sekurec-grupoj.
05:25 Kardinalo Pompedda: “Li ridetis al mi, li klopodis saluti min”.
“Li estis en la lito, kuŝanta, sed kun kelkaj kusenoj kiuj ebligis al li resti
iom levita. Kiam mi eniris, liaj okuloj estis fermitaj. Mons-ro Stanislavo diris
al li: ĉi tie estas kard. Pompedda, kiu volas saluti vin. Tiam Johano Paŭlo la
2a malfermis la okulojn. Li ne estis dormanta, li estis konscia. Li ridetis kaj
rigardis al mi”. Ĉi tiu atesto estas publikigita en itala ĵurnalo, dum alia
ĵurnalo aldonas plian ateston, ankoraŭ de kard. Pompedda: “Li volis saluti min,
li klopodis diri ankaŭ kelkajn vortojn, sed li ne sukcesis. Li parolis al mi per
ridetanta kaj trankvila vizaĝo”.
06:44 Mons-ro Stanislavo Dziwisz “kredas ankoraŭ ebla miraklon”. Preĝi
kun la espero, ke daŭre estu ebla miraklo. Ĉi tiu estas la konvinko de mons-ro
Stanislavo Dziwisz, persona sekretario de la Papo. Informagentejoj skribas tion
surbaze de interparolo kiu estus okazinta inter li kaj kelkaj polaj pastroj,
kiuj esperi povi alporti sian personan konsolon al la Papo. Post klarigo ke pro
la kondiĉo de la Papo la vizito ne eblis, mons-ro Dziwisz, respondante al la
angoroplenaj demandoj de la pastroj diris: “Preĝu kaj petu, ke ĉiuj preĝu, ĉio
ĉiam eblas”.
07:26 Fideluloj jam enviciĝas por eniri placon Sanktan Petron. Daŭras
senĉesaj la preĝoj por Johano Paŭlo la 2a. Ĉi-nokte miloj da gejunuloj restis en
placo Sankta Petro ankaŭ kantante kaj ritmante la nomon de la Papo, por ke li
sentu ilian proksimecon. Kaj ĉi-matene, je la horo 7a, kiam oni malfermis la
pordegojn de la Baziliko, pli ol cent da fideluloj jam staris por eniri.
07:31 En Pollando miloj da fideluloj preĝis dum la tuta nokto. Miloj da
poloj staris dum la nokta maldormo de preĝado por la Papo en la preĝejoj de la
tuta lando. Dum kelkaj momentoj ne plu restis loko en la preĝejoj. Plej svarmajn
grupojn oni notis en suda Pollando. Oni preĝis ĝis la tagiĝo. En Krakovo, la
urbo kie Karol Wojtyła estis episkopo antaŭ la elekto al papado, miloj da
fideluloj restis dum la nokto sub la fenestroj de la palaco kie la Papo aperis
okaze de la vizitoj al la urbo. Kun lumantaj kandeloj en la manoj la polaj
gejunuloj preĝis kaj kantis. Noktaj preĝadoj ankaŭ en Wadowice, naskiĝurbo de
Johano Paŭlo la 2a, kie hieraŭ multaj ne iris al laborejoj post ekscio pri la
pligraviĝo de la sanstato de la Papo.
08:03 Ĉu en bileto la lastaj vortoj de la Papo? Informagentejoj daŭre
publikigas plej diversajn sciigojn, kiuj restas plejofte nekonfirmitaj. La lasta
diras: “Mi ĝojas, estu ankaŭ vi tiaj. Ni kune preĝu kun ĝojo, al la Virgulino
Maria mi konfidas ĉion ĝoje”. Ĉi tiuj estas la lastaj vortoj, kiujn la Papo,
agonianta, sukcesis skribi per la helpo de la sekretario, pastro Stanislavo, en
mesaĝo adresita al la kunlaborantoj. Tion sciigas itala ĵurnalo, aldonante, ke
la lastaj vortoj skribitaj de la Papo estus adresitaj al la polaj pastroj kaj
monaĥinoj kiuj asistas lin.
08:10 Oni malfermis ambaŭ klapojn de la “bronza pordego”. Iom antaŭ la
horo 8a ĉi-matene la svisaj gvardianoj malfermis ambaŭ pordoklapojn de la bronza
pordego, la vatikana enirejo, kiu, tra la “reĝa ŝtuparo”, kunligas kun la
apostola palaco. Estas tradicio, ke, post morto de la Papo, oni duonfermu unu el
la du klapoj.
08:56 Vatikanurbo, servoj funkcias. En la ŝtato de la vatikana urbo
ĉi-matene la vivo estas “ŝajne normala”. Malgraŭ la streĉiteco pro la vivkondiĉo
de Johano Paŭlo la 2a, en la eta ŝtato ĉiuj servoj fukcias: poŝto, superbazaro,
apoteko, la oficejoj, kvankam ne estas multaj la homoj kiujn oni vidas.
09:41 La vizito de pastro Tadeusz Styczen. La persona amiko de la Papo,
pastro Tadeusz Styczen, lia posteulo je la universitata studfako pri morala
teologio en la katolika universitato de Lublino, alvenis ĉi-matene en Vatikano
kaj iris al la loĝejo de la Papo.
09:56 “La Papo havas eksterordinaran fibron”. “La Papo havas
eksterordinaran fibron kaj dum la nunaj horoj li mirigas ankaŭ la kuracistojn”:
tion diris prof-ro Corrado Manni, la anestezisto kiu dum la pasintaj jaroj
asistis la Papon dum ĥirurgiaj operacioj. “Mi opiniis - diris Manni - ke pro la
kondiĉoj priskribitaj de la hieraŭa kuracista informo ĉio preskaŭ finiĝis; sed
tiel ankoraŭ ne estas, kaj tion mi klarigas per la altega firmeco de lia
kardio-cirkula sistemo. Ĉio tio surprizis iom ĉiujn kaj ankaŭ min, kiu konas lin
de multaj jaroj”.
10:03 Kubo, televido parolas pri la Papo. Ankaŭ la kubanoj scias, ke
“Johano Paŭlo la 2a mortas”: ili tion eksciis hieraŭ vespere (nokto en Vatikano)
per la vortoj de kardinalo Jaime Ortega, ĉefepiskopo de Habano, kiu aperis dum
televida elsendo por doni la malĝojan informon.
10:08 Navarro Valls: “Je la horo 11.30, nova ĝisdatigo de informoj”. La
direktoro de la gazetara salono de la Sankta Seĝo anoncis: “Je la 11.30 mi faros
mallongan ĝisdatigon pri la kondiĉo de la Papo”.
10:26 Kard. Ruini vizitas la Papon. Vizito “de amikeco kaj de fileca
amo”. Laŭ ĉi tiu spirito la kardinalo vikario Camillo Ruini revenis ĉi-matene al
la papa loĝejo.
10:28 Oni malmuntas la podion fronte al la Baziliko de Sankta Petro.
Grupo de laboristoj estas en placo Sankta Petro por malmunti la grandan podion
por la liturgiaj celebroj, kiu staras sur la ŝtuparo de la vatikana Baziliko. Du
gruokamionoj funkcias kaj pluraj laboristoj malmuntas la podion ekde la supra
ŝirmilo. Tiu placoparto estas barita.
11:20 Kard. Ratzinger: “Li donis al mi lastan saluton”. Johano Paŭlo la
2a konscias “ke li pasos al la Sinjoro”. Tion diris, laŭ komuniko de la servo de
la religiaj informoj de la itala episkopara konferenco la dojeno de la
kardinalaro, kard. Josef Ratzinger. “Mi estis akceptita de la Papo - li klarigis
- kun aliaj kunlaborantoj kaj li donis al mi la lastan saluton kaj la dankon pro
la laboro farita dum ĉiuj ĉi jaroj”.
11:25 Alveno al la roma flughaveno fideluloj el la tuta mondo. Centoj
da fideluloj, pilgrimuloj, sed ankaŭ turistoj kiuj alvenis al Italio por
feriado, alvenas dum la nunaj horoj el ĉiuj mondopartoj al la flughaveno de
Romo, por iri preĝi en placo Sankta Petro.
11.30 Kortuŝita Navarro Valls: “La Papo probable pensis al la gejunuloj”.
Per voĉo interrompita de kortuŝo, Navarro Valls diris, ke probable la Papo
havis hieraŭ vespere en sia menso la gejunulojn. “Al la Papo oni parolis pri la
homoj kiuj estis en la placo, kaj ke ili estis ĉefe gejunuloj. Probable, li
havis en la menso la gejunulojn, ĉar, kunmetante la disigitajn vortojn de li
eldiritajn, oni povis rekonstrui ĉi tiun frazon: mi serĉis vin, nun vi
alvenis al mi kaj pro tio mi dankas vin”.
11.32. Navarro Valls: kompromitiĝo de la konscio”. La situacio restas
neŝanĝita, kaj tial gravega. Ekde la tagiĝo estas komenca situacio de
kompromitiĝo de la konscio, kvankam teknike mi ekskludos situacion de komato. La
Papo malfermas la okulojn. Kiam oni parolas al li, li reagas”, aldonis Navarro
Valls dum la renkontiĝo kun la ĵurnalistoj.
11.35 Navarro Valls: en la ĉambro de la Papo. En la ĉambro estas
mons-ro Dziwisz, kun la alia sekretario de la Papo, tri monaĥinoj kaj
kompreneble d-ro Buzzonetti, persona kuracisto de la Papo. Tamen ĉi tiu ne estas
la fiksa situacio, ĉar enviciĝas personoj”.
11:37 Sekva ĝisdatigo de informoj pri la Papo dum la posttagmezo. Nova
ĝisdatigo de informoj pri la kondiĉo de la Papo estas antaŭvidita je
posttagmezo, post la horo 17.30. Tion sciigis la vatikana proparolanto.
12:07 Kard. Silvestrini: “La Papo rekonas la personojn”. La Papo
“montris, ke li rekonas la personojn”. Tion diris kard. Achille Silvestrini kiu,
kun kard. Jean Louis Tauran, povis viziti ĉi-matene Johanon Paŭlon la 2an, “kies
vizaĝo estis malstreĉita”. “Ni preĝis, poste ni dankis la Papon pro ĉio, kion li
faris kaj ni kisis lian manon. Post indiko al li farita de la sekretario,
mons-ro Stanislavo - aldonis la kardinalo - Johano Paŭlo la 2a montris ke li
rekonas la personojn”.
12:09 Navarro: “Mi ne povas konfirmi la ekziston de bileto de la Papo”.
La ekzisto de bileto kiun la Papo skribis por peti al siaj kunlaborantoj ne
plori pro lia morto, sed esti ĝojaj kiel li mem sentas sin, ne estis konfirmita
de la vatikana proparolanto Joaquin Navarro Valls. “Mi ne povas konfirmi ĝin -
li klarigis - eĉ ne post interparolo kun la sekretario Stanislavo Dziwisz”
(v. informon de la horo 8.03)
12:17 “Kruco, signo de mizerikordo”. Parolas pri la Kruco kaj la
mizerikordo de Dio la hodiaŭa penso de la Papo, de la serio kiun oni dissendas
pere de SMS (mallongaj mesaĝoj de poŝtelefonoj): “Vi kapablu agnoski en la Kruco
la plej parolivan signon pri la mizerikordo de la Sinjoro” diras la teksto de la
Papo, kiun oni dissendis al poŝtelefonoj, kiel kutime, je tagmezo.
12:53 Pilgrimado al Sankta Petro. Daŭras senĉese la alfluo de
pilgrimuloj al placo Sankta Petro. La lasta kuracista informo pri la kondiĉo de
la Papo - kiu parolis pri malpliboniĝo de la klinika situacio - altiras milojn
da personoj, kiuj venas al placo Sankta Petro por preĝi.
13:11 Veltroni: “Alkroĉitaj al la espero”. “Ni esperas, ke la Papo
povos fari surprizon al ni, samkiel li faris dum aliaj cirkonstancoj. Kaj ankaŭ
en la kazo ke tio estas logike malebla, ni same alkroĉiĝas al ĉi tiu espero”.
Tion diris hodiaŭ matene la urbestro de Romo, Walter Veltroni.
13:29 La itala sporta komitato decidis: “sporto haltas”. CONI, la
“itala nacia olimpika komitato” (plej alta institucio de la itala sporto)
haltigis ĉiujn sportajn eventojn por respekti la agonion de la Papo. “La
prezidanto de CONI, Giovanni Petrucci - konsidere al la lastaj kuracistaj
informoj, kiuj markas la neeviteblan kaj baldaŭan forpason de la Papo, kaj
respektante la sentojn de la sportistoj, de la teknikistoj, de la estroj kaj de
la sporto-pasiuloj, samkiel konsidere al la neceso havigi certecojn al ili ĉiuj
- invitis la naciajn sportajn federaciojn aranĝi la tujan haltigon de la
enprogramitaj sportaj konkuroj de la nuna semajnfino”.
13:44 Itala ĵurnalo konfirmas: “La Papo skribis bileton”. La direktoro de
itala ĵurnalo “konfirmas la informojn publikigitan hodiaŭ pri bileto kiun Johano
Paŭlo la 2a skribis ĵaŭde vespere kun la konkreta helpo de pastro Stanislavo
Dziwisc”. “La informon - diris la direktoro - donis fonto kiu dum la nunaj horoj
estas tre proksima al la Papo”. Rilatas al la informoj de la horo 8.03 kaj
12.09.
15:04 Pollando, lumantaj kandeloj fronte al la naskiĝdomo de la Papo.
Lumantaj kandeloj en Wadowice estas fronte al la domo kie pasigis sian infanaĝon
Karol Wojtyła, nomata de ĉiuj “Lolek”, kiam li estis infano. Kaj senĉese daŭras
la elmontroj de amemo kaj kortuŝo por la Papo en “lia” Pollando, kun
preĝovigladoj kiuj daŭris dum la nokto. En lia naskiĝurbo okazis liturgiaĵoj en
la preĝejo, kie Johano Paŭlo la 2a estis baptita, plenplena je fideluloj kiuj,
larmantaj, kantis la himnojn preferatajn de la Papo.
15:04 Romo, 25mil personoj en placo Sankta Petro. En placo Sankta Petro
estas preskaŭ 25mil personoj. La pritakso, farita de la polico, konstante
ŝanĝiĝas, ĉar la fideluloj daŭre alvenas kaj foriras el la fronta strato della
Conciliazione.
15:59 Ĉi-vespere denova viglado en placo Sankta Petro. Nova
preĝoviglado por la Papo okazos ĉi-vespere en placo Sankta Petro. Diversaj
grupoj de gejunuloj fakte organiziĝas kaj ili daŭre preĝos kaj kantos sub la
fenestroj de la Papo ankaŭ dum la hodiaŭa vespero. Intertempe, kreskis la amaso
da personoj kaj fideluloj kaj en la tuta placo estas grupoj de gejunuloj kiuj
jam de horoj preĝas kaj kantas.
16:16 “La Papo havas eksterordinara volon lukti”. “La Papo havas volon
antaŭeniri kaj lukti per sia tuta forto, kiu estas vere eksterordinara”. Tion
diris anestezisto Corrado Manni. “La Papo estas persono vere unika kaj li ŝanĝis
mian profesian kaj homan vivon. Dum mia vivo mi konis kaj frekventis Togliatti’n
kaj Papon Paŭlon la 6an, sed Johano Paŭlo la 2a estas vere unika”.
16:34 Placo Sankta Petro San Pietro, tridekmil personoj ĉeestas. Jam
nun pli ol 30.000 estas la personoj kiuj atingis placon Sanktan Petron, por
rekte sekvi la evoluon de la malsano de Johano Paŭlo la 2a. Ĝi estas pritakso de
la polico kiu kontrolas la tuta areon de Vatikano kaj kiu konsideras la nombron
da ĉeestantoj kreskanta ĉar ankaŭ strato della Conciliazione - duone fermita por
aŭtomobiloj - estas invadita de pilgrimuloj kaj turistoj.
16:38 Ĉi-vespere rozaria trapreĝo en placo Sankta Petro. Ĉi-vespere je
la horo 21a en en placo Sankta Petro okazos denove la trapreĝo de la Rozario,
Misteroj de la ĝojo. Gvidos la preĝon mons-ro Leonardo Sandri, anstataŭanto en
la papa ŝtatsekretariejo.
17.00 Nova kuracista informo je la 18.30. D-ro Navarro Valls konigos
novan informon de la kuracistoj pri la kondiĉo de la Papo je la horo 18.30.
17:17 Koruso de geknaboj por la Papo. Koruso per la vortoj “Johano
Paŭlo” ritmata de aplaŭdoj leviĝis el placo Sankta Petro al la fenestroj de la
papa loĝejo. La koruso, kiu komenciĝis el grupo de geknaboj kiuj preĝis en
sektoro de la placo, malrapide plivastiĝis al la aliaj centoj da fideluloj kiuj
estis en la placo atende de informoj. La fideluloj kantas kaj manbatas kun la
rigardo turnita al la fenestro de la Papo.
17:18 Malliberuloj preĝas en roma karcero. Granda grupo de malliberuloj
de la roma karcero “Regina Coeli” ariĝis ĉi-posttagmeze por preĝi por la Papo en
la ronda centra parto de la malliberejo (la sama kie Papoj Johano la 23a kaj
Johano Paŭlo la 2a faris sian paroladojn al la malliberuloj okaze de siaj
vizitoj al ili).
17:27 Bush kaj lia edzino “unuiĝas al la preĝado”. La usona prezidanto
George W. Bush kaj lia edzino Laura “unuiĝis al preĝado” de Usono kaj de la tuta
mondo, dum Papo Johano Paŭlo la 2a travivas tiujn, kiuj ŝajnas liaj lastaj
horoj. Tion diris Bush mem dum la tradicia parolado elsendita per radio.
17:36 Kuracistaj informofontoj: kondiĉo de la Papo gravega, sed koro
rezistas. La kondiĉo de la Papo estas gravega sed lia koro daŭre rezistas.
Tion oni sciigis el kuracistaj informofontoj koncerne la sanstaton de la Papo,
trafita dum la lastaj tagoj, de sepsa ŝoko.
17:47 Preĝoviglado en Asizo. Nokta preĝoviglado por la Papo ĉi-vespere
en la malsupra Baziliko de Sankta Francisko. Ĝin gvidos la gardanto de la sankta
monaĥejo, pastro Vincenzo Coli, je la ĉeesto de la diversaj junularaj grupoj
kiuj ĉeestas en la franciskana pilgrimloko.
18:19 En placo Sankta Petro kvardekmil personoj. “En placo Sankta Petro
estas nun preskaŭ 40.000 personoj”. Tion deklaris la funkciulo de la kvartala
policejo kaj respondeculo pri la sekurecservo en la placo. “Sed ĝi estas nombro
kiu kreskos - li aldonis - ĉar ĉiuj stratoj al Vatikano estas plenŝtopitaj”.
18:27 Granda aplaŭdo en placo Sankta Petro. En placo Sankta Petro
eksplodis granda aplaŭdo de la ĉeestantaj personoj. Aplaŭdo ŝajne neklarigebla,
kiu startis el la centoj da gejunuloj kiuj estas en sektoro de la placo. El la
gejunuloj la aplaŭdo, kvazaŭ cirkla ondo, plivastiĝis al la tuta placo, kie
svarmas pli ol 40.000 personoj.
18.39 Ĝisdatigo de informoj nur skribe. La vicdirektoro de la gazetara
salono de la Sankta Seĝo, pastro Ciro Benedettini deklaris: “mi parolis kun d-ro
Navarro Valls. Ne okazos gazetara konferenco. Estos nur skribita ĝisdatigo pri
la sankondiĉo de la Papo, post ĉirkaŭ duona horo”.
19:03 Insistaj voĉoj pri baldaŭa forpaso. Fariĝas pli kaj pli insistaj
en Vatikano la diroj pri baldaŭa forpaso de la Papo. Kvankam multaj fakuloj ne
ekskludas la eblecon ke la Papo rezistos kontraŭ la malsano, kaj tio dum ankoraŭ
kelkaj pliaj tagoj.
19:08 Laŭgrada perdo de konscio. La Papo, laŭ tio, kion, laŭ
informagentejoj, diris sanitaraj informofontoj, estas en situacio de laŭgrada
perdo de konscio, en situacio de nerevenebleco.
19:22 Barragan, “Entombigita en Vatikano”. La lasta loko de Papo
Wojtyła estos en la vatikanaj grotoj. Pri tio certas kard. Javier Lozano
Barragan, prezidanto de la paŝtista konsilio por paŝtista agado ĉe sanitaruloj:
“La Sankta Patro estas karakterize la Papo de la tuta katolika Eklezio, ne nur
de ununura parto”. Laŭ la kutimaj diraĵoj, publikigitaj de informagentejoj, la
Papo skribis ke li dezirus esti entombigita en sia Pollando.
19:24 “Papo en gravega sanstato, sed li korekte respondas al demandoj”.
“La klinika kondiĉo de la Sankta Patro restas gravega”. Tion diras la skribita
deklaro disdonita al ĵurnalistoj fare de la direktoro de la gazetara salono de
la Sankta Seĝo, Joaquín Navarro Valls. “Dum la malfrua mateno - oni aldonas -
aperis alta febro. Taŭge instigita, li respondas korekte al la demandoj de la
konatuloj”.
19:41 Tolostrio de la “pope-boys”: “Ni neniam forlasos vin”. “Ni
estas ĉi tie, sub via kruco, ni neniam forlasos vin!”. Per ĉi tiu tolostrio,
subskribita “Pope-boys”, kvindeko da geknaboj atingis placon Sanktan
Petron, pli kaj pli svarmanta, kaj ili staris sub la fenestroj de la papa
loĝejo.
19:56 Kondiĉo pligravigita de kardiaj komplikaĵoj. Ankoraŭ kriziĝas la
kondiĉo de la Papo: laŭ itala informagentejo (kiu mencias sanitarajn
informofontojn), aperis koraj komplikaĵoj.
20:04 Kard. Ruini: “Mi konfidas lin al la Sinjoro”. “Mi deziras denove
konfidi al Li, al la Sinjoro, nian Sanktan Patron, por ke Li helpu lin ĉiam,
aparte dum ĉi tiu momento”. Per ĉi tiuj vortoj kard. Camillo Ruini finis la
Meson en la Baziliko de la Sanktaj Apostoloj en Romo, kiun petis la dioceza
kunordigo de la preĝgrupoj de Sankta Patro Pio.
20:17 Kreskas alarmiĝo en Vatikano. Des pli kreskas la alarmiĝo en
Vatikano. Ĉiuj agantoj de amaskomunikiloj estas konsilataj konservi sian
laborlokon por esti pretaj ĉe abrupta malpliboniĝo de la sano de la Papo.
20:58 Estis ŝaltita lumo en la dormo-ĉambro de la Papo. Antaŭ kelkaj
minutoj oni enŝaltis la lumon en la dormoĉambro de la Papo.
21:14 Grandegaj televidaj ekranoj en placo Sankta Petro kie estas sepdek
mil personoj. Inter 60.000 ĝis 70.000 personoj svarmas en placo Sankta
Petro, kie staras 4 grandaj televidekranoj.
21:19
Komenciĝis la Rozario en placo Sankta Petro. Komenciĝis en placo Sankta
Petro Rozaria preĝo por Johano Paŭlo la 2a. Komence de la preĝo, gvidata de
kard. Edmund Szoka, prezidanto de la Guberniejo de Vatikano. Unu el la
ĉeestantaj ekleziuloj invitis preĝi laŭ ĉi tiu intenco: “La preĝo estu por li
donaco dum li ekfaras la lastan vojaĝon”.
21:52 Sanitaraj informofontoj: la koro cedas. Laŭ tio, kion oni eksciis
el sanitaraj informofontoj, okazis plia kriziĝo de la sankondiĉo de la Papo, la
koro cedas.
21:54 LA PAPO MORTIS. La Papo mortis. La forpaso okazis je
la horo 21.37 en lia privata loĝejo. Estis la kardinalo kamerlingo, Eduardo
Martinez Somalo, hispano, deklari la oficialan agnoskon de la senviva korpo de
Johano Paŭlo la 2a. Dua funkciulo, la “mastro de la ĉambro”, deprenis la “ringon
de la fiŝkaptisto” el la fingro de la Papo. Nur en tiu momento la papado de
Johano Paŭlo la 2a definitive finiĝis.
21:58 La
anonco de Navarro Valls. “La Sankta Patro forpasis ĉi-vespere je la horo
21.37 en sia privata loĝejo. Startis ĉiuj proceduroj preskribitaj de la apostola
konstitucio ‘Universi Dominici gregis’ promulgita de Johano Paŭlo la 2a
la 22an de februaro 1996".
22:06
Longdaŭra aplaŭdo en placo Sankta Petro. La anonco de la morto de la Sankta
Patro estis ricevita en placo Sankta Petro per longa aplaŭdo. Multaj ploras,
aliaj daŭre rigardas al la fenestro je la tria etaĝo de la apostola palaco, kie
la lumo restas enŝaltita. Sonoras la sonorilo de la Baziliko. La fideluloj en
placo Sankta Petro trapreĝas la “Eterna Ripozon”’n. La ekleziuloj el la ŝtuparo
de la Baziliko invitis resti silentaj, “por akompani la Papon dum ĉi tiuj liaj
unuaj paŝoj en la ĉielo”.
 |