|
Kroniko de la
31a de marto
2005

LA UNUA ANONCO - KOMENCIĜAS
LA ZORGADO
22:59 Navarro Valls,
“La Papo havas altan febron, kaj li estas sub antibiotika terapio”.
“La Sankta Patro dum la hodiaŭa tago
estis trafita de afekcio tre febra, estigita de konstatita infektiĝo ĉe la
urinvojoj”. Tion deklaris la direktoro de la gazetara salono de la Sankta Seĝo,
d-ro Joaquin Navarro Valls, per gazetara komuniko de la horo 22.15. “Oni
komencis taŭgan antibiotikan terapion - li aldonis - la klinika situacio estas
strikte kontrolata de la vatikana kuracista grupo, kiu kuracas lin”.
23:00 Ĉiuj enŝaltitaj la lumoj en la
loĝejo de la Papo. Ekde la
horo 22.30 ĉiuj lumoj en la loĝejo de Johano Paŭlo la 2a estas enŝaltitaj. Ĉi
tio povus des pli konfirmi la pliaĉiĝon de lia sanstato.
23:01 Kardinalo Schoenborn:
“Alproksimiĝas la fino”. “La
Papo alproksimiĝas al la fino de sia vivo”. Tion deklaris la ĉefepiskopo de
Vieno, kard. Christoph Schoenborn, kiu aldonis, ke tamen la Papo ne estas
ĉagrenita.
23:05 La sanitaruloj ekskludas
enhospitaligon. La sanstato
de la Papo pliaĉiĝis ĉirkaŭ la horo 18.45. La sanitaruloj kiuj gardas lin
rimarkis altan kreskon de la korpa temperaturo kun rimarkinda malkresko de
sangopremo. Por la momento oni ekskludas enhospitaligon en polikliniko Gemelli.
23:24 Placo sankta Petro, alvenas
televidstacioj kaj ĵurnalistoj.
Al placo sankta Petro alvenas skipoj de
televidstacioj kaj ĵurnalistoj el la tuta mondo. La areon kontrolas grupo de
“carabinieri” (itala polica korpuso) kaj du aŭtomobiloj de la polico.
23:33 Post la horo 23a oni kuntiris
la ŝutrojn de la fenestroj de la papa loĝejo.
Iom post la horo 23a ĉi-vespere la
fenestroj de la papa loĝejo (el kiu aperis lumo ĝis antaŭ ne multe) estis
fermitaj. Kutime, male, kiam la Papo, post la preĝoj, iras dormi, oni ne fermas
la ŝutrojn.
23:43 Prof-ro Proietti: “Neniu
enhospitaligo ĉe Gemelli”.
“Tion, kion mi scias, mi aŭskultas el la televido. Ni ricevis neniun sciigon pri
denova enhospitaligo de la Papo ĉe polikliniko Gemelli”. Tion diris prof-ro
Rodolfo Proietti, la kuracisto estro de la skipo kiu priflegis la Papon dum la
lastaj du restadoj en la roma polikliniko Gemelli.
23:48 Kuracistaj informofontoj: “Li
fartas malbone, tre malbone”.
Tiel kuracistoj-informantoj, kiuj
sekvis la evoluon de la sanstato de la Papo, difinis ĉi-vespere la situacion.
23:50 Infektologo: “La Papo riskas
sepsan ŝokon”. La infektiĝo
ĉe la urinovojoj, kiu trafis la Papon, kuntrenas altan riskon de sepsa ŝoko, kiu
povas estigi vastan sangan koaguladon en la sangaj vazoj. Inter la evidentaj
signoj de ĉi tiu reago de la organismo estas la granda malkresko de sangopremo,
la kresko de la konsumo de fibrinogenoj kaj de sangoplatetoj”. Tiel parolas
prof-ro Dante Bassetti, infektologo de la universitato de Genova.
23:52 Grupoj de fideluloj preĝas en
placo sankta Petro. Kun
longaj lumantaj kandeloj en la manoj, grupo de fideluloj ariĝis meminiciate en
placo sankta Petro por okazigi preĝovigladon por la Papo. Multegaj estas la
gejunuloj kiuj ariĝas fronte al la baziliko.
23:55 La ĵurnaloj de la tuta mondo
parolas pri la sanstato de la Papo.
La informo pri la pliaĉiĝo de la
sanstato de la Papo ĉirkaŭiras la mondon. Inter la unuaj ĵurnaloj kiuj informis
pri la situacio estas “New York Times”. Pro la horzonoj, nur en Japanio la
informo ne aperis presita.
23:59 Por la
momento, ne al Gemelli, sed tie ĉio estas preta.
Malgraŭ ke oni ekskludis baldaŭan
enhospitaligon en Gemelli, en tiu malsanulejo ĉio estas preta por eventuala nova
restado de la Papo. La ĉambroj rezervitaj al la Papo estis rearanĝitaj post la
lasta enhospitaliĝo, kaj ili pretas je dispono.
 |