La slogano de la morgaŭa pacotago estas invito
kiu enestas en letero de sankta Paŭlo apostolo. Al tiu invito Johano Paŭlo
la 2a aldonas aliajn: rezignu je perforto, kiu neniam solvas la
problemojn; batalu kontraŭ malriĉeco, finfine alfrontante la problemon de
la eksterlandaj ŝuldaroj, kaj plenumu la promesojn koncerne helpojn por la
progreso ĉefe por Afriko. La paco kaj la progreso de la riĉaj landoj -
memorigas la Papo - estas ligitaj kun la progreso de la malriĉaj landoj.
Sekve la Papo lanĉas fortan alvokon al la kristanoj ne kaŝi la esperon kiu
fontas el la kredo je Kristo.La malbonon oni ne venkas per malbono: laŭ
tiu ĉi vojo fakte anstataŭ venki la malbonon, oni lasas ke la malbono
supervenku nin. La Papo tion diras klare: la paco estas rezulto de
longdaŭra kaj devontiga batalo, kiun oni venkas kiam la malbonon oni
detruas per la bono. Jen la unika, vere konstrua elekto; la unika maniero
por eliri el la erara rondo de malbono. "La malbono - aldonas la Papo - ne
estas anonima forto, sed ĝi koncernas la homan liberecon kaj ĉiam ĝi havas
vizaĝon kaj nomon: ili estas la vizaĝo kaj nomo de la viroj kaj virinoj
kiuj elektas ĝin libere. La malbono estas, esence, tragika rezigno de la
postuloj de amo. La logiko de la kristana amo, male, instigas, se oni ĝin
havas ĝisekstreme, ami la malamikojn.
Turnante la rigardon al la nuna situacio de la mondo - substrekas la
Papo - oni ne povas ne vidi tre zorgigan vastiĝon de multoblaj socialaj
kaj politikaj elmontroj de malbono. En ĉi tiu kunteksto, kiel ebla nepensi
al la amata kontinento Afriko, kie daŭras konfliktoj kiuj estigis kaj
estigas milionojn da viktimoj? Kiel eblas ne pensi al la danĝera situacio
de Palestino, la lando de Jesuo, kie oni ne sukcesas rekunligi, laŭ vero
kaj justeco, la fadenojn de reciproka kompreno, rompitajn de konflikto
kiun ĉiutage nutras atencoj kaj revenĝoj laŭ tre zorgiga skalo? Kaj kion
diri pro la tragika fenomeno de la terorisma perforto kiu ŝajne puŝas
tutan mondon al estonteco de timo kaj angoro? Kiel eblas, fine, ne
konstati amare ke la iraka tragedio plilongiĝas, bedaŭrinde, per situacioj
de necerteco kaj nesekureco por ĉiuj?
Por ricevi la bonon de la paco - skribas Johano Paŭlo la 2a - necesas,
per klara konscio, deklari ke la perforto estas neakceptebla malbono kiu
neniam solvas la problemojn. La perforto estas mensogo, ĉar ĝi estas
kontraŭ la vero de nia kredo, kontraŭ la vero de nia humaneco. La perforto
detruas tion, kion ĝi pretendas defendi: la dignon, la vivon, la liberecon
de la homaj estuloj. Tial, estas nepra afero akceli grandan edukan agadon
de la konsciencoj, kiu ĉiujn eduku, ĉefe la junajn generaciojn.
Por akceli la pacon - aldonas la Papo - necesas akceli la komunan
bonon, kiun oni ne devas limigi je simpla soci-ekonomia bonstato, kiu
difektu je iu ajn transcenda celo. Necesas memorigi ke Dio estas la fina
celo de liaj kreitaĵoj. La Papo parolas pri la neceso de egala disdono de
la havaĵoj de la tero kaj de monda civitaneco kiu unuigu ĉiujn homojn.
"Sufiĉas ke infano estu koncipita por ke li havu rajtojn, meritu
atenton kaj prizorgojn, kaj ke iu havu la devon prizorgi lin. La kondamno
de rasismo, la defendo de minoritatoj, la asistado al ĉiuj bezonantoj
nenio estas krom koheraj aplikoj de la principo pri monda civitaneco".
Necesas certigi al ĉiuj - unuopuloj kaj nacioj - la bazajn kondiĉojn
por partopreni en la progreso. Tio fariĝas ebla se oni faligas la barilojn
kaj monopolojn kiuj marĝenigas multajn popolojn". Pli ol unu miliardo da
homaj estuloj - rimarkigas la Papo - vivas mizere kaj la Eklezio invitas
la kredantojn je Kristo elmontri konkrete kaj ĉiuloke preferan amon por la
malriĉuloj, La Papo relanĉas la alvokon, kiun li jam faris antaŭ multaj
jaroj, por solvo de la problemo de la peza eksterlanda ŝuldaro de la
malriĉaj landoj, kaj por starigo de novaj projektoj por helpo al la
progreso aparte en Afriko. La ĉi-koncernaj promesoj estis faritaj kaj tio
okazis plurfoje - klarigas la Papo - sed oni ne plenumis tiujn promesojn.
Tial en Afriko ankoraŭ multaj problemoj daŭre baras ĝian evoluon: militoj,
endemiaj malsanoj, mizero.
Ili estas dramoplenaj realaĵoj kiuj urĝigas elradike novan iradon por
Afriko: necesas starigi novajn formojn de solidareco, du- kaj plurpartiaj,
per pli firma sindevigo de ĉiuj, plene konsciante ke la bono de la afrikaj
popoloj estas ne-mal-havebla kondiĉo por atingi la universalan komunan
bonon. Ke la afrikaj popoloj povu fariĝi la ĉefroluloj de sia destino kaj
de sia kultura, civila, socia kaj ekonomia evoluo. Ke Afriko ne plu estu
nur alcelo de asistado, sed fariĝu respondeca subjekto de konvinkaj kaj
produktivaj kundividoj.
Johano Paŭlo la 2a denuncas la daŭron de tiuj ekonomiaj kaj komercaj
meĥanismoj kiuj ne permesas al la malriĉaj landoj rebonigi sian ekonomian
situacion; li krome admonas ke la paco kaj progreso en la riĉaj landoj
estas ligitaj kun la situacio de la malriĉaj landoj. Aŭ la evoluo fariĝas
komuna por ĉiuj mondopartoj, aŭ la evoluo malantaŭeniras, malprogresas
ankaŭ en tiuj regionoj kie estas konstanta kresko.
Fine la Papo lanĉas fortan alvokon al la kristanoj, speciale al la
laikaj fideluloj, por ke ili ne kaŝu en la internon de sia animo la
esperon kiu fontas el la kredo je Kristo: dank’ al la helpo de Kristo
eblas venki la malbonon per la bono. La kristanoj do devas pruvi per sia
vivo ke la amo estas la unika forto kapabla progresigi la historion
direkten al bono kaj paco.
En ĉi tiu jaro dediĉita al la Eŭkaristio - finas la Papo - la gefiloj
de la Eklezio ĉerpu en la supera sakramento de la amo, la fonton de ĉiu
kunuleco.
Pro la morto kaj resurekto de Kristo, sakramente ĉeestantaj en ĉiu
eŭkaristia celebro, ni estas savitaj disde malbono kaj ni iĝas kapablaj
realigi la bonon. Pri la nova vivo kiun li donacis al ni, ni povas agnoski
nin gefratoj, trans ĉiu diferenco de lingvo, nacieco, kulturo, kaj kune
alporti specifan kaj efikan kontribuon por la starigo de mondo bazita sur
la valoroj de justeco, libereco kaj paco.