Prediko de la Papo
dum la danka Sankta Meso
okaze de la 25-jariĝo de lia papado
Baziliko de Sankta Petro, 16. 10. 2003

   
 

“Misericordias Domini in aeternum cantabo” – Mi eterne kantos la mizerikordon de la Sinjoro (kp Psa 88,2). Antaŭ 25 jaroj mi spertis laŭ aparta maniero la dian mizerikordon. Dum la Konklavo, pere de la Kardinalaro, Kristo diris ankaŭ al mi, kiel iam li diris al Petro ĉe la Lago de Genezareto: “Paŝtu miajn ŝafojn” (Joh 21,16).

Mi sentis en mia animo la eĥon de la demando tiam adresita al Petro: “Ĉu vi amas min? Ĉu vi amas min pli ol tiuj?” (kp Joh 21,15-16). Kiel mi povis, home parolante, ne timtremi? Kiel ne povi pesi tiom granda respondeco? Estis necese aliri al la dia mizerikordo por ke al la demando: “Ĉu vi akceptas?” mi povu respondi: “obeante je la kredo, fronte al Kristo mia Sinjoro, konfidante min al la Patrino de Kristo kaj de la Eklezio, konsciante pri la grandaj malfacilaĵoj, mi akceptas”. Hodiaŭ, karaj fratoj kaj fratinoj, mi ĝojas kundividi kun vi sperton, kiu daŭras jam nun de kvarono da jarcento. Ĉiutage interne de mia koro okazas la sama dialogo inter Jesuo kaj Petro. En la spirito, mi fikse rigardas la bonvolan rigardon de la resurektinta Kristo. Li, kvankam konsciante pri mia homa malforteco, kuraĝigas min respondi fidoplene kiel Petro: “Sinjoro, vi scias ĉion; vi scias, ke mi vin amas” (Joh 21,17). Kaj poste Li invitas min surpreni la respondecojn kiujn Li mem donis al mi.

2. “La bona paŝtisto demetas sian vivon por la ŝafoj” (Joh 10,11). Dum Jesuo eldiris ĉi tiujn vortojn, la Apostoloj ne sciis, ke Li parolis pri Si mem. Tion ne sciis ankaŭ Johano, la preferata apostolo. Li tion komprenis ĉe la Kalvario, sub la kruco, vidante Lin oferi silente la vivon “por siaj ŝafoj”.

Kiam alvenis por li kaj por la aliaj Apostoloj la tempo surpreni tiun saman mision, tiam ili memorigis Liajn vortojn. Ili konsciis, ke, nur pro la faktro ke Li certigis ke Li mem agos meze pere de ili, ili kapablos plenumi la mision.

Pri tio bone konsciis aparte Petro “atestanto de la suferoj de Kristo” (1Pet 5,1), kiu admonis la presbiterojn de la Eklezio: “Paŝtu la gregon de Dio ĉe vi” (1Pet 5,2).

Dum la jarcentoj la posteuloj de la Apostoloj, gvidataj de la Sankta Spirito, daŭre arigis la gregon de Kristo kaj gvidis ĝin al la Regno de la ĉielo, konsciaj, ke ili povis surpreni tiom grandan respondecon nur “per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo”.

Ĉi tiun saman konscion mi havis, kiam la Sinjoro vokis min plenumi la mision de Petro en ĉi tiu amata urbo Romo kaj je la servo de la tuta mondo. Ekde la komenco de mia papado miaj pensoj, miaj preĝoj kaj miaj agadoj estis animataj de unika deziro: atesti ke Kristo, la bona paŝtisto, ĉeestas kaj agas en sia Eklezio. Li daŭre serĉas ĉiun perdiĝintan ŝafon, rekondukas ĝin al la ŝafejo, bandaĝas ĝiajn vundojn, Li flegas la malfortan kaj malsanan ŝafon kaj protektas tiun fortan. Jen kial, ekde la unua tago, mi neniam ĉesis instigi: “Ne timu akcepti Kriston kaj akcepti lian reĝecon!”. Mi rediras hodiaŭ kun forto: “Malfermu, eĉ malfermegu la pordojn al Kristo!”. Lasu vin esti gvidataj de Li! Fidu je lia amo.

3. Komencante mian papadon mi petis: “Helpu la Papon kaj tiujn, kiuj volas servi al Kristo kaj, per la reĝeco de Kristo, servi al la homo kaj al la tuta homaro!”. Dum kun vi mi dankas Dion pro ĉi tiuj 25 jaroj tute markitaj de lia mizerikordo, mi sentas apartan bezonon esprimi mian dankemon ankaŭ al vi, gefratoj de Romo kaj de la tuta mondo, kiuj respondis kaj daŭre respondas diversmaniere al mia helpopeto. Nur Dio scias kiom da sinoferoj, preĝoj kaj suferoj estis donitaj por subteni min en mia servado al la Eklezio. Kiom da bonvolemo kaj zorgemo, kiom da signoj de kunuleco ĉirkaŭis min ĉiutage. La Bona Dio rekompencu ĉiujn abunde! Mi petas al vi, karegaj fratoj kaj fratinoj, ne interrompi ĉi tiun grandan agadon de amo por la posteulo de Petro. Mi tion petas ankoraŭfoje al vi: helpu la Papon, kaj tiujn kiuj volas servi al Kristo, servi al la homo kaj al la tuta homaro.

4. Al Vi Sinjoro Jesuo Kristo,

unika Paŝtisto de la Eklezio,

mi oferas la fruktojn de ĉi tiuj 25 jaroj da paŝtista servado

je la servo de la popolo kiun Vi konfidis al mi.

Pardonu la faritan malbonon kaj multobligu la bonon:

ĉio estas verko via kaj nur al Vi estas ŝuldita la glorado.

Kun plena konfido je via mizerikordo,

mi prezentas al Vi, hodiaŭ ankoraŭ, tiujn, kiuj antaŭ jaroj,

Vi konfidis al miaj paŝtistaj zorgoj.

Konservu ilin en la amo, arigu ilin en via ŝafejo,

prenu sur viajn ŝultrojn la malfortulojn,

bandaĝu la vunditojn, zorgu pri la fortuloj.

Estu Vi ilia paŝtisto, por ke ili ne disperdiĝu.

Protektu la amatan Eklezion kiu estas en Romo

kaj la Ekleziojn de la tuta mondo.

Invadu per la lumo kaj potenco de via Spirito

tiujn, kiujn vi metis je la pinto de via grego:

ke ili plenumu kun elano sian mision

kiel gvidantoj, majstroj kaj sanktigantoj,

atende de via glorplena reveno.

Mi renovigas, per la manoj de Maria, amata Patrino,

la donacon de mi mem, de la nuntempo kaj de la estonteco:

ke ĉio plenumiĝu laŭ via volo.

Supera Paŝtisto, restu meze de ni,

por ke ni povu kun Vi antaŭeniri sekuraj,

direkten al la domo de la Patro. Amen.

 

FINAJ SALUTOJ DE LA PAPO
Je la fino de la Meso la Papo bonvolis denove eldiri kelkajn vortojn por esprimi dankemon al ĉiuj ĉeestantaj pilgrimuloj kaj ŝtataj aŭtoritatuloj. Aparte la Papo salutis la prezidanton de Pollando samkiel la prezidanton de Italio, kiun li dankis pro la ĝentilaj bondeziraj esprimoj de li adresitaj hieraŭ vespere pere de televida mesaĝo elsendita samtempe de la tri kanaloj de la itala ŝtata televido kaj spektata de 10 milionoj da personoj.

Kaj la Papo finis dankante denove ĉiujn kiuj, en multaj mondopartoj, subtenas lian apostolan servadon per preĝado kaj ofero de suferoj. Sep lingvojn uzis la Papo por eldiri sep diversajn motivojn de dankemon: en la franca: dankon pro via varma kaj preĝanta ĉeesto; en la angla: dankon pro la amemo por la posteulo de Petro; en la germana: dankon pro la preĝado per kiu vi subtenas min; en la hispana: dankon pro Via aliĝo al la instruoj de la apostola sidejo; en portugala: dankon pro la subteno por la karitataj agadoj de la Papo; en la bjelorusa: dankon pro viaj klopodoj por la unueco de la kristanoj; en la pola: dankon ĉar vi rekomendis min, dum la jaroj de la papado, al la Sanktega Dipatrino.

Kaj li finis en la itala per dankon al ĉiuj: Ke la Sinjoro benu Vin.