| Papo Johano Paŭlo la 2a (1978-2005) | |||||
|
|
|||||
| Kroniko pri la liaj lastaj surteraj horoj | |||||
| 31an de marto | 1an de aprilo | 2an de aprilo | |||
| KRONIKO PRI LA TAGOJ DE DOLORO KAJ OMAĜO | |||||
| 5an de aprilo | 11an de aprilo | ||||
| 6an de aprilo | 12an de aprilo | ||||
| 7an de aprilo | 13an de aprilo | ||||
| 8an de aprilo | 14an de aprilo | ||||
| 9an de aprilo | 15an de aprilo | ||||
| 10an de aprilo | 16an de aprilo | ||||
| 17an de aprilo | |||||
|
unuan de aprilo 2005: Komuniko de la direktoro de la gazetara salono
de la Sankta Seĝo je la horo 19a |
|||||
|
2an de aprilo 2005: Komuniko de la direktoro de la gazetara salono de la Sankta Seĝo je la horo 11.30 Ĉi tiuj informoj estas ĝisdatigitaj ĝis la horo 9a ĉi-matene. La ĝeneralaj, kardio-spiraj kaj metabolaj kondiĉoj de la Sankta Patro restas esence neŝanĝitaj kaj tial gravegaj. Ekde la hodiaŭa tagiĝo oni rimarkis komencan kompromitiĝon de la stato de konscio. Ĉi-matene, je la horo 7.30 oni celebris la Meson je la ĉeesto de la Papo. Dum la hieraŭa vespero probable la Papo havis en sia menso la gejunulojn de li renkontitajn en la tuta mondo dum la irado de lia papado. Fakte ŝajnis, ke li aludis ilin kiam, el liaj vortoj, en pluraj partoj, oni povis rekonstrui jenan frazon: “Mi serĉis vin. Nun vi alvenis al mi. Kaj mi dankas vin”. |
|||||
|
Deklaro de la direktoro de la Gazetara Salono de la
Sankta Seĝo, d-ro Joaquín Navarro Valls La Sankta Patro mortis ĉi-vespere je la horo 21.37 en sia
privata loĝejo. |
|||||
| AKTO PRI LA MORTO DE LIA SANKTECO JOHANO PAŬLO LA 2a | |||||
|
Mi atestas, ke Lia Sankteco Johano Paŭlo la 2a (Karol
Wojtyła) naskita en Wadowice (Krakovo, Pollando) la 18an de majo 1920, loĝanta
en la Vatikana Urbo, Vatikana Civitano, mortis je la horo 21.37 de la tago 2a de
aprilo 2005 en Sia Loĝejo en la Vatikana Apostola Palaco (Vatikana Urbo) pro Vatikana Urbo, la 2an de aprilo 2005 |
|||||
|
|
|||||