Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

Emblemo de IKUE


Hejmpagxo
Kion faras IKUE
Konciza historio de IKUE
Espero Katolika
Junulara movado
Aliaj katolikaj pagxoj

 

 

Mesaĝoj de esperantistoj

alvenintaj al la C.O. de IKUE dum la tagoj de agonio kaj morto de Johano Paŭlo la 2a

mesaĝoj alvenintaj
ĝis la horo 18.00 UTC de la 13a de aprilo 2005

MESAĜO DE LA PREZIDANTO DE IKUE
MILOSLAV ŠVÁČEK

Karegaj,
hieraŭ vespere tutan mondon ĉirkaŭflugis malĝoja informo pri morto de nia amata Papo Johano Paŭlo la Dua. Dum sabata vespera Sankta Meso en nia vilaĝa paroĥa preĝejo estis direktita la dimanĉa liturgio precipe al resaniĝo de la Papo. Post ĝi okazis ankoraŭ tiucele speciala preĝado, kiu estis anoncita ankaŭ por hodiaŭa vespero kaj tuta venonta semajno. Sed jam vespere fariĝis volo de Dio, kiu vokis sian fidelan servanton de la servantoj transloĝigi sin en la definitivan Patrujon. Jes, malĝojo plenigis korojn de la tutmonda katolikaro kaj certe ankaŭ de multaj ne samkredantoj. Ni danku al Dio, ke Li donacis al la katolikaro en tiel malfacila tempoperiodo Papon, kiu kapablis 26 jarojn direkti saĝe kaj kuraĝe Eklezion de Kristo. Ni do plu preĝu por li (kaj al li) kaj nia malĝojo transformiĝu je ĝojo, ke post suferado li atingis celon, kiun ni esperas ankaŭ atingi.
Ni ankaŭ preĝu al la Sankta Spirito, ke estu elektita nova Papo, kiu kapablos plu daŭrigi la vojon, kiun iris la Papo Johano Paŭlo la Dua.
Karegaj, tre mi dankas al frato Carlo pro multaj tutfreŝaj informoj sur TTT-paĝoj de IKUE kaj ankaŭ al fratino Marija por ŝia iniciato kaj koncerna informado flanke de IKUE.
Kun malĝojo (sed ankaŭ kun la ĝojo) en la koro restas kun vi via frato Miloslav.

43

Li benas el la fenestro de la Patro...

La Sinjoro Lin alvokis

kaj Lin revokis

Li plenumis la mision

ĝis la fino

nun Li foriris por premio

la semita Vorto

donas jam la fruktojn

Li montris al ni

Vojon Veron Vivon

kaj de vivo al Vivo Li iris

,,ne ploru" Li petis

preĝu

,,ĝoju kiel mi ĝojas"

jen lastaj Liaj vortoj

kaj amen

fariĝu

plenumiĝu

Li forlasis la teron

sed vivas en niaj koroj

en la instruado

nun Li nin rigardas

tra la fenestro de la Patro

kaj benas

Johano Paŭlo Sankta

Pola Papo

Papo de ĉiuj popoloj nacioj

Blanka Paŝtisto

Pilgrimanto

La surteran pilgrimon Li finis

Nun Li estas en la Ĉiela Patrujo

ni preĝu

kaj ni petu Lian preĝon

ĉe la Trono de la Plej Alta Sinjoro

nia Dio

Bogusław Sobol

Milanowek, 09.04.2005

 

 

 

Pilgrimanto

 

Blanka Pilgrimanto

kun kruco

rigardas

aŭskultas

simfonion de montaro

admiras

ĉirkaubrakas ŝafojn

serĉantaj

vojon

veron

vivon

en rozario kunmetas ĉe Dipatrino

 

Petro de niaj tempoj

 

42

Papo Johano Paŭlo la 2a okupas specialan lokon en la koroj de katolikoj en Nov-Zelando kaj Aŭstralio, ĉar li estis la unua papo kiu vizitis niajn landojn (1986). La vivo kaj morto de Johano Paŭlo, tamen, tuŝis multe pli vastan nombron da homoj ol la katolikaro en Oceanio. Tion ni konstatis nur post lia morto kiam la tributoj enŝutiĝis en la gazetaron de nia regiono. Inter la skribintoj estis iuj tre bone konataj nomoj - kolumnistoj, polikistoj kaj aliaj - pri kiuj oni ne povis imagi ke ili havus pozitivan impreson pri katolika figuro. Tiel montriĝis, ke la forpaso de la Papo funebre unuigis katolikojn kaj nekatolikojn, kredantojn kaj nekredantojn. Mike Leon, Reprezentanto de IKUE en Nov-Zelando

41

Jen mi sendas rememorojn al la sankta patro Johano Paŭlo la II-a:
I. Neforgesebla tago. En oktobro de la jaro 1978 ni streĉe aŭskultis radioelsendojn el Vatikano por ekscii, kiun novan papon elektos kardinaloj en konklavo. Kiam ni ekaŭdis la nomon Wojtyla, tiam ni senbride ekĝojegis. La unua slavdevena paŝtisto de la Universala Eklezio en la historio kaj krome homo el nia najbara lando, kun kiu ni vivis komunan sorton sub komunisma jugo! Por ni okazis io nekredebla, fantazia. La radio anoncis, ke la nova papo salutos kredantojn post ĉirkaŭ dudek minutoj. Ho, sed kion fari? Nia ŝtata televido kompreneble ĝin ne elsendos, nur la najbara de Aŭstrio. Sed ne multaj homoj en nia lando povis tiam sekvi ties duan programon. Mi pensis rapide. Nia konatulo, pastro, havas tiun eblon. Tamen lia loĝejo situas en distanco de tri kilometroj. Tiutempe estis je mia dispono nur biciklo. Jes, mi decidiĝis tuj... Sed mia 11-jaraĝa filo insiste petis veturi kun mi. Rifuzi lian deziron ne eblis. Ni ambaŭ fuĝis do al la mala parto de nia urbo. Mi intense pedalis, la knabo strebis tion fari same, sed ĉe duono de nia vojo li ne plu povis teni mian rapidecon. Pro tio mi devis en tiu prema situacio  malrapidiĝi. Tamen ni atingis la celon ĝustatempe. En la loĝejo amasiĝis jam parencoj de nia konata pastro. Post mallonga momento aperis sur lumekrano la novelektita papo Johano Paŭlo la II-a. kun siaj rideto kaj amikaj vortoj kaptante ĉies simpation. En homa vivo ne abundas multaj momentoj, kiam ni travivas profundan eĉ neforgeseblan feliĉon. Tiu dato la 28-an de oktobro apartenas por mia familio al ili. 
II. Aŭdienco en Vatikano. Kiam ni vivis en komunisma Ĉeĥoslovakio, tiam ne estis facile ricevi permeson por elveturi malantaŭ la "feran kurtenon". Tamen, certe danke al Dio, tio sukcesis al ni en la jaro 1979, kiam povis nia familio kun du infanoj viziti Italion. Kompreneble nia ĉefa celo estis Romo. La nova papo Johano Paŭlo la II-a pontifikis nur la unuan jaron, sed liaj ĝeneralaj aŭdiencoj sur la placo de sankta Petro jam estis famaj. En tiuj someraj tagoj ni vere spertis, kiel perfekte funkcias Dia reĝisorado... Ni planis origine la vojaĝon pli frue, sed eksteraj kondiĉoj kaŭzis prokraston de unu semajno. Poste jam en Italio ni eksciis, ke ĝuste en la tago de nia alveturo oni organizas en Vatikano la unuan fojon grandan pilgrimon de ĉeĥaj kaj slovakaj kredantoj, kompreneble precipe de tiuj el sia patrujo elmigrintaj. Tiel ni partoprenis unikan, nekredeble entuziasman aŭdiencon kun la papo, kiu probable la unuan fojon en la historio parolis publike eĉ ĉeĥe. Kiam finiĝis la oficiala parto, Johano Paŭlo la II-a proksimiĝis al kredantoj kaj unuope ilin salutis. Multaj homoj ekstaris dume sur seĝoj aplaŭdante. Post iu tempo ni rimarkis, ke nia 12-jara knabo perdiĝis. Li elprofitis la situacion kaj sub starantaj pilgrimantoj trarampis al ligna balustrado, ĉe kiu la papo salutis apudajn personojn. Tiamaniere nia unua filo sukcesis senpere veni al la pontifiko. Nun mia edzino instigis min, ke mi transportu nian duan knabon malantaŭ la balustradon. Do, mi prenis lin kaj starigis sur la barieron, sed en tiu momento atentemis civilaj gardistoj. Unu el ili tuj venis al mi versajne por malebligi mian intencon. Tamen  kiam mi diris al li, ke ni estas el Ĉeĥoslovakio, li prenis mian fileton kaj rekte lin forgvidis al la papo. Post kelkaj minutoj la knabo alkuris al ni kun brilanta vizaĝo kaj emocie sciigis al ni, ke la sankta patro salutprenis lian manon. Jen mi demandis: "Kiu mano tio estis?" lI ekhezitis kaj respondis tute ekscitita: "Mi ne scias". Intertempe revenis nia pli maljuna filo rakontante la saman feliĉan travivaĵon pri lia saluto al la papo. Por la infanoj eĉ por ni gepatroj fariĝis nia senpera kontakto kun la papo Johano Paŭlo unu el la plej grandaj momentoj de nia vivo. Jan Kalný, Ĉeĥio

 

40

Karaj Samideanoj! En la nomo de la Israela Delegitaro en la Universala Esperanto-Asocio mi kondolencas vin, IKUE-anojn kaj, pere de vi, la tutan katolikan mondon pro la forpaso de nia komuna Amiko, Amiko de la Paco, la Papo Johano-Paŭlo la  II-a. En nia malpaca mondo Lia foresto estos granda domaĝo por ni ĉiuj. Jehoŝua Tilleman, Ĉefdelegito de UEA por Israelo

39

Kun profunda emocio mi sendas ĉi tiun respondon al vi pri la forpaso de nia tre kara sankta patro la nomita Johanes Paolo II. La Kristanaro de mia paroko (katedralo de la dioceso de EDEA ) multe kompatis. Certes ni konsciis la lastajn dolorajn tempoj de lia vivo, sed ni tiom amis kaj konsentis liajn pensojn ke ni ĉiam esperis ke eble Dio lin povis resanigi... Sed Dio amis lin pli ol ni. Pro tio, li reprenis lin. Neniu povas diskuti kontraŭ li. La tago mem de la morto tuj post la mesaĝo ni preĝi en la katedralo, kaj hieraŭ, ni celebris funebra meso por la riposo de lia animo. Nun ni atendas preĝante, ke la kardinaloj en konklavo baldaŭ, nin elektu indan papon por la daurigo. Dankon. Pastro Gabriel ANDA (Kamerunio)

38

Du grandaj poloj: Papo Johano Paulo 2a, 1920-2005, pere de Fido. Ludoviko Lazaro Zamenhof, 1859-1917, pere de lingvo internacia Esperanto. Unu nura idealo: kunigi en paco la popolojn. Kara Papo, Viaj fortaj pacaj mesaĝoj flugis tra la mondon pere de Via viva voĉo en Esperanto. Ni estas kortuŝitaj kaj ni vin dankas. Pinuccia kaj Ludovico Bevanda, Cadorago (Como) Italio

37

La regno de Lia Papa Moŝto Johano Paŭlo la 2-a estas dediĉita al la suferantoj, ĉu pro malsano aŭ handikapo, ĉu pro malhavo aŭ manko, ĉu pro malkonsidero aŭ neglekto, ĉu pro aliaj kialoj !
Li bonvolis sendi jaron post jaro sian benon Urbi et Orbi ankaŭ al la esperantistaro, ĝin ni atendis fervore kaj akceptis dankeme.
Samkiel ni ĉiam estis kun li je Kristnasko kaj Pasko, malgraŭ la distanco, ni estos morgaŭ kun la tuta Eklezio Universala kaj la homaro de bona volo por lin akompani dum lia lasta vojaĝo, kiu kondukos lin al la lumo eterna. Kaj niaj koroj kantos  por li en niaj plej diversaj lingvoj gepatraj kaj en  ESPERANTO : "... Heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo ; ĉar mi malsatis, kaj vi donis al mi manĝi ; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki ; mi estis fremda, kaj vi gastigis min ; nuda, kaj vi vestis min ; mi malsanis, kaj vi vizitis min ; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi." "Vere mi diras al vi : Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi."
Ade ! Adieu ! Adiaŭ ! Al Dio, Karol Wojtyła !
Hervé Mougin

36

Li foriris al la domo de la Patro
Pilgrimo
longa
peza
kun kruco
kiel Majstro
kiel la Sinjoro
ĝis la fino
fidela
Li amis homon
serĉis ŝafojn
devojiĝintajn
Li akceptis
kuraĝigis
konsolis
Li semis Dian Vorton
Blanka Pilgrimanto
Arkitekto de la paco
justeco interkompreniĝo
Paŝtisto de paŝtistoj
kaj de Dia popolo
Sankta Sacerdoto
Defendanto de la vivo
Li forlasis nin
sed vivas
la semita grajno jam ĝermas
ne serĉu miraklon
ĝi jam estas
rigardu
aŭskultu
la tuta mondo kliniĝas al Li
al la Papo Granda
al la Papo Sankta

Boguslaw Sobol
Milanowek (Pollando) 07.04.2005

 

35

Karaj geamikoj, Ni burundiaj katolikaj esperantistoj sentas grandajn bedaŭroj pro la morto de nia sankta patro, Johano Paŭlo la dua. Tio okazis al ni kiel ŝoko kaj ni kunfunebras kun vi. Tio ĉiujn ni koncernaskaj precipe vin kiuj loĝas en Romo. Mi konis Johanon Paŭlon antaŭlonge kiam li alvenis en Kongolandon kaj neankoraŭlonge kiam li vizitis Burundion. Mi ankaŭ konas lin kiel Sanktan patron de la sankta seĝo. Fine mi el multaj espero-katolikaj revuoj legas multe pri li fronte al esperanto. Liaj salutoj en esperanto kiujn ni povis aŭdi kaj vidi televide. Por tiu tria punkto mi do konas lin kiel esperantiston. Mi skribis al Sankta Patro ne ankoraŭlonge mesaĝon por deziresprimi al li Bonan Kristpaskon.saman mesaĝon mi ankaŭ adresis al kardinalo Anĝelo Sodano. Jen hodiaŭ Dio envenigis lin en sian sanktan loĝejon. Mi plorege skribas ĉi tiun mesaĝon kaj ni ĉiuj lin ploregas en Burundio. Lia bona laborego sekvos kaj sekvu lin. Spite sian malforton fizikan li ne mankis preĝi kaj batali por Afriko, humanrajtoj,demokratio, ktp. Dio en sia reĝo ricevu lin kaj lia paco ripozu pace. Nome de ĉiuj burundiaj esperantistoj katolikaj    Birindwa Muŝosi   B.P. 781 Bujumbura

34

Karaj geamikoj: Kiel katoliko kaj esperantisto, mi deziras esprimi mian malĝojon pro la forpaso de nia kara Papo Johano Paulo la 2a. Mi havis la bonŝancon koni lin en la jaro 2000, okaze de mia vizito al Romo, kune kun mia edzino, kiel pilmigrantoj dum la Sankta Jaro. Mi neniam forgesos lian senlacan agadon por la monda paco kaj kunfratiĝo de la homaro. Neforgesebla kaj rimarkinda estis ankau lia apogo al Esperanto. Miaopinie Johano Paulo la 2a. estis unu el la plej elstaraj eminentuloj de nia epoko. Marcelo Casartelli, Córdoba. Argentino.

33

Johano Paŭlo la 2a, Vikario de Kristo, estis la vera Sendito de l’ ĉielo! Kian mision li travivis! Kiel la Amo puŝis lin en la koro! Kiel li estis plenigita de lumo por sin ĵeti direkte al la homaro, ĝin preĝpetegante kredi!  Sed ankaŭ lia persona respondo al vokiĝo estis profunda, senpaŭza, malavara, ĝislaste ekzempla por ni. Tial la papo Johano Paŭlo la 2a estis kaj restas por ni patro kaj kuraĝa atestanto. Nun li povu atesti pri ni, pri nia amo, pri nia bona kaj decida volo antaŭ la Patro! Kaj li povu diri al la Patrino ke ankaŭ ni volas esti tute ŝiaj. Niaj koroj unuiĝu kun li, eĉ pli nun, kiam li jam ĝuas la ĉielan ĝloron en la brakoj de la Eterna Patro; kaj lia ekzemplo restu en nia vivo kaj lia amo en niaj koroj. Ni estas pli proksime al li ol antaŭe, ĉar la karno kun ĝiaj limoj nun jam ne malebligas. Ni plue bezonas lian helpon: ĉu li ne daŭrigos sian papan mision? Gian Paolo Riccò, Italio

32

Je la forpaso de estimata s-ro Papo, mi elkore kondolencas. Ni neniam forgosos lian subtenon al Esperanto. Tre malĝoje, Jawaid Eahsan - Ĝen.Sekretario de Pakistana Esperanto-Asocio(PakEsA)

31

La grava evento kiun la mondo havas tiuj tagoj estas la forpaso de la Papo Johano Paulo la 2a tiu advokato de paco kaj solidareco en la tuta mondo. Esperantisto,naskiginta en Polujo, lulilo de la lingvo Esperanto kaj lando de Dro Zamenhof. Papo Johano Paùlo la dua estis grava propagandisto de Esperanto , ĉar li multe preĝis kaj batalis por la paco,malriĉeco kaj solidareco tra la tuta mondo, por ni en la D.R.Kongo, ni gardas de li grandan memoro, ĉar li honoris nian landon per vizito du foje kiam li beatis la gesanktulojn Anuarite kaj Bakandja. Ni petas al la aliaj Esperantistoj imiti lian agadmanieron. Okaze, de tiu evento ,la Esperantistoj de D.R.Kongo pere de Konga Esperanto-Rondo kaj DKEA prezentas siajn kondoleancojn al la: - Katolika Eklezio - Familio de la forpasinto - IKUE Ferdinand KINKANI Kultura Konsilanto de DKEA

30

Nia homamiko kaj Magna Gvidanto, neniam preterpasos.  Li nun dormas por vekiĝi en la Diajn Brakojn.  Ke, la Sankta Spirito lumu niajn pastrojn la Kardinalojn je la elekto de la nova Papo kaj Li permesos, ke estu signo por la mondo portanta esperon, pacon kaj amon, ekzemple kaj vorte, kiel faradis nia endormiĝinta Papo Johano Paulo la II, Magna. Robinson Tobón.  Seminariisto, Hispanio

29

Plenkore mi gratulas vin pro la daŭra aktualigo de informoj pri la forpaso de la Papo Johano Paulo II. Vere ili estas, iasence, la dankesprimon de la esperantistaro, katolikaj kaj ne, pro la konstanta apogo kiun li donis al nia kara lingvo, kaj pro sia laboro favore al la paco kaj al la kunvivado inter la homoj. Kiom da bonaj ekzemploj ni lasas por ni chiuj. Ke la Sankta Spirito lumigu la kardinalojn por elekti la novan Papon

lhernandezg@..............

28

Karaj katolikaj esperantistoj,
Kiel judo mi dum multaj jaroj ege altaprezis la Sanktan Papon Johano Paŭlo. Li estis vere GRANDA homo, kiu multe strebis por internaciaj paco kaj bono kaj interalie multe faris por repacigi judojn kaj kristanojn. Li batalis kontraŭ la antisemitismon kaj rilatis tre pozitive al la juda popolo. Tiujn meritojn oni aldonu al la multaj aliaj meritoj kiujn la Papo havis flanke de la tuta homaro.
Je la nomo de la israelaj esperantistoj mi kondolencas al vi, anoj de la katolika kaj kristana mondo, pro la forlaso de la Papo kaj aliĝas al via malĝojo.

Josef Ŝemer, Prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo - Tel-Avivo, Israelo (La Sankta Lando).

 

27

Karaj gefratoj!
Mi neniam vidis la Papon deproksime, tamen mi havas du travivaĵojn kiu  ŝanĝis mian vivon. Estis 1991 kaj en tiu jaro aŭguste vizitis por la  unua fojo la Papo Hungarion. Tiutempe mi estis mezlernejano kaj post la  konfirmado mi ne plu vizitis mesojn, ne plu preĝis, mi forlasis la  Eklezion. Kaj en tiu jaro okazis io. Mi ne partoprenis surloke la mesojn  sed tra la televidilo mi estis ĉiuloke. La personeco de la Papo havis  tiel altiran forton ke mi la 20an de aŭgusto decidis iri al la meso. Kaj  mia vivo ŝanĝiĝis. Mi komencis denove preĝi kaj mi renaskiĝis. de  tiu tempo la Papo estis en mia koro. Mi multe legis pri lia vivo kaj ĝi  tre plaĉis al mi. Li forrabis mian koron sed ne al Si mem, sed al  Kristo. Helpe de la Papo mi ekŝatis la rozarian preĝon.
En la jaro 1996 Li estis denove en Hungario, kaj tiam mi jam surloke  partoprenis la sanktan meson. Tiam mi jam pensis pri la pastra vokiĝo,  sed pro la edukado de mia fratino mi tion diris al neniu. Pasis 3 jaroj  kaj mia fratino havis jam fianĉon kaj forlasis min. Mi vivis 1 jaron  sola kaj somere en la Jubilea jaro 2000 mi partoprenis la Junularajn  Mondajn Tagojn en Romo. Tie mi havis grandan impreson, la Papo jam la  duan fojon helpis en mia vivo. Neniam mi forgesos la lastan nokton kaj la  antaŭtagmezan meson en la kampo de Tor Vergata. Tie mi decidis: mi jam  ne devas zorgi pri mia fratino, mi jam havas eblecon esti sacerdoto. Kaj  fine de aŭgusto iom malfruiĝinte mi aliĝis ĉe la episkopo. Kaŝe mi  esperis tion ke mi junio post mia ordiniĝo povos celebri meson menciante  la nomon de la Papo Johano Paŭlo la 2a. Dio deziris aliel. Tamen mi  estas dankema al la Papo ke dufoje ŝanĝis mian vivon kaj mi jam  senpacience atendas la tagon celebri meson por Li.
Por mi estas granda signo ankaŭ tio ke Li mortis la unuan sabaton de la  monato, la tagon de la Dipatrino kaj vigilion de la Dimanĉo de la  Mizerikordo.
Al la tristeco de mia koro miksiĝas la ĝojo de la Resurekto. Ni preĝu  por Lia feliĉa vojo al la mizerikorda Dio kaj peĝu al Li por Lia helpo  en nia plua vivovojo.
Dankon, Sankta Patro, pro via vivo! Preĝu por ni! Dankon, Mizerikorda Dio al vi, pro nia Papo Johano Paŭlo la 2a! Aŭskultu  nin!
Szép Attila diakono
 

26

Estimataj Samkredantoj, trarigardante la polan gazetaron de la unua de aprilo 2005, mi trovis la vortojn de Papo Johano Paulo II, kiujn mi volus proponi tralegi en Esperanto:
 
"Se iu au io ordonos al vi pensi
ke vi estas jam ĉe limo, ne kredu je tio!
Se vi konas eternan Amon, kiu
vin kreis, do vi scias ankau,
ke en via eno loĝas la animo
malmortema. Diversaj estas en vivo: sezonoj
de jaro: se vi sentas ekzakte, ke proksimiĝas
vintro, mi volus, por ke vi sciu
ke tiu ne estas sezono  la lasta,
ĉar la lasta sezono de via vivo estas
printempo: la printempo de la Rezurekto.
La tuto de via vivo atingas
senlime pli foren ol ĝiaj limigoj
surteraj: vin  atendas la ĈIELO.
JOHANO PAŬLO II
El: Fakt - la ĉiutaga gazeto, sabato-dimanĉo, 3-4 de aprilo 2005.
 
Kun koraj salutoj dum la tagoj post la reveno al Patro DIO de NIA AMATA PAPO JOHANO PAŬLO II  - via pola samideano - Stanislao Smigielski
 

25
Mesaĝo de Brazila Esperanto-Ligo
Brazila Esperanto-Ligo nome de la esperantista komunumo en Brazilo kaj ne nur nome de la Katolikaj esperantistoj, manifestas sian dankemon al la Ĉefpontifiko Papo Johano Paŭlo la 2-a, pro la granda apogo ĉiam donacata de li al la humanista kaŭzo de la Transnacia Lingvo Esperanto, parolata kaj disvastigata de li jam antaŭe lian pontifikan periodon.
Ĉiuj esperantistoj de nia planedo, Katolikaj aŭ ne, unuigas siajn dankemajn preĝojn por la Sankta Patro Johano Paŭlo la 2-a.
Ni petas al Dio permesi al Johano Paŭlo la 2-a, el tiu pli alta loko kie nun li troviĝas, inspiri al tiu kiu okupos la tronon de Sankta Petro, daŭrigi la apogon al la lingvo de frateco, respekto al diferencoj, protekto al kultura diverseco kaj lingva demokratio. Aspektoj de Esperanto tute agorditaj je la sinteno kaj politika agado de tiu Ĉefpontifiko kiu lasas saudadon ene de ĉiuj esperantistaj koroj.
Ĉar ni ne havas vortojn por esprimi la ĉi-momentajn sentojn niajn, ni nur petegas al Dio inspiri la la Katolika Eklezio daŭre apogi al la Katolika Esperanto-Movado kaj al Esperanto mem, kiel faris, tiel karese, la ŝatata Papa Moŝto Johano Paŭlo la 2a.
Pedro Cavalheiro - Prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo
 
24

Mi estis en la preĝejo sabate posttagmeze, ekzamenante mian gelernantojn pri komputiko, kiam oni telefonis informante pri la morto de nia Papo. Kaj tuj la telefono sonis kaj sonis, kaj ĉiuj demandadis, dum ni preparis informojn por surmurigo. Iom antaŭe, grupo estis ĵus fininta preĝi pro Li.
Ni ankoraŭ konservas la broŝuron speciale preparita por la meso en Havano la 25-an de januaro, 1998. Kaj rozarion de Li benita dum vizito al Hispanio, kaj kiun amikoj donacis al mi.
Li estis tre populara, eĉ inter homoj tute ne religiemaj.
Ĉu estos tro forta diri, ke eble  ne facilos elekti la novan Papon?
MSc. Alberto García Fumero, Kubo
 

23

Karaj,
ĉi lastajn tagojn, tiujn kiuj sekvis la forpason de nia Papo Johano Paŭlo la Dua, mi malkovris multe pri li, precipe pri lia vivo antaŭ lia papigo. Jam de lia papigo mi sentis lin ne kiel fora ekleziano sed kiel proksimulo, tion mi ĝuste estis skribanta en soc.culture.esperanto kiam li travivis siajn lastajn minutojn.
Nun li ne plu estas fizike kune kun ni sed ni "ne timu" li restados apud ni ankoraŭ pli efike ĉar nun la tempo kaj la spaco ne plu katenos lin. Mi ege dankas al li pro lia vivo, ekzemplo kaj sindono al ni, liaj samtempuloj.
Mi admiras lian kuraĝon kaj de li restos gravurita en mia kapo lia vizaĝesprimo kiam li aŭskultis iun. Ja li posedis grandan kapablon aŭskulti la aliulojn, sed ankaŭ grandan kapablon esprimiĝi vorte. Neniu dubo: Karol Wojtyla sub la graco de Dio estis die inspirata.
Lia rilato al Esperanto hodiaŭ aspektas al mi natura; li rolis kiel "ponto", diverse: inter diversaj kulturoj, diversaj religioj, diversaj jarcentoj, diversaj samtempaj generacioj kaj same rolas Esperanto kiel lingvo.
Mi konfesas ke sen scii ke la papo esprimis siajn kristnaskajn kaj paskajn bondezirojn en Esperanto, mi nur komencis lerni la lingvon sed ne fariĝis esperantisto.
Nun miaj preĝoj iras al la onta papo por ke Dio helpu lin en la gravega tasko papi dum ĉi tiuj malstabilaj kaj necertaj tempoj ĉar nia kara papo jam plenumis sian teran vojaĝon.
Ankaŭ mi dankas al tiuj kiuj laboras por IKUE kaj Radio Vatikana, tiel donantaj al ni informojn kaj interesajn dissendojn en nia lingvo. Kore kaj kristane, Mireja
 

22

Dankon por la informiloj pri IKUE kaj la Papo, kiu nun bedaŭrinde mortis - mi pensas, ke li estis granda persono, laborinte por la paco kaj homaro.

Ulrike Treusch, Germanio

21

Altestimataj Gekatolikoj - Geesperantistoj, dimanĉe, la  3-an de aprilo de la Dia Jaro 2005 - dum la Funebro-Tago post la eliro al Sinjoro Dio de Nia AMATA  Sankta Patro JOHANO PAULO II  mi kunfunebrante kaj kunpreĝante kun ĉiuj Gekristanoj  samtempe volas rememorigi la mesaĝon de  Kardinalo Karol WOJTYŁA por partoprenantoj de IKUE-Kongreso en Czestoĉowa - Hela Monto - 17-21.08.1977j.:    "Patro sankta, gardu en via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi, por ke ili estu unu tiel same, kiel ni" /Joh. 17:11/. Kiel Jesuo Kristo preĝis por siaj disĉiploj pri la unueco, tiel same mi en la nomo de la Eklezio preĝas viaintence. Unu kredo kaj unu amo helpu al vi unuiĝi la disbatitan mondon en unu ŝafaron sub unu paŝtisto. Unu supernacia lingvo - Esperanto - ankau servu efike al ĉi tiu nobla celo. En mia propra nomo kaj en la nomo de multaj favoraj al vi polaj episkopoj mi benas vian agadon kaj deziras al vi la Dian gracon. Karol  Kardinalo Wojtyła
   /El:Kongresa Libro de la 37-a IKUE Kongreso en Czestoĉowa en 1977, paĝo 8

   La iama Alta Protektanto  de tiu ĉi IKUE-Kongreso  ne povis partopreni en ĝi tiam, ĉar Li devis partopreni en la funebraj ceremonioj de la entombigo de Episkopo en Poznano - Baraniak.

   Se vi volas rememorigi la faman poemon de la pola poeto Juliusz Słowacki titolitan: Inter kvereloj... vo povas veni al Internacia Gazeto eluzante la retejon:www.internacia-gazeto.com kie tiu poemo estas lokigita en la traduko en Esperanto de la fama krakovanino Lidia Ligeza. Dum tiu ĉi tre malgajadimanĉo mi esperas, ke ni preĝados por Nia Amata Sankta Patro Johano Paulo II  KOMUNE kaj ke ni volos restadi Liaj fidelaj disĉiploj. Kun varmaj salutoj
Stanislaw Śmigielski el Kedzierzyn-Kożle, Pollando

20

En la malĝojaj momentoj de la forpaso de nia kara Papo Johano Paulo la II-a , ni petas la bonan Dion ke la Sankta Spirito helpu la elekton de nova Papo kiu daŭrigu la bonfaradon de la ĵus forpasinta Papo, speciale kun la celo renovigi kaj aktualigi la Katolikan Eklezion kaj  sukcesigi la ekumenismon. M. Rafaela Urueña (Hispanio).

19

Karaj gesamideanoj, kiuj atendis min ĉe la bushaltejo kaj portis min en la hungaran domon! [ŝi aludas akompanon de romaj esperantistoj, ndlr] Ankaŭ mi kondolencas pro la morto de la tre homeca papo. Via hungara, protestanta samideanino, historiistino.(VD: jarlibron!) drino Zsuzsanna Ágnes Berényi, Budapeŝto, fd. pri matematiko kaj framasonismo

18

Almelo, la 3an de aprilo 2005.
Estimataj samideanoj, 
mi tre bedaŭras, ke nia papo Johano/Paulo 2 mortis. Ni perdis gravan personon, kiu multe faris por i.a. la paco inter popoloj. En preĝoj mi preĝis por li kompreneble. Estos speciala Diservo en Almelo, marde vespero la 19an horo por la papo je la 5a de aprilo en R.K.preĝejo St.Joseph.
Samideanajn salutojn, S-ino Gertrudis Dercks, Molenstraat 20, NL 7607 AL Almelo, Nederlando.

17
Fine nia Papo estis eminentega homo - aparte por ni esperantistoj! Mi havis la feliĉon renkonti lin jam en PL, kiam li estis ankoraŭ Kardinalo! La rezulto de la Konklavo por mi ne estis surprizo! Tian E-favorigan Papon ni apenaŭ plu havos. Martin Stuppnig, Aŭstrio

16

Karegaj geamikoj, mi havis la eblecon renkonti la Papon vidalvide en la jaro 1983a; mi estas sur rulseĝo, do, mi havis grandan privilegion esti en Romo en Placo Sankta Petro dum iu ĝenerala aŭdienco de la Papo, mi estis en la unuaj rangoj de la popolamaso, post la aŭdienco la Papo, kiel kutime, benis ĉiujn handicapulojn, kaj, haltante apud mi demandis al mi mian nomon kaj, kun granda ĝoja rido, li manpremis mian manon kaj benis min, mi estis tre emociita kaj eĉ ne kuraĝis manpremi lian manon ĉar nur de antaŭ malmulte da tempo li estis resaniĝinta post la pafado kaj mi timis ke lian manon ankoraŭ doloras, ĉi tiu rememoro restas kaj restos por ĉiam gravurita en mia menso kaj koro; nun ke li estas gravege malsana kaj ĉiuj atendas sian morton mi estas tre malĝoja kaj volus povi helpi lin ke li ne plu suferu, mi nur povas fari tion per preĝoj sed mi volus esti flegistino por kuraci per tutajn miajn fortojn la suferanta Papo.
Korajn Salutojn! Dio Benu! Silvia Garnero.

15

Johano Paolo la IIa. estas la homo de lia tempo. Li ĉiam estis la konscio de la kristaneco en la nuntempa mondo vipata de la drogo, senlaboreco kaj monera kulto, kie Li estis senfina heroldo de bonaj novaĵoj, defendanto de la fido kaj espero, advokato de la kompatindaj uloj. En mia lando Hispanio, la ĵurnaloj, radioj, kaj televidoj, de la momento kiam komencis pli malbonigi lian malsanon tuj informis ĉiun minuton pri lia farto. Mi ĉagrenita kiel fidela kristano, preĝas kune mia familio por lia resanigo. Frat-kristane, Rodolfo

14

"... ke la genezo ne finiĝis
kaj ke ni devas konscii
nin mem kaj la universon.
Ni devas en la nokto lanĉi pontetojn.
Tion ignoras nur kiuj faras
sian saĝon el indiferento ..."

     Antoine de Saint Exupery
     Tero de Homoj, paĝo 146

Ne nur Papo por la Katolikoj, sed por chiuj pacamantaj homoj en la mondo,
estis/estas Johanno Paulo II - la Pola Papo, de la lando de Zamenhofo.

Ankawu miaj preghoj por la sanstato de ver "homa" Religia Gvidanto

Kaj kiu ajn estos estontece lia sekvanto, mi esperas ke li estos SAMKVANTE favora al esperanto
awu ke oni fine komprenu ke iamaniere esperanto estas krom "juda" kaj "internacia" lingvo ankawu "katolika".

Por nia kara prezidanto Renato Corsetti mi aldonas: kaj "komunisma - socialutopia" lingvo.
Chu ne la unuaj kristanoj loghis kiel la hebrea popolo dum la liberigho de Egiptujo - en unu granda komunumo?

Elkore el Jerusalemo, la Sankta Urbo

13

Karaj gefratoj en Kristo:  Mi volus raporti, ke dum la lastaj semajnoj ankaŭ pluraj ni Anglikanoj  en Kanado dum niaj mesoj regule k publike preĝis k preĝas por la  bonfarto de la Sankta Patro, episkopo de Romo k "primus inter pares".  Ni ĉefe memoras la viziton de tiama ĉefepiskopo de Canterbury d-ro  Carey al Papo Johano Paŭlo IIa en decembro de 1996, k la daŭra laboro  por pliproksimigi nin kristanojn per la diskutoj ĉe la komisiono ARCIC  [Anglican-Roman-Catholic International Commission] k per la laboroj de  la Anglikana Centro en Romo <http://www.anglicancentreinrome.org/> "ut  omnes unum sint", ĉar "calicem benedictionis cui benedicimus nonne  communicatio sanguinis Christi est et panis quem frangimus nonne  participatio corporis Domini est, quoniam unus panis unum corpus multi  sumus omnes quidem de uno pane participamur". Ni alte respektas tiun elstaran ĉefpastron, kiu nun eĉ dum suferado k  agoniado scias instrui al ni se ne plu per lia parolo almenaŭ ankoraŭ  per lia ekzemplo, k nun preĝas por li la "In Paradisum". Dio benu! Brian Kaneen

12
Certe li estis en mia koro pro tio, ĉar en ĉi tiu nuntempa mondo, li estis la sola ŝtatestro, kiu dum la lastaj jaroj senlace paroli kontraŭ militoj kaj por la paco, kontraŭ malsato kaj pro evoluo, ktp. Renato Corsetti

11

Dio Benu!

karaj kunkredantoj,

ŝoke mi jam 2 tagoj sidas antaŭ nia televido kaj rememoras la momenton el oktobro 1978, kiam en vesperaj novinformoj aŭskulteblis la informo ke kardinalo Wojtyla estiĝis Papo.

Tuj mi malaperis en mian fraŭlan ĉambron tiutempe kaj post 20 aŭ 25 minutojn mi povis prezenti al mia parencaro bildon de la nova Papo.

Tiutempe oni eĉ kredis ĉe ni ke Wojtyla estus nigra kardinalo.

Sed mi kiel 25jarulo tiutempe bone rememoris la IKUE-kongreson en Tschenstochaŭ, kie la krakova kardinalo Wojtyla estis la alta protektanto. Nature lia bildo aperis sur kongresa libro kaj mi povis ĝin montri.

Unuan fojon mia parencaro taksis Esperanton kiel bona afero. Multajn travivaĵojn mi rememoras pri tiu Kongreso, ĉar mi ankaŭ estis sola partopreninto el lando kiu nun helpe de tiu alta protektanto feliĉe ne plu ekzistas.

Mi nur povas unualinie danki al nia Sinjoro ke Li donacis al ni tiun admirindan homon Karol Wojtyla.

Dum la efiko de tiu Papo ebligis la tutmonda esperantistaro montri ke Esperanto estas bona interligilo.

Tio ne nur estas Paskaj-kaj Kristnaskaj salutoj en nia lingvo ankaŭ respegulas la sinteno de Papo Johano Paŭlo II ke li subtenis la Radioelsendojn de Radio Vatikano en Esperanto.

Regule mi nun povas ĝin aŭskulti per mia hejma komputilo.

MI PLENKORE DANKAS AL NIA SINJORO, ke Li sendis al ni tiun homon Wojtyla !!

Norbert Karbe

10
Afliktita pro la morto de nia Sankta Patro, mi preĝas tutkore kune mia familio por lia animo.Frat-Kristane, Rodolfo
9

Mi havis la ĝojon vidi dufoje dum mia vivo Papon Johanon Paŭlon  IIan, unufoje en Usono kaj dufoje en Romo dum la Granda Jubileo. Mi  vidis lin nur malproksime, sed ambaŭ renkontoj estis (kaj estas) por  mi memorindaj.

Kiam mi vidis la Sanktan Patron en 2000, mi tuj pensis pri la vortoj  en la Evangelio pri Sankta Petro: "Vere, vere, mi diras al vi: Kiam  vi estis juna, vi zonis vin, kaj iris, kien vi volis; sed kiam vi  maljuniĝos, vi etendos viajn manojn, kaj alia vin zonos, kaj portos  vin, kien vi ne volos." (Jn 21, 18). La pasintaj jaroj estis "blanka"  martireco por la Sankta Patro, longa krucvojo. Sed nun por li restas  nur la ĝojo de la Eterna Pasko.

Requiem aeternam dona ei, Domine, et lux perpetua luceat ei.  Requiescat in pace. Amen. Donald Jacob Uitvlugt"  

 
8
La revuo "Katolika Esperantisto", sendas al vi, en nomo propra kaj de ĉiuj hispanaj esperantistoj al Kardinal katedro, la plej grandan senton  pro tia neriparebla perdo, pri la morto de S.S. Johano Paulo la II-a, kaj deziras ke la venonta Papo gvidu  la Eklezion lau  la vojoj de la amo, la paco kaj la vero.
 Nian kondolencon kaj preĝojn. 
 Joaquín  Bielsa Vispe  Zaragoza.- Hispanio.
7

Dum ĉi tristaj momentoj, certe estas malfacile resumi ĉiujn memorojn pri granda Papo kiu markis lastajn jardekojn de la 20a jarcento kaj per Granda Jubileo enkondukis la Eklezion al la 21a jarcento.

Certe mi ĉi tie listigos liajn tri paŝtistajn vizitojn a Kroatio: 1994, 1998 kaj 2003. La unua vizito okazis ankorau dum la militaj jaroj, kaj kun granda intereso ni auskultis liajn mesaĝojn kiuj kuraĝigis nin, sed same donis grandan kaj gravan instruon: sed pardono oni ne povos vivi en la paco. Mi aldonos ankau du paŝtistajn vizitojn al najbara Bosnio kaj Hercegovino (Sarajevo 1997, Banja Luka 2003) kiujn mi ankau ĉeestis. Pri lia personeco kaj paca mesaĝo kiun li portis tra la mondo, plej facile mi povas ilustri per eldiro kiun mi audis ne nur unu foje el la buŝoj de muzulmanoj. Ankau ili bonvenigis «nian Papon».

Jes, certe mi povos ĉi tie listigi plurdeko da ĝeneralaj audiencoj kiujn mi ĉeestis dum deko da jaroj, sed aparte mi tamen ŝatus substreki la Jubilean jaron, dum kiu mi havis okazon plurfoje viziti Romon kaj ĉeesti diversajn jubileajn aranĝojn. Kvankam jam tiam malforta, impresis min lia deziro porti al la mondo  mesaĝon ke "Kristo hierau, hodaiu, ĉiam".

Fine mi ŝatus mencii mian fierecon ke mi havis privilegion esti inter la trasportantoj  de liaj mesaĝoj, dank' al ĵurnalista okupo dum liaj du vizitoj al Kroatio kaj lasta al Banja Luka.

Certe lia heredaĵo-liaj verkoj estas bona bazo por ke ni povus plifirmigi nian kredon por fari ĉi mondon pli homecan. Tiel lia misio daure vivos.

Marija Belošević, vicprezidantino de IKUE

6

Estimategaj estraro kal ĉefmembroj de IKUE,  Mi ĉi-vespere esprimas al vi kaj al la tuta Katolika Eklezio mia kondolenco en tiu funebra tago kiu tamen finas la suferon de nia famega, estimatega kaj amata Papo Karol Wojtyla, kaj malfermas por li la eternan vivon.  Ni katolikaj esperantistoj estos al li, dum nia tuta vivo, dankemaj pri la justeco de lia kunsento kaj rekono de nia ago por la internacia kaj amika lingvo kiu vere favoras kaj pli favoros la disvastigon de la evangelio.  Ni estos dankemaj al li pri la rangaltigo de la ekumena ago en nia Eklezio dum lia papado.  Ekumene, katolike, kaj tukore kun vi kaj kun la prirespondecoj de la Katolika Eklezio.  Michel Arlés F 01600 Trévoux (apud Lyono)

5

Ni preĝu por la mortinta Papo Johano-Paulo la 2-a.
Li restas la plej elstara homo de la 20-a jarcento.
IKUE-Belgio - Walter van den KIEBOOM

4

Kun profunda ekscitiĝo mi sekvis lastajn momentojn de la vivo de nia karega Papo Johano Paŭlo la II-a. Mi ege dankas al organizantoj de TTT-paĝoj de IKUE, danke al kiuj ricevadis eperantistoj senpere novajn informojn. Akceptu de mi kondolencajn vortojn en ĉi tiu grava momento, kiam ni perdis grandegan Paŝtiston, kiu gvidis la Katolikan Eklezion dum pli ol 26 jaroj. Nur la historio povos pritaksi en tuteco signifon de nia mortinta Papo, kiu laŭ mia opinio fariĝis la plej granda persono sur pinto de la Eklezio post sankta apostolo Petro kaj unu el la plej eminentaj elstaruloj de la homaro. Por ni slavoj kaj por ĉiuj, kiuj suferis sum komunisma jugo, certe etas tre ĝojiga la fakto, ke li estis polo, la unua stiristo de la ŝipo de Petro kun slava sango, kiu movis kiel homo de Dio la mondon. Nia dankemo al li ne povas elĉerpiĝi. Mi kredas, ke li jam feliĉas en ĉirkaŭbrako de nia Sinjoro viciĝante al la plej grandaj sanktuloj en la ĉielo. Li ripozu en eterna paco. Kaj ni sekvu lian ekzemplon! Kun frataj salutoj Inĝ. Jan Kalný, Ĉeĥio

3

Karegaj Prezidanto Miloslav, Pastro Duilio  kaj gefratoj niaj.
Mia familio , la IKUE-anoj grupo de Goma  kaj mi, ni kuniĝas kun ĉiuj kiuj ploregas tiun pacan homon, kiu estas la Papo Johano-Paŭlo 2. Sole , ni dankas al tiu fida kaj vera homo pro la misio  ke li bone plenumis. Povu la Eklezio daŭrigi  la laboron  pri Dia gloro kaj  la homa bono. Ni devas kunlabori pro pliproksimigo kun aliaj religioj. Niaj kondolencoj. Dio benu.
Alexis en la nomo de mia familio kaj la IKUE-anoj de Goma (Afriko)

2

Forviŝu larmojn...
 
Malfacile diri
malfacile skribi
Granda Papo
admirata ŝatata laudata
Heroldo de la paco justeco
blanka Pilgrimanto
forlasis nin
forlasis la teron
tiu kiu malfermis pordojn al Kristo
nun Kristo malfermis la pordon al Li
atendis Lin Dipatrino Maria
kaj kun la akompano de anĝeloj kaj sanktuloj
Li iras al la Trono de Dio por ricevi la premion
la vivo ŝanĝiĝis
sed ne finiĝis
la Papo lastatempe skribis la plej gravan Enciklikon
pri la sufero kaj morto
ni lernu  de Li
forviŝu la larmojn
se ne estus Resurekto
vana estus nia kredo
supren la korojn
 
Bogusław Sobol

1

Karaj Gefratoj en Kristo, Kion oni povas skribi en tiuj momentoj, kiam forlasas nin tiel Granda Homo? La tuta mondo kun granda atento aŭskultis kaj atendis la informojn el Vatikano. Kaj en Pollando? La patrujo de la Papo? Ĉiuj parolis pri tio, la preĝejoj estis malfermitaj kaj plenaj da homoj, preĝoj, S-taj Mesoj, la programoj en televidio antaŭ ĉio okupiĝis pri la rememoroj pri la Papaj vizitoj, pilgrimoj, vivo, agado, instruado, ĉio, kio rilatas al la Papo Granda. Okazis elsendoj en televido el la Hela Monto en Ĉenstoĥovo de la ŝatata de la Papo vespera Maria preĝo Helmonta Alvoko. Kaj venis la plej malĝoja tago la 2-an de aprilo. Jen okazis. La Papo nin forlasis. Genuiĝis homoj sur la Hela Monto kaj kun larmoj en la okuloj komenĉis preĝi. Simile en aliaj preĝejoj, certe en la domoj kaj aliaj lokoj. Malfaĉilaj momentoj kiam forlasas nin la Patro, kaj tiu ĉi Patro estis neordinara, nekutima, eksterordinara Patro. Patro, al. kiu la plej dankema estas Pollando. Dank’ al Li komenĉigis libereco kaj demokratio. Dum la unua vizito Li diris en Varsovio: “Descendu la Sankta Spirito kaj plenigu la teron, tiun ĉi teron". Kaj la Sankta Spirito descendis, komenĉigis ŝanĝoj en Pollando kaj poste en aliaj landoj de orienta Eŭropo. Ĉu oni devas do miri, ke ni, poloj tiel amis la Papon, nian Papon? Sed ĉu nur pro tiuj ĉi politikaj aferoj? Tute ne. Ja Li scipovis vidi en ĉiu homo Dion, Kriston. Pro tio li estis amata en la tuta mondo. Li estis tiel bonkora, grandanima, sincera, helpema. Tiel multe Li faris por la paco, interkompreniĝo, solidareco inter la popoloj kaj ni devas memori, ke ankaŭ por Esperanto. Ja li ĉiam dum la salutoj Urbi kaj Orbi uzis ankaŭ Esperanton. Ankaŭ dum la Renkontiĝo de la junularo el la tuta mondo la Papo parolis ankaŭ esperante, estis aprobita Meslibro en Esperanto, la Vatikano elsendas esperantajn programojn. Oni povas multe skribi, sed sufiĉas. La faktoj mem atestas. La Granda Papo foriris, sed pro tio, kion Li faris sur la tero, Li havas malfermitan pordon al la Ĉielo. Li jam kiel Sanktulo tutcerte helpos ankaŭ multe al. ni ĉiuj, kaj eble iam ni denove renkontos Lin, se ni vivos laŭ lia instruo.

Bogusław Sobol