JOHANO PAŬLO la 2a: OMAĜO DE BENEDIKTO la 16a OKAZE DE LA BEATPROKLAMO estas la titolo de ekspozicio vizitebla en la t.n. “branĉo de Karolo la granda” de la vatikana Baziliko: ĝi estas koridoro kiu komenciĝas je la fino de la maldekstra kolonaro en placo sankta Petro. En la ekspozicio estas multaj fotoj, dokumentoj, atestiloj pri la vivo de Karol Wojtyła – papo Johano Paŭlo la 2a - ekde infanaĝo. Inter la ekspoziciataj tradukoj de liaj verkoj estas la esperantlingva eldono de lia poemaro “La roma triptiko”. Dankon al Marija Belošević pro la disponigita fotografio
|
||||
|
||||
![]() |
----- |