| |
26 jaroj da anonco
de la Evangelio de la Espero
LA PAPADO DE JOHANO PAŬLO LA 2a,
PAPO DE LA PACO KAJ DE LA DIALOGO
Per la forpaso de Johano Paŭlo la 2a la Eklezio
perdis unu el la plej longaĝaj paŝtistoj de sia dumiljara historio. Tiu de
Papo Wojtyła estis la tria plej longdaŭra papado de la historio, post tiu
de Sankta Petro kaj de Beata Pio la 9a: ĝi daŭris 26 jarojn, 5 monatojn,
17 tagojn. Ĝi komenciĝis la 16an de oktobro 1978, kaj ĝi
profunde markis la iradon de la historiaj kaj ekleziaj eventoj.
"Mi renovigas, fronte al Kristo, la
proponon de mia preteco servi la Eklezion tiom longe kiom Li volos,
komplete allasante min al Lia sankta volo. Mi lasas al Li la decidon pri
kiel kaj kiam Li volos liberigi min el ĉi tiu servado".
Karol Jozef Wojtyła, la viro kiu
fariĝis, kun la nomo Johano Paŭlo la 2a, la 264a posteulo de Petro kaj la
unua neitala Papo ekde la morto - en 1523 - de la nederlanda Adriano la 6a
de Utrecht, naskiĝis en la pola urbo Wadowice, la 18an de majo 1920, tria
filo de suboficiro de la armeo kaj de dommastrino. Post brilaj studoj en
la liceo, li alfrontas tiujn pri filozofio en la Jagiellona Universitato,
la malnova universitato de Krakovo, samtempe kultivante beletrajn,
teatrajn kaj sportajn interesiĝojn. En 1941 la morto de lia patro, jam
malsana ekde kelkaj jaroj, aldoniĝas al la serio da funebroj, kiuj, dum la
antaŭaj jaroj, forprenis al li la patrinon kaj la fratojn, kaj la evento
lasas la 21-jaraĝan Karolon sola en la mondo, ĝuste en la momento kiam la
dua mondmilito transformas Pollandon en unu el la landojn kie la krueleco
de la nazia perforto elmontras sin per plej multe da perforto. La juna
Karol estas devigata de la cirkonstancoj alterni la universitatan okupon
kun pezaj laboroj en minejo kaj fabriko. Dum tiu malmola momento laŭgrade
maturiĝas lia pastra vokiĝo: "Ĝi estis adolta vokiĝo, kvankam, iusence,
jam komenciĝinta dum la periodo de adoleskanteco. Ĝi maturiĝis meze de la
suferoj de mia nacio, ĝi maturiĝis dum la fizika laboro meze de la
laboristoj. Ĝi maturiĝis ankaŭ dank' al la spirita direktado de pluraj
pastroj, aparte de mia konfesprenanto".
En 1946 li pastriĝas en Krakovo kaj en
tiu urbo, post plia periodo de pliprofundiĝo en Romo, li doktoriĝos pri
Teologio. En Pollando kiu estis tiam subpremata de la marksisma ateismo,
komenciĝas por la juna pola pastro la jaroj de lia paŝtista servado, unue
kiel paroĥestro en vilaĝo, kaj poste kiel instruisto ĉe la fakultato pri
teologio de la Universitato de Lublino. En 1958, nomumita episkopo de Pio
la 12a, li fariĝas, apenaŭ 38-jaraĝa, la plej juna pola episkopo. Li
partoprenas en 1962 en la laboroj de la dua vatikana koncilio, membro de
la konsulto-grupo el kiu eliros la estonta paŝtista Konstitucio
"Gaudium et Spes". Kvin jarojn poste venas la kardinaleco, kiun donas
al li Papo Paŭlo la 6a. Oni atingas tiel 1978, "la jaron
de la tri Papoj".
La morto de Paŭlo la 6a, en aŭgusto, kaj
tiu posta kaj neatendita de Papo Luciani, iom pli ol unu monaton poste,
devigas la kardinalaron denove alfronti la temon de la pontifika
posteulado. Tiu blanka estas la kvara fumado de la dua konklavo de 1978.
Je la horo 19.22 de la 16a de oktobro
Karol Wojtyła, post alpreno de la nomo Johano Paŭlo la 2a, aperas je la
loĝio de la Baziliko de sankta Petro por saluti Italion kaj la kristanan
mondon. Ĝi estas la unua el la multaj unuaĵoj: neniam antaŭe Papo dum la
unua apero alparolis la fidelulojn:
"Mi ne scias ĉu mi povas bone esprimiĝi
en via... en nia itala lingvo. Se mi eraros, vi korektos min. Kaj tial, mi
prezentas min al vi ĉiuj... por komenci denove laŭ ĉi tiu vojo de la
historio kaj de la Eklezio, per la helpo de Dio kaj per la helpo de la
homoj".
Malmultajn tagojn poste, la nova Papo
faras fronte al gereligiuloj kaj fideluloj de la tuta mondo paroladon, kiu
fariĝos la programo-manifesto de lia papado. Parolado centrita je du
ŝlosilaj vortoj: "Kristo" kaj "homo": “Ne timu akcepti
Kriston kaj akcepti lian povon. Helpu la Papon kaj tiujn, kiuj volas servi
Kriston kaj, per la povo de Kristo, servi la homon kaj la tutan homaron.
Ne timu. Malfermu, eĉ malfermegu la pordojn al Kristo".
Kaj tamen timo ŝvebas en placo sankta
Petro merkrede la 13an de majo 1981, soleno de nia Sinjorino de la Rozario
de Fatimo, kaj tago de la ĝenerala aŭdienco. Dum la ĉirkaŭveturo inter la
festanta amaso, borde de malŝirmita aŭtomobilo, pistolo, super la kapoj de
la homoj, alcelas. Reeĥas du pafoj, la kolomboj
forflugas: estas la horo 17.17. La Papo kaŭras dolorplena, lia
vestaĵo estas makulita per sanĝo kaj oni transportas lin urĝe al
Polikliniko Gemelli, kie li estas operaciita. La atencinto, Mehmet Ali
Agça, 22-jaraĝa turko, estas blokita kaj arestita. La Papo restas en
hospitalo dum unu monato. Sed jam 4 tagojn post la atenco, dimanĉe la
17an, antaŭ la Anĝeluso trapreĝata el la hospitala lito, Johano Paŭlo la
2a havas vortojn de pardono por tiu, kiu preskaŭ mortigis lin: "Mi preĝas
por la frato, kiu trafis min kaj al kiu mi sincere pardonis".
La Papo de la Granda Jubileo, de
Orienteŭropo, de la homaj rajtoj, de la "falego de muroj": per ĉi tiuj kaj
multaj aliaj esprimoj, oni klopodis asigni al la papado de Johano Paŭlo la
2a distingan signon, kiu resumu la agadon. Kelkaj ĉefaj trajtoj de ĉi tiu
eksterordinata figuro de Papo tamen pli ol aliaj sendube elstaris fronte
al la mondo: unu el illi estas la sindevigo kiel universala paŝtisto,
travivita pere de 104 apostolaj vojaĝoj ekster Italion, al ĉiuj
mondopartoj, tiom kiom neniu Papo faris antaŭe. Inter liaj multaj itineroj
- kiuj komenciĝis en 1979 per tiu al Dominikana Respubliko kaj finiĝintaj
pasintjare per tiuj al Berno kaj Lurdo - ni menciu, kiel ekzemplon, tiun
jubilean al Sankta Lando, loko de la origino de la kristana savo, kaj la
plurfojajn etapojn en la landoj el ortodoksa plimulto en orienta Eŭropo,
markitajn de ripetataj alvokoj al la unueco de la malnova kontinento,
konstruenda surbaze de ĝiaj jarmilaj evangeliaj radikoj. Ĉi-lasta temo,
kiun la Papo reproponis senĉese dum la Anĝelusoj kaj aŭdiencoj de la
somero de 2002, kiam la naskiĝanta eŭropa Konstitucio ŝajne volis
misrekoni la kontribuon de kristanismo por la formado de Eŭropo.
Sed ni menciu ankaŭ la historian vojaĝon
al Fatimo, por renovigi la konsekron al la Virgulino kaj liberigi la
mondon disde jarmilismaj timoj de la fama "tria sekreto" de la mariala
profetaĵo. Li vizitis 129 landojn aldone al Italio; li eldiris entute
preskaŭ 3.300 paroladojn, kaj trairis entute pli ol unu milionon da
kilometroj, egalvalore al preskaŭ 25-oblo de la monda cirkonferenco, kaj
3-oblo de la distanco inter la Tero kaj la Luno. Pri ĉi tiuj vojaĝoj,
Johano Paŭlo la 2a mem deklaris: "La Papo, kiom ili povas, devas travivi
la Eklezion, kaj ne nur koni ĝin pere de datumoj kaj informoj, sed,
laŭeble, pere de sperto. Kaj tio signifas travivi la Eklezion kaj la
diversajn lokojn. Estas ankaŭ ia peto: la Eklezio volas travivi la Papon,
en la diversaj medioj. Ĝi volas, ke li iru, ke li estu kun ili. Ĝi estas
momento de la historio, signo de la tempoj".
Sed certe ne estis la rekordoj, pri kiuj
interesiĝis Johano Paŭlo la 2a, sed la renkonto kun la kulturoj, ankaŭ kun
tiuj foraj de la sudo de la mondo ĉiam marĝenigita, aŭ kun tiuj limigitaj
je teritorioj dividitaj de la muroj de etna malamo; tiuj relegaciitaj dum
jaroj malantaŭ la "fera kurteno", en la eŭropa Oriento. Sindevigo kunigita
kun la senĉesa batalado kontraŭ la plagoj, malnovaj kaj novaj, kiuj falĉas
ĉiutagajn viktimojn en la mondo: mizero, malsato, subevoluo, AIDoSo.
El tio sekvas la postulo alporti al la
moderna homo, konfuzita de mil devojigitaj instigoj, eminentajn ekzemplojn
de kohereco kun la instruoj de la Evangelio. Laŭ ĉi tiu perspektivo oni
ekkaptas la signifon de la granda nombro de 483 sanktuloj kaj 1345
beatuloj, proklamitaj dum la jaroj de lia papado.
Kaj plue. Grandaj imperativoj de la
penso kaj agado de Johano Paŭlo la 2a estis, dum la tuta papado, la
akcelo de la paco kaj justeco, la karitato favore al marĝenigitoj kaj
senheredigitoj, kiel ankaŭ la rifuzo de perforto kaj interetna malamo. Per
la sama intenseco, la koro de Johano Paŭlo la 2a batis proksima al la
viktimoj de alia sensenca masakro, tiu okazinta per la terorisma atako de
la 11a de septembro 2001 en Novjorko kaj Vaŝingtono: “Hieraŭ estis malluma
tago en la historio de la homaro - li deklaris dum la ĝenerala aŭdienco
okazinta unu tagon post la atencoj -, terura ofendego kontraŭ la digno de
la homo. (...) Tamen la kredo helpas nin dum ĉi tiuj momentoj, kiam iu ajn
komento aspektas ne taŭga. (...) Kvankam la forto de la mallumo ŝajne
superregas, la kredanto scias, ke malbono kaj morto ne havas la finan
vorton".
Kondamnante la hororaĵojn de la milito,
la Papo ĉiam akuzis la "obtuzajn kaj perfortajn ideologiojn" kaj iliajn
"perversajn mekanismojn" de propagando, la rasismojn, la komercadon de
armiloj kaj la tenton "fortan ankaŭ ĉe la kredantoj" de "malamo, malŝato
de la alia, de la superaltrudo". En Sicilio lia voĉo kriis: "Sufiĉe kun
malamo! Sufiĉe kun la sango! Sufiĉe kun milito! Kiu respondecas pri tiaj
agoj, kaj kiu planas ilin, tiu devos respondeci pri ili fronte al Dio kaj
al la homoj!".
"Havu la kuraĝon de la pardono!": ĉi
tiuj liaj vortoj estas la resumo de invito al frateco kaj repaciĝo, kiu
estis konstanta kaj daŭra elemento en la papado de Johano Paŭlo la 2a . La
Papo ĝin proklamis al la mondo per la unuvoĉa "mea culpa"
(kupoagnosko) ennome de la Eklezio, dum la tagoj de la Granda Jubileo de
la jaro 2000. Sed tio kio instigis la Papon estis ankaŭ la volo havi
fratan dialogon kun la aliaj religioj de la mondo: por la unua fojo Papo
parolis al miloj da junaj islamanoj; li transpaŝis, laŭ la spuroj de
apostolo Petro, la sojlon de sinagogo, kaj inter la ŝtonojn de la Plormuro
en Jerusalemo, li lasis la peton de pardono, ennome de la Eklezio, pro la
maljustaĵoj truditaj al la hebreoj fare de la gefiloj de la Eklezio; li
akcelis en Asizo la unuan, historian preĝokunvenon inter la religiestroj
de la mondo, ripetitan en januaro 2002; li eksplicite petis pardonon pro
la "maljustaĵoj truditaj al nekatolikoj" dum la historio de la Eklezio.
Des pli senĉesa estis, en la Papo, la ekumena elano, kiu kondukis lin, per
encikliko Ut unum sint, superi jarcentajn dividojn kaj
malkomprenojn, por ke oni revenu al renkontiĝo kaj realigu la unuecon,
kiun Kristo volis: "La tasko gvidi la Eklezion, dum la servo al
evangelizado, de la sanktiĝo kaj de la karitato devigas mian spiriton
super ĉiu alia penso, en la konstanta zorgemo igi min konstruanto de
kunuleco inter la diversaj apartaj Eklezioj", li substrekis.
La urĝo havi repaciĝon inter la diversaj
kristanaj familioj trovas plian konfirmon en alia konstanta elemento de la
paŝtista instruo de Johano Paŭlo la 2a: la rilatigo al la fino de la 20a
jarcento. Ĉi tiu ofta temo kunfandiĝis baldaŭ kun la ideo pri Granda
Jubileo por la komenco de la tria kristana jarmilo, kiu rekonfirmis al la
Eklezio la taskon gvidi mondon kiu bezonas "puriĝon kaj konvertiĝon". En
sia apostola letero "Tertio Millennio Adveniente" (n-ro 34), la
Papo skribis: "La alproksimiĝo de la fino de la dua jarmilo instigas ĉiujn
realigi konsciencekzamenon, realigi taŭgajn ekumenajn iniciatojn, tiel ke
al la Granda Jubileo oni povu prezentiĝi, se ne unuigitaj, almenaŭ multe
pli proksimaj al supero de la dividoj de la dua jarmilo".
El la popoloj al la homoj, ĉiam estis
ligilo de konscienco kaj apostola fervoro en la mesaĝoj de la Papo,
probatalanto de la homaj rajtoj. Kaj tio senĉese, per tonoj jen korŝiraj
jen firmaj: aparte en kelkaj el liaj 14 enciklikoj, kiel Sollicitudo
rei socialis kaj Evangelium Vitae, sed ankaŭ dum sennombraj
aliaj okazoj, li ekkris ke oni devas defendi la justecon, li akcelis
socialan heredaĵon bazitan sur solidareco, defendo de la homa digno kaj,
ĉefe, sur la rajto de la homo je la vivo. Unuaranga valoro, kiu devigas la
Eklezion firme stari kontraŭ abortigo, eŭtanazio, mortopuno, klonado,
genetika manipulado de embrioj: entute, kontraŭ ĉiuj praktikaj esprimoj de
tio, kion iam li difinis “egoisma konceptado pri la libereco”: “la homa
vivo estas sankta, nur Dio estas ĝia Sinjoro. Ĉiu breĉo kiun oni malfermas
en la plena respekto de la vivo, konsistigas minon starigitan je la bazoj
de la homa kunekzistado, de la sana demokratio kaj de la vera paco”.
Fervore Papo Johano Paŭlo la 2a sin
dediĉis, ekzemple per encikliko Fides et Ratio, al defendo de la
socio kontraŭ relativismo, kiu mortigas la esperon je eterneco. Sed li
devigis sin ankaŭ por la protekto de tiuj specifaj kaj neanstataŭigeblaj
elementoj, kiuj konsistigas la vivodonan limfon de la familia nukleo:
antaŭ ĉio, la junularo, ekde la etuloj, la infanoj, al kiuj, en 1994, por
la unua fojo en la historio de la Eklezio, Papo sin adresis per oficiala
dokumento, Letero, verkita per simpla kaj facilkomprenebla stilo. Sed
ankaŭ al la pli plenkreskaj, la geknaboj de la tuta mondo, Johano Paŭlo la
2a sin adresis senĉese, aparte dum la mondaj Tagoj de la junularo, kiuj
komenciĝis en 1985. Historia, el la multaj, restas tiu dum la Jubileo,
aŭguste de 2000, en Romo, dum kiu li invitis la junularon “forboati”:
“Estas Jesuo tiu, kiun vi serĉas kiam vi revas la ĝojon; estas Li, kiu
atendas vin kiam nenio kontentigas vin el ĉio, kion vi trovas; estas Li la
beleco, kiu multe vin allogas; estas Li, kiu provokas vin per tiu soifo je
radikaleco, kiu ne ebligas al vi adaptiĝi je kompromisoj; estas Li, kiu
vin puŝas demeti la maskojn kiuj igas falsa la vivo; estas Li, kiu legas
en viaj koroj la plej verajn decidojn, kiujn aliaj volus sufoki”.
Dum 26 jaroj da papado, Johano Paŭlo la
2a neniam neglektis fini ĉiun sian paroladon per alvoko al la Virgulino
Maria. Ni rememoru lian profundan devotecon por la Patrino de Kristo,
kulminintan per la reformo de la Rozario, plivastigita per la enigo de 5
“misteroj de la lumo” kaj per la starigo de speciala jaro dediĉita al la
Rozario. Restas, el la multegaj “marialaj” bildoj de lia papado, tiu de la
pilgrimanta Papo, kiu en 2004 revenas al Lurdo, 21 jaroj poste, tre pene
genuiĝas fronte al la Groto, preĝas per la novaj misteroj de la lumo kaj
en tiu lumostrio adiaŭas la Virgulinon, certigante al Ŝi, per la
malforteco de malsano, sian ĉiam junan “Totus Tuus” (Tute via).
La lasta peco de nia artikolo pri tiu,
kiun oni difinis “eksterordinara parabolo”, deziras dokumenti la
plurfacetan agadon de Papo, kiu neniam neglektis laŭiri la plej diversajn
vojojn, kiuj estu kongruaj kun la artaj trajtoj de lia emo, por atesti la
esperon, kiu estis en li. De tempo al tempo liaj pensoj - ekster la skemoj
de la cerimoniaro - atingis la grandan publikon per la formo de eldona
fenomeno, kiel la libro kiu fontis el la longa intervjuo kun la itala
katolika ĵurnalisto Vittorio Messori, “Tranpaŝi la sojlon de la espero”:
oni tradukis ĝin en 32 lingvojn, kaj oni vendis pli ol 20 milionojn da
ekzempleroj. Sed ni menciu ankaŭ “Donaco kaj Mistero”, medito pri liaj 50
jaroj da sacerdoteco (1996), la poem-kolekton “Roma Triptiko” (2003);
libron “Leviĝu, ni ekiru”, pri liaj episkopaj spertoj (2004). Kaj lia
lasta verko estis “Memoro kaj Identeco”: liaj spertoj dum la 20a jarcento,
inter la lukto kontraŭ naziismo kaj komunismo kaj tiu favore al la homa
vivo, kaj kun aludo pri la tragedio de la atenco de 1981: tiu ĉi libro
aperis la pasintan 23an de februaro.
Sed ĝuste en monato februaro la surtera
irado de Johano Paŭlo la 2a ekiras la lastan, suferoplenan vojpecon. La
unuan de februaro la Papo komencas sian fizikan kalvarion, kiu devigas lin
al du, proksimaj inter si, enhospitaliĝoj. Dum la dua, ĉefe, la Papo
perdas laŭgrade la parol-uzon. Sian lastan publikan frazon li eldiras la
13an de marto antaŭ la anĝelusa preĝo. Ĝi estas simpla saluto, kiu restos
gravurita en la memoro: “Karaj fratoj kaj fratinoj, dankon pro via vizito.
Al ĉiuj mi bondeziras bonan dimanĉon”.
Poste, restas nur la mallongdaŭraj
aperoj je la fenestroj. Je la horo 11.15 de merkredo, la 23an de marto,
Johano Paŭlo la 2a benas por la lasta fojo la fidelularan amason en placo
sankta Petro. En la spaco ĉirkaŭita de la kolonaro de Bernini estas multaj
geknaboj, kiuj vokas lin laŭte. La Papo klopodas venki sian afonion; li ne
sukcesas, sed la dankemo kaj la kortuŝo de la ĉeestantoj rekompencas la
lastan penon de Papo, kiu jam nun elspezis sian tutan energion de
universala paŝtisto, igante sian servadon, pere de la nefirma paŝado de la
maljuna energio kaj de la fizika elĉerpiĝo, rebrili pli kaj pli per la
esencaĵo de la aferoj de la Spirito.
Kaj multon plian oni povus ĉi tie skribi
pri Papo Wojtyła, kaj pri la plej diversaj temoj. Sed multaj, neeviteble,
estas la mankoj en ĉi tiu teksto, kiu celas nenion, krom doni kortuŝitan
omaĝon al la heredaĵo de Papo kiu restos firma punkto en la nestabila
oceano de la nunepoka memoro. La memoro pri Karol Wojtyła, servanto de la
servantoj de Dio, invitas la homon trovi la kuraĝon pridemandi sin, superi
sin mem per preĝado kaj kredo. “Ne timu!”: jen la esencaĵo de la mesaĝo,
kiun la mortinta Papo postlasas al la tuta homaro. Ĉie, kien kondukas onin
la itineroj de netrasondebla estonteco, la invito de Johano Paŭlo la 2a
estas: daŭrigu serĉi Jesuon Kriston, la Elaĉetanton de la homo: Li estas
la “unika orientilo de la spirito” kaj “unika direkto de la intelekto, de
la volo, de la koro”.
|