Papo Benedikto la 16a (2005)

LA UNUA SALUTO DE BENEDIKTO LA 16a AL LA FIDELULARO
Romo, 19. 04. 2005

 


Karaj fratoj kaj fratinoj, post la granda Papo Johano Paŭlo la 2a la sinjoroj kardinaloj elektis min, simplan kaj humilan laboranton en la vinberejo de la Sinjoro. Min konsolas la fakto, ke la Sinjoro kapablas labori ankaŭ per nesufiĉaj rimedoj kaj ĉefe mi konfidas min al viaj preĝoj. En la ĝojo de la resurektinta Sinjoro, konfidante je lia konstanta helpo, ni antaŭeniras. La Sinjoro nin helpos, Maria lia Sanktega Patrino staras je nia flanko. Dankon”. Tiel Benedikto la 16a salutis la fidelulojn en placo Sankta Petro, aperante je la centra balkono.