Papo Benedikto la 16a

 

28.12.2005 - Ĝenerala Aŭdienco

 

DIO BENAS LA HOMAN VIVON
EKDE LA PATRINA SINO

 

Psalmo, kiu estas himno al la vivo, al Dio kiu ĝin kreas kaj kiu rigardas al la homa embrio per la tuta bonvolemo de sia amo. Dum la lasta ĝenerala aŭdienco de 2005, Benedikto la 16a daŭrigis sian paŝtistan instruon pri la psalmo 138(139), jam de li komentita dum la antaŭaj semajnoj, reliefigante kiel la homa vivo konsistigas honormotivon de la dia gloro. Sed la penso de la Papo iris ankaŭ al la viktimoj de la cunamo kiu antaŭ unu jaro renversis la sudorienton de Azio.

 

 

“La amoplenaj okuloj de Dio turniĝas al la homa estulo, konsiderata en ĝia komenco plena kaj kompleta”. Kiel estas lia kutimo, Benedikto la 16a tion diris improvizite por substreki la gravecon de ĵus eldirita koncepto.

Pli ol 20.000 personoj hodiaŭ aŭskultis lian priskribon de la homa vivo, vidata per la okuloj de Dio. La resumo enestas en la versiklo 14a de Psalmo 138, pri kiu la Papo daŭrigis sian mediton post la pasintsemajna instruo dediĉita al Kristnasko.

Psalmo 138, 13-18.23-24

Ĉar Vi kreis mian internaĵon,

Formis min en la ventro de mia patrino.

14  Mi gloras Vin, ĉar mi estas mirinde kreita;

 Mirindaj estas Viaj kreitaĵoj,

 Kaj mia animo tion bone konscias.

15  Ne estis kaŝitaj antaŭ Vi miaj ostoj,

 Kiam mi estis kreata en kaŝiteco,

 Kiam mi estis formata en la profundo de la tero.

16  Mian embrion vidis Viaj okuloj,

 Kaj en Via libro estis enskribitaj ĉiuj tagoj destinitaj,

 Kiam ankoraŭ eĉ unu ne ekzistis.

17  Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio!

 Kiel granda estas ilia nombro!

18  Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo;

 Kiam mi vekiĝas, mi estas ankoraŭ kun Vi.

....

23 Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron;

 Provu min kaj sciu miajn pensojn.

24  Kaj rigardu, ĉu mi estas sur malbona vojo,

 Kaj gvidu min sur la vojo de eterneco.

 

La homo - oni legas en la teksto uzata de la Liturgio de la vesperaj preĝoj - estas “la mirindaĵo de Dio”. Kiel la poto-faristo kiu modlas la argilon por sia artverko, tiel Dio - klarigis la Papo - kreas sian “ĉefverkon”: sur la eta nukleo kiu kreskas en la utero de la panjo jam metiĝas “la bonvola kaj amoplena rigardo de la okuloj de Dio”:

“Tre potenca estas, en ĉi tiu psalmo 138a, la ideo ke Dio, de tiu embrio ankoraŭ “senforma”, vidas jam la tutan estontecon: en la libro de la vivo de la Sinjoro jam estas skribitaj la tagoj kiujn tiu kreitaĵo travivos kaj plenigos per agoj dum sia surtera ekzistado. Reaperas tiel - komentis la Papo - la transcenda grandeco de la dia kono, kiu ne koncernas nur la pasintecon kaj nuntempon de la homaro, sed ankaŭ la arkon ankoraŭ kaŝitan de la estonteco”.

La manko de definitaj formoj de kreskanta embrio fariĝis por sankta Gregoro la Granda metaforo pri la ne ĉiam facila spirita irado de multaj kristanoj. Benedikto la 16a memorigis liajn vortojn, evidentigante la penadon plenumitan de tiuj fideluloj, kiuj, li rimarkigis, kvankam “malfortaj el kredo” estas parto de la “arkitekturo de la Eklezio”:

“Pro tio okazas, ke ankaŭ ili kontribuas, kvankam starigitaj en malpli grava loko, al la starigo de la Eklezio, ĉar, kvankam malsuperaj en doktrino, profetado, graco de la mirakloj kaj koncerne kompletan malŝaton pri la mondo, tamen ili baziĝas sur la fundamento de la respektego kaj amo, sur kiu ili trovas sian firmecon. La mesaĝo de sankta Gregoro fariĝas sekve invito al espero adresita al ĉiuj, ankaŭ al tiuj, kiuj pene antaŭeniras laŭ la irado de la spirita kaj eklezia vivo. La Sinjoro konas nin kaj ĉirkaŭas nin ĉiujn per sia amo”.

Salutante en pluraj lingvoj la personojn ariĝintajn en placo sankta Petro, kie pala suno pli kaj pli anstataŭigis la matenajn nubojn, Benedikto la 16a adresis unu penson al la diversaj ĉeestantaj grupoj: “la lumo de Kristo, kiu en la Nokto de Kristnasko brilis sur la homaro - li diris - brilu sur ĉiu el vi, karaj geamikoj, kaj ĝi gvidu vin en la sindevigo por kuraĝa kristana atesto. Bonan Kristnaskon ankoraŭfoje al vi ĉiuj!”.

Kaj antaŭ ol adiaŭi, inter la aplaŭdoj de la ĉeestantoj, la Papo havis lastan penson por tiuj kiuj perdis sian vivon dum la detrueganta martremo de la 26a de decembro 2004, petante helpon por ili kaj por la viktimoj de aliaj tragedioj en la planedo:

“Ni preĝu la Sinjoron por ili kaj por tiuj, ankaŭ en aliaj regionoj de la mondo, suferis naturajn katastrofojn, kaj atendas ankoraŭ nian konkretan kaj agantan solidarecon”.