Papo Benedikto la 16a

 

25.12.2005 - Kristnaska mesaĝo ‘‘Urbi et orbi’’

 

‘‘Vekiĝu, homo de la tria jarmilo!’’

 

Kontraŭ spirita atrofio, kontraŭ la risko havi malplenan koron, oni ne hezitu akcepti la Savanton, la veran lumon, oni lasu sin esti prenita per la mano de la Infano de Betlehemo, por renovigita espero de savo, por ke la homaro, konscia esti familio vokata konstrui rilatojn de konfido kaj reciproka subteno, sukcese alfrontu la multajn kaj zorgigajn problemojn de la nuna momento. Jen la instigo lanĉita de Papo Benedikto la 16a per lia unua Kristnaska Mesaĝo, el placo sankta Petro, plena je fideluloj malgraŭ iu ĝenanta frosta pluvo. La Papo ankaŭ preĝe alvokis la dian subtenon por ĉiuj kiuj agas favore al paco en diversaj mondopartoj, unue en Afriko kaj Sankta Lando sen forgesi la korean duoninsulon.

 

 

 

“Mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo... hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, Kristo, la Sinjoro”. (Luk 2,10-11). Ĉi tiun nokton ni reaŭskultis la vortojn de la Anĝelo al la paŝtistoj, kaj ni retravivis la etoson de tiu sankta Nokto, la Nokto de Betlehemo, kiam la Filo de Dio fariĝis homo kaj, naskiĝante en malriĉa groto, li ekloĝis meze de ni. En ĉi tiun solenan tagon reeĥas la anonco de la Anĝelo kaj ĝi estas invito ankaŭ por ni, viroj kaj virinoj de la tria jarmilo, akcepti la Savanton. Ke la nunepoka homaro ne hezitu enirigi Lin en siajn hejmojn, en la urbojn, en la naciojn kaj en ĉiun angulon de la tero! Estas vere, dum la jarmilo fininta antaŭnemulte kaj aparte dum la lastaj jarcentoj, multaj estis la progresoj plenumitaj en tekniko kaj scienco; vastaj estas la materiaj riĉofontoj je kiuj hodiaŭ ni povas disponi. La homo de la teknologia erao riskas tamen esti viktimo de la sukcesoj mem de sia inteligenteco kaj de la rezultoj de siaj ago-kapabloj, se li iras renkonten al spirita atrofio, al malpleno de la koro. Pro tio estas grave, ke li malfermu sian menson kaj sian koron al la Nasko de Kristo, evento de savo kapabla marki renovigitan esperon en la ekzistado de ĉiu homa estulo.

“Vekiĝu, homo: ĉar por vi Dio fariĝis homo” (Sankta Aŭgusteno, Paroladoj, 185). Vekiĝu, homo de la tria jarmilo! Je Kristnasko la Ĉiopova fariĝas infano kaj petas helpon kaj protekton. Lia maniero esti Dio enkrizigas nian manieron esti homoj; lia frapetado je niaj pordoj pridemandas nin, pridemandas nian liberecon kaj petas al ni rekonsideri nian rilaton kun la vivo kaj nian manieron koncepti ĝin. La modernan epokon oni ofte prezentas kiel revekiĝon el la dormo de la racio, kiel alvenon al la lumo de la homaro kiu reaperus el malluma periodo. Sen Kristo, tamen, la lumo de la racio ne sufiĉas por lumigi la homon kaj la mondon. Pro tio la evangelia parolo de la tago de Kristnasko - “venis en la mondon la vera lumo, kiu lumas al ĉiu homo” (Joh 1,9) reeĥas pli ol iam kiel savoanonco por ĉiuj. “En la mistero de la enkarniĝinta Parolo trovas veran lumon la mistero de la homo” (Konst. Gaudium et spes, 22). La Eklezio rediras sen laciĝi ĉi tiun mesaĝon de espero, redeklaritan de la 2a vatikana Koncilio, fininta ĝuste antaŭ kvardek jaroj.

Homo moderna, plenkreska kaj tamen foje malforta en la penso kaj en la volo, lasu vin esti prenita per la mano de la Infano de Betlehemo; ne timu, fidu je Li! La vivodona forto de lia lumo kuraĝigas vin al sindevigo por la konstruo de nova monda ordo, bazita sur ĝustaj etikaj kaj ekonomiaj rilatoj. Lia amo gvidu la popolon kaj briligu ties komunan konscion esti “familio” vokata konstrui rilatojn de konfido kaj reciproka subteno. La unuigita homaro povos alfronti la multajn kaj zorgigajn problemojn de la nuna momento: ekde la terorisma minaco ĝis la kondiĉoj de humiliga malriĉeco en kiuj vivas milionoj da homaj estuloj, ekde la vetarmado ĝis la pandemioj kaj naturmedia aĉiĝo kiu enriskigas la estontecon de la planedo.

La Dio kiu fariĝis homo pro amo al la homo subtenu tiujn, kiuj agas en Afriko favore al paco kaj tuteca evoluo, kontraŭstarante la fratomurdajn luktojn, por ke plifirmiĝu la nunaj politikaj transiroj ankoraŭ malfortaj, kaj estu savogardataj la plej elementaj rajtoj de tiuj kiuj kuŝas en tragikaj humanecaj situacioj, kiel en Darfur kaj en aliaj regionoj de centra Afriko. Ke Li instigu la latinamerikajn popolojn vivi en paco kaj konkordo. Ke Li verŝu kuraĝon al la bonavolaj homoj, kiuj agas en Sankta Lando, en Irako, en Libano, kie la signoj de espero, kiuj tamen ne mankas, atendas konfirmon de kondutoj inspiritaj de lojaleco kaj saĝeco; ke Li akcelu la procezojn de dialogo en la korea Duoninsulo kaj aliloke en la aziaj Landoj, por ke, post supero de danĝeraj diverĝoj, oni atingu, laŭ amika spirito, koherajn konkludojn de paco, tiom atendatajn de tiuj loĝantaroj.

Je Kristnasko nia animo malfermiĝas al la espero, kontemplante la dian gloron kaŝitan en la malriĉeco de Infano ĉirkaŭvindita kaj metita en stoltrogo: Li estas la Kreanto de la universo, limigita je la senpoveco de ĵusnaskito! Akcepti ĉi tiun paradokson, la paradokson de Kristnasko, signifas malkovri la Veron kiu igas liberaj, la Amon kiu transformas la ekzistadon. En la Nokto de Betlehemo, la Elaĉetanto fariĝas unu el ni, por esti nia kunulo laŭ la insidaj vojoj de la historio. Ni akceptu la manojn, kiun Li etendas al ni: ĝi estas mano kiu nenion volas depreni de ni, sed nur donaci.

Kun la paŝtistoj ni eniru la kabanon de Betlehemo sub la amoplena rigardo de Maria, silenta atestantino de la mirakla naskiĝo. Ke Ŝi helpu nin travivi bonan Kristnaskon; ke Ŝi instruu al ni gardi en la koro la misteron de Dio, kiu por ni fariĝis homo; Ŝi gvidu nin atesti en la mondo lian veron, lian amon, lian pacon.

Post la kristnaska mesaĝo la Papo eldiris siajn bondezirojn en 31 lingvoj.

 

Samkiel dum la antaŭaj benoj Urbi et Orbi, Kristnaske kaj Paske, ankaŭ ĉi-foje - ankaŭ kun la manko de la papa E-lingva bondeziro - grupo de esperantistoj ĉeestis en placo sankta Petro por levi alte la panelojn kiuj konsistigis la vorton "Esperanto". La iniciato estis gvidata, kiel tradicie, de la itala samideano Giovanni Conti. La skribon Esperanto ĉi-foje tamen oni povis vidi nur tre fone dum la televida elsendo.