Papo Benedikto la 16a

 

16.11.2005 - Ĝenerala Aŭdienco

 

La rememoro pri la bono
kiun Dio faras al la homo de ĉiu epoko
estu pli forta ol la rememoroj pri la suferoj

 

Benedikto la 16a invitis lukti kontraŭ aborto por atesti la Evangelion de la vivo.

 

Granda himno kiu rakontas kiel la mizerikordo de Dio por la homoj fariĝis “historio” pere de la Enkarniĝo de Jesuo. Ĝi estas la fona temo de Psalmo 135(136) kiun Benedikto la 16a klarigis ĉi-matene dum la ĝenerala aŭdienco en placo sankta Petro, fronte al 22.000 fideluloj. La Papo finis la aŭdiencon per forta alvoko kontraŭ la “memvola abortigo”, por proklami “laŭ konkreta maniero la Evangelion de la vivo”.

 

 

El la kosmo al la historio. La dua parto de la Psalmo 135 (v. 10-26), jam prezentita pasintmerkrede, prikantas la mizerikordon de Dio trovante ties signojn en la tempo, post esti farinta tion, per la unuaj versikloj, en la spaco. La historio estas tiu de la hebrea popolo kaj de ĝiaj bibliaj travivaĵoj: ekde la eliro el Egiptujo ĝis la promesita Lando, trairante la Ruĝan Maron kaj post jardekoj en la dezerto.

 

Psalmo 135, 10-26

[Gloru la Eternulon]

10  Kiu batis Egiptujon en ĝiaj unuenaskitoj,

 Ĉar eterna estas Lia boneco;

11  Kaj elkondukis el ĝia mezo Izraelon,

 Ĉar eterna estas Lia boneco;

12  Per forta mano kaj etendita brako,

 Ĉar eterna estas Lia boneco;

13  Kiu fendis la Ruĝan Maron en du partojn,

 Ĉar eterna estas Lia boneco;

14  Kaj trairigis Izraelon tra ĝi,

 Ĉar eterna estas Lia boneco;

15  Kaj enĵetis Faraonon kaj lian militistaron en la Ruĝan Maron,

 Ĉar eterna estas Lia boneco;

16  Kiu kondukis Sian popolon tra la dezerto,

 Ĉar eterna estas Lia boneco;

17  Kiu batis grandajn reĝojn,

 Ĉar eterna estas Lia boneco;

18  Kaj mortigis reĝojn potencajn,

 Ĉar eterna estas Lia boneco;

19  Siĥonon, reĝon de la Amoridoj,

 Ĉar eterna estas Lia boneco;

20  Kaj Ogon, reĝon de Baŝan,

 Ĉar eterna estas Lia boneco;

21  Kaj donis ilian landon kiel heredon,

 Ĉar eterna estas Lia boneco;

22  Heredon al Lia sklavo Izrael,

 Ĉar eterna estas Lia boneco;

23  Kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj,

 Ĉar eterna estas Lia boneco;

24  Kaj liberigis nin de niaj premantoj,

 Ĉar eterna estas Lia boneco;

25  Kiu donas panon al ĉiu karno,

 Ĉar eterna estas Lia boneco.

26  Gloru la Dion de la ĉielo,

 Ĉar eterna estas Lia boneco.

 

La “Granda Hallel” – alia nomo de psalmo 135 - solenas, klarigis la Papo, “la liberigantajn agojn de la Sinjoro” kiuj havas, kiel ĉiam, valoron pli grandan kompare kun la ago en si mem. “Dezerto kaj maro - rimarkigis la Papo - reprezentas tial la trairon tra la malbono kaj subpremado, por ricevi la donacon de la libereco kaj de la promesita lando”.

“Ĉi tiu emfaza solenado, kiu iras trans la realaĵo de tiu tero, volas suprenlevi la dian donacon. Donaco, kiu ebligas al la popolo esti libera, donaco kiu naskiĝas - kiel konstante ripetas la antifono kiu markas ĉiun versiklon - el la hesed de la Sinjoro, tio estas, el lia ‘mizerikordo’, el lia fideleco je la sindevigo alprenita per la alianco kun Izraelo, el lia amo kiu daŭre malkaŝiĝas pere de la ‘rememoro’”.

En la tempo de elprovoj kaj subpremoj - daŭrigis Benedikto la 16a, “Izraelo ĉiam malkovros la savodonan manon de la Dio de libereco kaj de amo”. Samkiel la homaro de ĉiu epoko, kies bildo Izraelo estas: en la pleneco de la tempoj, diris la Papo, “la Sinjoro eniros la scenon por proponi al la tuta homaro la nutraĵon, konfirmante sian identecon kiel Kreanton”.

“En psalmo 135 interplektiĝas, do, du manieroj de la unika dia Revelacio, tiu kosma kaj tiu historia. La Sinjoro, certe, estas transcenda kiel kreanto kaj mastro de la esto; sed Li estas ankaŭ proksima al siaj kreitaĵoj, enirante en la spacon kaj en la tempon. Eĉ, lia ĉeesto meze de ni atingas la kulminon per la Enkarniĝo de Kristo”.

Ĉi tiu estas evento, kiun la Psalmisto ne konis, sed kiun la kristanoj - en la kristana interpreto de ĉi tiu psalmo - proklamis kun senfina sento de dankemo al Dio, ekde la prakristana epoko, kiel atestas  la Patroj de la Eklezio kiuj vidas la kulminon de la historio de savo kaj la superan signon de la mizerikorda amo de la Patro en la donaco de la Filo, kiel savanto kaj elaĉetanto de la homaro (kp Joh 3,16).

Kaj reeĥon de tiu dankemo al Dio la miloj da pilgrimuloj ĉeestantaj dum la aŭdienco povis ekkapti en la vortoj, kiujn Benedikto la 16a aldonis kiel improvizita konkludo de la oficiala teksto de la paŝtista instruo, parolante pri la alveno de Jesuo:

“La vera donaco, kiun Dio faris al ni: la donaco de la Filo, la donaco de la Enkarniĝo per kiu Dio donis Sin mem al ni kaj restas kun ni en la Eŭkaristio, en sia Parolo, ĉiutage ĝis la fino de la historio. Nia homa risko estas, ke nia rememoro pri la malbono, pri la suferitaj malbonoj, ofte estu pli forta ol la rememoro pri la bono. La psalmo utilas por reveki en ni ankaŭ la rememoron pri la bono, de tiom da bono kiun la Sinjoro faris kaj faras al ni. Kaj ni povas vidi ĉu nia koro fariĝas atenta al ĉi tiu bono”.

Ankaŭ dum la fina parto de la aŭdienco la Papo eldiris gravajn vortojn pri la vivo: adresante sin al la delegitoj de la itala Movado por la Vivo, la Papo dankis ilin pro ilia “kuraĝa tridekjara agado plenumita - li diris - por akceli kaj defendi la rajton je vivo kaj la dignon de ĉiu hompersono ekde ties koncipiĝo ĝis la natura morto”. Kaj li aldonis: “Devigante vin por la prevento de la memvola abortigo, per atenta agado de subteno al virinoj kaj familioj, vi kunlaboras por la verkado de paĝoj de espero por la estonteco de la homaro, proklamante, laŭ konkreta maniero, la ‘Evangelion de la Vivo’”.