Papo Benedikto la 16a

 

09.11.2005 - Ĝenerala Aŭdienco

 

La beleco de la kreaĵaro estas signo
pri la mizerikordo de Dio rilate al la homo

 

Fronte al la neklarigebla grandiozeco de la Kreaĵaro, estas iuj, kiuj volus science pruvi ĝian hazardecon manka je gvidado, sed la “Sankta Skribo revekas la racion kiu dormas”. Jen la improvizita komento, per kiu Benedikto la 16a finis ĉi-matene la paŝtistan instruon de la ĝenerala aŭdienco, dediĉitan al la temo de la mizerikordo de Dio, prikantitan de psalmo 135(136). En la aŭdienco, okazinta en placo Sankta Petro sub lumanta suno, partoprenis 25.000 personoj el 4 kontinentoj - inter kiuj estis pilgrimuloj el Ĉinio kaj Malavio.

 

 

Ekde la pratempo, la psalmoj ĉiam celebris ĉiufoje la justecon de Dio, Lian ĉiopovecon. Multaj ankaŭ klopodis trovi versiklojn de laŭdado por glori Lian mizerikordon, kiel faras psalmo 135 (136), kies komencajn 9 versiklojn (uzatajn de la liturgio de la vesperaj preĝoj) Benedikto la 16a klarigis ĉi-matene en placo sankta Petro al la miloj da pilgrimuloj alvenintaj al Romo por la 25a ĝenerala aŭdienco de la nuna jaro, en mirinda tago de fina aŭtuno.

Nomata ankaŭ “granda Hallel” (solena kaj pompa laŭdo, kiun oni ekkantis dum la paska liturgio)

psalmo 135a, diris la Papo, estas pli ol simpla kanto pri mizerikordo, sed “ĝi klopodas difini la sintenojn”, kiuj establiĝas interne de la rilato inter Dio kaj la homo: la fideleco, la lojaleco, la amo kaj sekve la mizerikordo:

 

Psalmo 135

1    Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona,

     Ĉar eterna estas Lia boneco.

2    Gloru la Dion de la dioj,

     Ĉar eterna estas Lia boneco.

3    Gloru la Sinjoron de la sinjoroj,

     Ĉar eterna estas Lia boneco.

4    La sola faranto de grandaj mirakloj,

     Ĉar eterna estas Lia boneco;

5    Kiu saĝege kreis la ĉielon,

     Ĉar eterna estas Lia boneco;

6    Kiu etendis la teron super la akvo,

     Ĉar eterna estas Lia boneco;

7    Kiu kreis grandajn lumojn,

     Ĉar eterna estas Lia boneco;

8    La sunon, por regi en la tago,

     Ĉar eterna estas Lia boneco;

9    La lunon kaj la stelojn, por regi en la nokto,

     Ĉar eterna estas Lia boneco;

 

“Interne de tia rilato, Dio ne aspektas en la Biblio kiel Sinjoro senemocia kaj senindulga, nek malhela kaj nekomprenebla estulo, simila al la fatalo kontraŭ kies mistera forto senutilas lukti. Li manifestiĝas male kiel persono kiu amas siajn kreitaĵojn, viglas sur ili, sekvas ilin en la irado de historio kaj suferas pro la malfidelecoj kiujn ofte la popolo kontraŭmetas kontraŭ lia hesed, t.e. lia mizerikorda kaj patra amo”.

“La unuan signon pri ĉi tiu dia karitato”, daŭrigis Benedikto la 16a, “oni devas serĉi en la Kreaĵaro”, antaŭ ol en la historio. Estas “kosma revelacio malfermita al ĉiuj”, kiu parolas pere de la signoj de la naturo: la tero kaj la ĉielo, la akvo, la suno, la steloj.

“Ekzistas, do, dia mesaĝo, sekrete ĉizita en la kreaĵaro kaj signo pri hesed, pri la amoplena fideleco de Dio kiu donas al siaj kreitaĵoj la eston kaj la vivon, la akvon kaj la nutraĵon, la lumon kaj la tempon. Necesas havi kristalpurajn okulojn por kontempli ĉi tiun dian malkaŝiĝon, memorante la admonon de la libro de Saĝeco, kiu invitas nin ‘koni el la grandiozeco kaj beleco de la kreitaĵoj la Kreinton”  (Saĝ 13,5: kp cfr Rom 1,20).

La Papo finis sian paŝtistan instruon, kiel ofte okazas, menciante la vortojn de malnova Patro de la Eklezio, ĉi-foje sankta Bazilo la granda, kiu esprimas sian tutan miron pro la Kreaĵaro, kvankam estas iuj - li rimarkis - ke “trompitaj de la ateismo, kiun ili enportis en si, imagis la universon manka je gvidado kaj ordo, kvazaŭ forlasita al la hazardo”. Ĝi estas frazo, kiun Benedikto la 16a komentis per jenaj improvizitaj vortoj:

“Mi opinias, ke ĉi tiuj vortoj de ĉi tiu Patro de la 4a jarcento havas surprizigan aktualecon (...) Kiom multaj estas hodiaŭ tiuj ĉi “iuj” kiu, trompitaj de ateismo, opinias, ke ĉio estus manka je ordo, kvazaŭ forlasita al hazardo. La Sinjoro per la Sankta Skribo revekas la racion kiu dormas kaj diras al ni, ke je la komenco estas la kreanta Vorto, la kreanta racio kiu kreis ĉion kiu kreis la inteligentan projekton de la kosmo, kiu estas ankaŭ amo. Ni lasu, ke ni estu revekataj de ĉi tiu Vorto de Dio, ni preĝu por ke ĝi relumigu ankaŭ nian menson por percepti la mesaĝon de la kreaĵaro enskribitan en nia koro: tio estas, ke la principo de ĉio estas la kreanta racio, kiu estas amo kaj boneco. Lia mizerikordo restas eterne”.