Papo Benedikto la 16a

 

06.11.2005 - Anĝeluso

 

En la Evangelio estas la orientado por la Eklezio

 

“La Eklezio ne vivas per si mem, sed per la Evangelio kaj el la Evangelio ĝi ĉerpas ĉiam la orientadon por sia irado”, diris la Papo ĉi-matene antaŭ la Anĝeluso. Benedikto la 16a, kiel faris pasintdimanĉe, daŭrigis la revuon de la konciliaj dokumentoj, 40 jarojn post ilia promulgo. Hodiaŭ li parolis pri la dogma Konstitucio pri la dia Revelacio, ‘Dei Verbum'.

 

 

 

La Apostoloj kaj iliaj posteuloj, la episkopoj “estas la gardantoj de la mesaĝo kiun Kristo konfidis al sia Eklezio, por ke ĝi estu transdonata tuteca kaj ne tuŝita al ĉiuj generacioj”. Tion diris Benedikto la 16a antaŭ la Anĝeluso fronte al amaso da pilgrimuloj kaj fideluloj kiuj defiis la pluvon. Lia deklaro enkadriĝis en la 40a datreveno de la aprobo, fare de la 2a vatikana Koncilio, de la dogma Konstitucio ‘Dei Verbum’, kiu - diris Papo Ratzinger - “estas unu el la subtenaj  kolonoj de la tuta koncilia domo”. Ĉi tiu dokumento traktas pri la Revelacio kaj ĝia transdono, pri la inspiro kaj interpreto de la Sankta Skribo kaj pri “ĝia fundamenta graveco en la vivo de la Eklezio”.

La Papo substrekis, ke, akceptante la fruktojn de la antaŭa teologia renoviĝo, la Koncilio “metas je la centro Kriston, prezentante Lin kiel la peranton kaj samtempe la plenecon de la tuta revelacio”. De ĉiam la apostoloj kaj iliaj posteuloj, la episkopoj, estas vokataj esti la gardantoj de la mesaĝo de Kristo, kaj ilia tasko estas transdoni “tuteca kaj netuŝita al ĉiuj generacioj”.

La Sankta Skribo de la malnova kaj nova Testamento kaj la sankta Tradicio - aldonis Benedikto la 16a - entenas tiun mesaĝon, “kies kompreno progresas en la Eklezio sub la asisto de la Sankta Spirito. Tiu Tradicio mem konigas la kompletan kanonon de la sanktaj Libroj kaj igas ilin rekte kompreneblaj kaj agantaj, tiel ke Dio, kiu parolis al Patriarkoj kaj Profetoj, ne ĉesas paroli al la Eklezio, kaj, pere de ĉi-lasta, al la mondo”.

“La Eklezio ne vivas per si mem, sed per la Evangelio kaj el la Evangelio ĝi ĉiam ĉerpas orientadon por sia irado. La Konstitucio ‘Dei Verbum’ markis profundan impulson por la valorigo de la Parolo de Dio, el kiu fontis profunda renoviĝo de la vivo de la eklezia komunumo, ĉefe en la predikado, paŝtista instruo, teologio, spiritualeco, ekumenaj rilatoj.

Inter la multaj fruktoj de tiu biblia printempo - kiel ĝin difinis la Papo - Benedikto la 16a ŝatis mencii la malnovan praktikon de la “lectio divina” aŭ “spirita legado”, kiu konsistas el longtempa restado kun biblia teksto, legante kaj relegante ĝin, preskaŭ “remaĉante ĝin”, kiel diras la Patroj, kaj elpremante, por tiel diri, ĝian tutan “sukon”, por ke ĝi nutru la mediton kaj la kontempladon kaj por ke ĝi irigaciu kiel limfo la konkretan vivon.

Kondiĉo por la lectio divina estas, ke la menso kaj la koro estu lumigataj de la Sankta Spirito, tio estas, de la Inspiranto mem de la Sankta Skribo, kaj ke ili metiĝu tial en sinteno de “religia aŭskulto”.

Ĉi tiu estas la tipa sinteno de Sanktega Maria, kiel ĝin montras simbole la ikono de la Anunciacio: la Virgulino akceptas la ĉielan Heroldon dum Ŝi primeditas la Sanktan Skribon, bildigitan kutime de libro kiun Maria havas en la manoj aŭ sur la ventro, aŭ sur apogilo. Ĝi estas ankaŭ la bildo de la Eklezio proponita de la Koncilio mem, en Konstitucio ‘Dei Verbum’: “En religia aŭskulto de la Parolo de Dio...”

Ni preĝu - finis la Papo - por ke, kiel Maria, la Eklezio estu obeema servantino de la dia Parolo kaj proklamu ĝin ĉiam per firma konfido, tiel ke “la tuta mondo aŭskultante, kredu, kredante esperu, esperante amu”.

 

Post la Anĝeluso sekvis la tradiciaj plurlingvaj salutoj kaj la “bonan dimanĉon” de la Papo al ĉiuj.