Papo Benedikto la 16a

 

02.11.2005 - Ĝenerala Aŭdienco

 

Mediti pri la mistero de la morto

“pli ol fino, nova naskiĝo”

 

La mistero de la morto kaj la elekto vivi kiel la “justuloj” estis je la centro de la paŝtista instruo de la Papo ĉi-matene dum la ĝenerala aŭdienco, en la tago kiam la Eklezio faras memorigon pri ĉiuj mortintaj fideluloj. Inter la pli ol 20.000 pilgrimuloj ariĝintaj en placo sankta Petro, sub nekutima novembra varma suno, estis 2.500 reprezentantoj de la itala “nacia asocio de la multmembraj familioj”, ĉeestantaj en Romo por sia unua nacia kunveno. Ilia ĉeesto estis okazo por la Papo por lanĉi alvokon al la ŝtataj aŭtoritatuloj, por ke ili subtenu la familiojn kun multaj gefiloj. En la pollingva saluto, Benedikto la 16a faris novan tutkoran aludon al Johano Paŭlo la 2a, fronte al kies tombo li preĝis en la posttagmezo.

 

 

 

Post la festo de Ĉiuj Sanktuloj hieraŭ, la hodiaŭa memorigo pri la mortintoj, “niaj forpasintaj karuloj”, “turnante la penson, diris Benedikto la 16a - al la mistero de la morto, komuna heredaĵo de ĉiuj homoj”.

“Lumigitaj de la kredo - diris la Papo - ni rigardas al la homa mistero de la morto kun trankvilo kaj espero”, ĉar por la kristanoj ne temas pri “fino” sed pri “nova naskiĝo”, la “nepra transiro pere de kiu povas atingi la vivon en pleneco tiuj, kiuj modlas sian surteran ekzistadon laŭ la indikoj de la Dia Parolo”. Tiel, kiel kapablas fari la “justuloj”, pri kiuj parolas Psalmo 111a, kiun Benedikto la 16a komentis:

 

Psalmo 111 (112)

 

1    Haleluja!

     Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon

     Kaj tre amas Liajn ordonojn.

2    Forta sur la tero estos lia semo;

     La gento de virtuloj estos benita.

3    Bonstato kaj riĉeco estas en lia domo;

     Kaj lia justeco restas eterne.

4    En mallumo leviĝas lumo por la virtulo.

     Li estas kompatema, favorkora, kaj justa.

5    Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas,

     Kiu pesas siajn farojn per justeco.

6    Ĉar neniam li falos;

     Virtulo estos memorata eterne.

7    Malbonan famon li ne timos;

     Fortika estas lia koro, ĝi fidas la Eternulon.

8    Senŝanceliĝa estas lia koro;

     Li ne timas, ĝis li vidas la pereon de siaj malamikoj.

9    Li ŝutas kaj donas al la malriĉuloj;

     Lia justeco restas eterne,

     Lia korno altiĝos en honoro.

10   La malvirtulo vidas kaj ĉagreniĝas,

     Kunfrapas la dentojn kaj konsumiĝas.

     La deziro de malvirtuloj pereos.

 

La justuloj “timas la Sinjoron”, t.e. ili “kun fido kaj amo” estas obeemaj al Liaj ordonoj, en kiuj ili trovas “ĝojon kaj pacon”, “internan kaj eksteran harmonion”. Sed kiu estas justa? “Tiu, kiu elektis - laŭ la Psalmisto - sekvi la vojon de konduto morale neriproĉebla, kontraŭ ĉiu alternativo de iluzia sukceso atingita pere de maljusteco kaj malmoraleco”. Kaj “koro de ĉi tiu fideleco je la Dia Vorto” estas “la karitato”.

Ankaŭ per aliaj bibliaj citaĵoj, Benedikto la 16a priskribis la justulojn, karitatemaj “favore al malriĉuloj kaj bezonantoj”, malavaraj “favore al la bezonantaj gefratoj”, kapablaj prunti monon “sen fali en la hontaĵon de uzurado kiu nuligas la vivon de mizeruloj”, starantaj “flanke de marĝenigitoj” “per abundaj helpoj”. Dum malvirta estas tiu, kiu posedas nur por si mem kaj malicaj estas tiuj, kiuj spektas la sukceson de la justuloj “konsumante sin per kolero kaj envio”.

"Dio amas tiun, kiu donas kun ĝojo” - improvizis la Papo - “tiun, kiu ĝuas dum li donas kaj ne semas malsufiĉe por ne rikolti sammaniere, sed kiu kundividas sen bedaŭroj, nek distingoj nek doloro, kaj tio ĉi estas la vera bonfaro”.

Ferme de la aŭdienco estis la aparta saluto de la Papo al la multmembraj familioj, kies itala asocio kunvenas en Romo. Ĝi estis okazo por la Papo por reelvoki la “centrecon de la familio, fondanta ĉelo de la socio - substrekis Benedikto la 16a - unua loko de akcepto kaj servo al la vivo”.

“En la hodiaŭa sociala kunteksto, la familiaj nukleoj kun multaj gefiloj konsistigas ateston de kredo, de kuraĝo kaj de optimismo, ĉar sen gefiloj ne estas estonteco! Mi petdeziras, ke oni pli multe akcelu taŭgajn socialajn kaj jurajn intervenojn por defendo kaj subteno de la pli nombraj familioj, kiuj konsistigas riĉecon kaj esperon por la tuta Lando”.

En sia saluto al la polaj pilgrimuloj, la Papo memorigis ke en la nunaj tagoj revenas gravaj datoj en la vivo de Karol Wojtyła: lia pastriĝo kaj lia nomfesto. “Ni danku Dion pro la fruktoj de la vivo kaj de la paŝtista servado de tiu ĉi Diservanto”, finis la Papo.

Hodiaŭ posttagmeze, Benedikto la 16a, unuiĝante spirite kun tiuj, kiuj vizitas tombejojn, private vizitis la vatikanajn grotojn, por preĝi ĉe la tomboj de la Papoj. Li adresis specialan rememoran penson al la amata Johano Paŭlo la 2a.