Papo Benedikto la 16a

 

01.11.2005 - Anĝeluso

 

Gustumi la ĝojon esti granda familio de la geamikoj de Dio

Ĉi-matene, je la Anĝeluso Benedikto la 16a ekkaptis la profundan signifon de la hodiaŭa soleno de Ĉiuj Sanktuloj, festo, kiu “gustumigas al ni la ĝojon esti parto de la granda familio de la geamikoj de Dio”, signifo kunligita ankaŭ kun la memorigo pri la mortintoj. Miloj estis la pilgrimuloj ariĝintaj en placo sankta Petro por trapreĝi la Anĝeluson kun la Papo.

 

 

“Fariĝi sanktuloj signifas realigi plene tion, kio ni estas jam nun, ĉar ni estas levitaj, en Kristo Jesuo, al la digno de adoptaj gefiloj de Dio”. Fakte, “per la enkarniĝo de la Filo, lia morto kaj resurekto, Dio volis repacigi al Si la homaron kaj malfermi ĝin al kundivido de sia vivo mem”. “Kiu kredas je Kristo Filo de Dio, tiu renaskiĝas el la alto” - klarigis la Papo - “mistero kiu realiĝas en la sakramento de la Bapto, kie la ricevita nova vivo “ne estas submetita je la koruptiĝo kaj povo de la morto”. La morto nenio estas krom la “surtera transiro al la patrujo de la Ĉielo, kie la Patro akceptas ĉiujn siajn gefilojn”. Kaj “estas signife kaj taŭge” - substrekis la Papo - “ke post la festo de Ĉiuj Sanktuloj oni solenu la Memorigon pri la mortintoj”.

 “La ‘kunuleco de la sanktuloj’ kiun ni konfesas en la Kredkonfeso, estas realaĵo kiun oni konstruas ĉi-malsupre, sed kiu manifestiĝos plene kiam ni vidos Dio “tiel kiel Li estas”.

 “Ĝi estas la realaĵo de familio - aldonis Benedikto la 16a - ligita de profundaj ligiloj de spirita solidareco, kiu unuigas la mortintajn fidelulojn al tiuj, kiuj pilgrimas en la mondo”.

 “Mistera sed reala kunligo, nutrata de la preĝado kaj de la partopreno en la Sakramento de la Eŭkaristio”.

 

 “En la mistika Korpo de Kristo la animoj de la fideluloj renkontiĝas superante la baron de morto, preĝas unuj por la aliaj”. Tiel “oni komprenas ankaŭ la praktikon - rimarkigis la Papo - oferdoni al la mortintoj propetajn preĝojn, laŭ speciala maniero la eŭkaristian oferon”, “kiu malfermis al la kredantoj la transiron al la eterna vivo”.

 

 “Unuigante min spirite al tiuj, kiuj iras en la tombejojn por preĝi por siaj mortintoj, ankaŭ mi morgaŭ posttagmeze enmemiĝos en preĝado en la Vatikanaj Grotoj ĉe la tomboj de la Papoj, kiuj faras kronon al la tombo de la apostolo Petro, kaj logike mi faros specialan rememoron pri la amata Johano Paŭlo la 2a”.

 

Je la fino, estis petdeziro por ĉiuj:

“Karaj geamikoj, la tradicia halto de la nunaj tagoj ĉe la tomboj de niaj mortintoj estu okazo por pensi sen timo al la mistero de la morto kaj kultivi tiun senĉesan vigladon kiu nin pretigas por alfronti ĝin kun trankvilo”.

 

Post la Anĝeluso la Papo faris la kutimajn plurlingvajn salutojn: en la franca, angla, germana, hispana, pola, kun aparta fina petdeziro esprimita al la itallingvaj pilgrimuloj: “En ĉi tiu festo de Ĉiuj Sanktuloj mi pensas al la dumiljara historio de sankteco kiu pliriĉigis Italion, kaj mi preĝas por ke ĝi daŭru hodiaŭ kaj ĉiam”.