Papo Benedikto la 16a

 

30.10.2005 - Anĝeluso

Ni reprenu la dokumentojn de la Koncilio

Kvardek jarojn post la dua vatikana Koncilio, Benedikto la 16a memorigis hodiaŭ je la Anĝeluso kelkajn dekretojn kies aktualeco daŭre validas, eĉ “kreskis” dum la tempo. Menciante la deklaracion Nostra Aetate li precizigis la “sintenon de la eklezia komunumo rilate al la nekristanaj religioj”, redeklarante la specialan rilaton kiun la kristanoj havas kun la hebreoj, la estimon al islamanoj kaj al la membroj de aliaj religioj, konfirmante “la spiriton de frateco kiu izoligas ĉiun ajn diskriminacion aŭ religian persekuton”. La Papo adresis ankaŭ novan alvokon favore al la viktimoj de la tertremo en Kaŝmiro.

 

 

ANTAŬ LA ANĜELUSO

Karaj fratoj kaj fratinoj!

Antaŭ 40 jaroj, la 28an de oktobro 1965, okazis la 7a sesio de la dua ekumena vatikana Koncilio. Post ĝi sekvis aliaj 3 laŭ rapida sinsekvo, kaj la lasta, la 8an de decembro, markis la fermon de la Koncilio. Dum la fina fazo de tiu historia eklezia evento, kiu komenciĝis 3 jarojn antaŭe, oni aprobis la plilmulton de la konciliaj Dokumentoj. Kelkaj el ili estas pli famaj kaj ofte citataj; aliaj estas malpli famaj, sed ĉiuj meritas esti elvokataj, ĉar ili konservas sian valoron kaj malkaŝas aktualecon kiu, laŭ iuj aspektoj, eĉ kreskis. Mi dezirus, hodiaŭ, memorigi la 5 Dokumentojn kiujn la Diservanto Papo Paŭlo la 6a kaj la konciliaj Patroj subskribis tiun 28an de oktobro 1965. Ili estas: dekreto Christus Dominus, pri la paŝtista ofico de la Episkopoj; Dekreto Perfectae caritatis, pri la renoviĝo de la religia vivo; Dekreto Optatam totius, pri la pastra formado; Deklaracio Gravissimum educationis, pri la kristana edukado; kaj fine Deklaracio Nostra Aetate, pri la rilatoj de la Eklezio kun la nekristanaj religioj.

La temoj de la formado de pastroj, pri la konsekrita vivo kaj pri la episkopa servado estis temo de 3 ordinaraj Asembleoj de la Sinodo de la Episkopoj, okazintaj respektive en 1990, en 1995 kaj en 2001, kiuj vaste reprenis kaj pliprofundigis la instruojn de la dua vatikana Koncilio, kiel atestas la postsinodaj apostolaj Instigoj de mia amata antaŭulo, la Diservanto Johano Paŭlo la 2a,  Pastores dabo vobis, Vita consecrata kaj Pastores gregis. Malpli fama estas male la dokumento pri la edukado. Ekde ĉiam la Eklezio zorgas pri la edukado de la junularo, al kiu la Koncilio agnoskis “altan gravecon” ĉu por la vivo de la homo ĉu por la sociala progreso (kp Dekl. Gravissimum educationis, Enkonduko). Ankaŭ hodiaŭ, en la epoko de la globala komunikado, la eklezia Komunumo sentas la tutan gravecon de eduksistemo kiu agnosku la unuarangecon de la homo kiel persono, malfermita al vero kaj bono. Unuaj kaj ĉefaj edukantoj estas la gepatroj, helpataj, laŭ la principo de helpa integrado, de la civila socio (kp samloke, n-ro 3). Specialan edukan respondecon sentas havi la Eklezio, al kiu Kristo konfidis la taskon anonci “la vojon de la vivo” (kp samloke). Ĝi, laŭ diversaj manieroj, klopodas plenumi ĉi tiun mision: en la familio, en la paroĥo, pere de asocioj, movadoj kaj grupoj por evangelia formado kaj sindevigo kaj, laŭ specifa maniero, en la lernejoj, en la institutoj por supera studoj kaj en la universitatoj (kp samloke, n-roj 5-12).

Ankaŭ la Deklaracio Nostra Aetate havas grandegan aktualecon, ĉar ĝi koncernas la sintenon de la eklezia Komunumo rilate al la nekristanaj religioj. Deirante el la principo, laŭ kiu “ĉiuj homoj konsistigas unu nuran komunumon” kaj ke la Eklezio “havas la devon akceli unuecon kaj amon” inter la popoloj (n-ro 1), la Eklezio “nenion repuŝas el tio kio estas vera kaj sankta” en la aliaj religioj kaj al ĉiuj ĝi anoncas Kriston “vojon, veron kaj vivon”, en Kiu la homoj trovas la “plenecon de la religia vivo” (n-ro 2). Per Deklaracio Nostra Aetate la Patroj de la dua vatikana Koncilio proponis kelkajn fundamentajn verojn: ili klare memorigis la specialan ligilon kiu ligas la kristanojn kaj la hebreojn (n-ro 4), ili redeklaris la estimon al islamanoj (n-ro 3) kaj al sekvantoj de aliaj religioj (n-ro 2) kaj ili konfirmis la spiriton de universala frateco kiu izoligas ĉiun ajn religian diskriminacion aŭ persekuton (n-ro 5).

Karaj fratoj kaj fratinoj, dum mi invitas repreni en la manoj ĉi tiujn dokumentojn, mi instigas vin preĝi kune kun mi al la Virgulino Maria, por ke Ŝi helpu ĉiujn kredantojn je Kristo ĉiam konservi vivanta la spiriton de la dua vatikana Koncilio, por konstribui al starigo en la mondo de tiu universala frateco kiu korespondas al la volo de Dio pri la homo, kreita laŭ bildo de Dio.

 

POST LA ANĜELUSO

Kiel ni ĉiuj scias, la pasintan 8an de oktobro forta tertremo trafis la regionon de Kaŝmiro, aparte en la pakistana flanko, estigante la morton de pli ol 50.000 personoj kaj senmezurajn damaĝojn. Ankaŭ ĉi-kaze, multoblaj estis la formoj de solidareco, sed la bezonoj aspektas pli grandaj ol la helpoj ĝis nun donitaj. Mi renovigas, tial, mian alvokon al la internacia komunumo , por ke multobliĝu la zorgoj favore al tiuj tiom elprovataj loĝantaroj.

Sekvis plurlingvaj salutoj en la franca, angla, germana (menciinte la finiĝantan monaton de la Rozario la Papo invitis esti kondukataj al Kristo tra Maria), hispana (al la pilgrimuloj venintaj al Romo okaze de la beaproklamoj de 7 pastroj kaj unu monaĥino viktimoj de la hispana interna milito), slovena, pola, itala.

La fina saluto estis: “Al ĉiuj mi deziras trankvilan dimanĉon. Ĝis la revido postmorgaŭ, por la festo de ĉiuj Sanktuloj!”.