Papo Benedikto la 16a

 

19.10.2005 - Ĝenerala Aŭdienco

 

DIO PARDONAS LA HOMON KAJ NE VOLAS LIAN KONDAMNON

 

La Papo dum la ĉi-matena ĝenerala aŭdienco parolis pri la psalmo 129 (130), kanto pri la dia mizerikordo, kiu parolas pri Dio preta al pardono en ĉiu homa generacio. La Papo redeklaris la gravecon de la sakramento de la konfespreno, invitante la kredantojn aliri pli konstante al ĝi.

 

 

Preskaŭ 50mil fideluloj ankaŭ hodiaŭ matene estis en placo sankta Petro por la tradicia merkreda rendevuo kun la Papo. La frumatena pluvo ne timigis fakte la pilgrimulojn, kaj la Papo kunligis la klimatan ŝanĝiĝon kun la temo de sia paŝtista instruo, dediĉita al la “timo antaŭ Dio”. "La vetero estas iom pentofara – diris la Papo – kaj tiel verŝajne ni povas per pli da atento aŭskulti la 'De Profundis', (el profundo) tio estas, la psalmon 129an, kiu estas unu el la plej ŝatataj de la popola devoteco.

 

Psalmo 129(130)

Kanto de suprenirado.

 

1    El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo.

2    Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon;

     Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego.

3    Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn,

     Kiu povus stari, ho mia Sinjoro?

4    Sed Vi estas pardonema,

     Por ke Vi estu respektata.

5    Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo,

     Kaj Lian vorton mi fidis.

6    Mia animo atendas mian Sinjoron pli,

     Ol la gardantoj atendas la matenon,

     La gardantoj la matenon.

7    Izrael fidu la Eternulon;

     Ĉar ĉe la Eternulo estas favorkoreco

     Kaj ĉe Li estas granda liberigo.

8    Kaj Li liberigos Izraelon

     De ĉiuj liaj pekoj.

 

Ĝi estas kanto pri la dia mizerikordo, kiu parolas pri Dio preta al pardono en ĉiu homa generacio. Dio ne estas “senkompata suvereno preta kondamni la kulpulon”, sed bona Patro, kiu preferas pardoni siajn kreitaĵojn. La vortoj de la Papo renversis komunan senton daŭre disvastiĝintan ĉe multaj personoj, ĉu kredantaj aŭ ne. Tiel, la hodiaŭa ĝenerala aŭdienco fariĝis okazo por granda instruo, kiun la Eklezio reflektas de dumil jaroj. La versoj de psalmo 129, la fama “De profundis” (el profundo) malkaŝas, en la klarigo de Benedikto la 16a, aspekton alian ol tiu komune konata de funebra verko. La tri momentoj de la psalmo, klarigis la Papo, parolas pri peko kaj pardono, kaj pri la “timo antaŭ Dio”, ofte konfuzita kun la timo de Dio.

“Estas signifa la fakto - diris la Papo - ke tio kio generas la timon, sintenon de respekto miksita kun amo, ne estas la puno sed la pardono. Pli ol la kolero de Dio devas estigi en ni sanktan timon lia malavara kaj senkolera bonkoreco. Dio, fakte, ne estas senkompata suvereno kiu kondamnas la kulpulon, sed amoplena patro, kiun ni devas ami ne pro la timo ricevi punon, sed pro lia boneco preta pardoni”.

La fina parto de psalmo 129a transiras el la priskribo de la persona savo al tiu de la tuta popolo de Izraelo, “elaĉetita - rimarkigis la Papo - ne nur el la mizeroj de la egipta subpremo, sed ankaŭ ‘el ĉiuj kulpoj”. Elaĉeto, kiu, aldonis la Papo, hodiaŭ estas adresita al la Eklezio:

“Ni pensu ke la elektita popolo, la popolo de Dio, nun estas ni kaj ankaŭ nia kredo ankriĝas en la komuna kredo de la Eklezio kaj ĝuste tiel ĝi donas al ni la certecon, ke Dio estas bona kun ni, liberigas nin el niaj kulpoj”.

Ankaŭ la vortoj de sankta Ambrozo ĵetas profundan lumon sur “la motivojn kiuj instigas preĝalvoki de Dio la pardonon” kaj Benedikto la 16a rediris ilin, redeklarante la gravecon de religia praktiko tro ofte malzorgata de tiu, kiu kredkonfesas sin kristano:

“'Ni havas bonan Sinjoron, kiu volas pardoni ĉiujn’, li (sankta Ambrozo, ndlr) memorigas en la traktato pri La Pentofaro, aldonante: ‘se vi volas esti pravigita, konfesu vian misfaron: humila konfesdono malligas la implikaĵon de la kulpoj... Vi vidas kun kioma espero je pardono Li instigas vin konfesdoni’. Kaj tial - finis la Papo - la psalmo fariĝas invito al konfesdono kaj al la donaco de la repaciĝo”.

Inter la grupoj de pilgrimuloj salutataj dum la plurlingvaj salutoj, Benedikto la 16a adresis apartan parolon, interalie, al la poloj de Krakovo en la festo de ilia patrono, al la pilgrimuloj de la Rozario akompanataj de Dominikanaj pastroj kaj li memorigis, adresante sin aparte al la gejunuloj, la 4an jarcentan datrevenon de la Beaproklamo de sankta Luizo Gonzaga, monda patrono de la junularo: “Karegaj - finis la Papo - ke lia heroeca evangelia atesto subtenu vin dum la sindevigo je ĉiutaga fideleco je Kristo”.

Antaŭ la aŭdienco, dum li iris al placo sankta Petro, Benedikto la 16a haltis por beni la statuon de sankta Mariana de Jesus Paredes y Flores (Kito, Ekvadoro, 1618-1645), beatproklamita la 20an de novembro 1853 fare de Papo Pio la 9a kaj sanktproklamita la 4an de junio 1950 fare de Papo Pio la 12a. La statuon skulptis la ekvadora skulptisto Mario Tapia kaj oni starigis ĝin en unu el la niĉoj en la ekstera, malantaŭa fasado de la Baziliko, precize en la parto malantaŭ la absido.