Papo Benedikto la 16a

 

15.10.2005 - Katekizado al infanoj

 

La Papo respondas al la geknaboj

 

Jen la traduko de la transskribita itallingva dialogo de la Papo kun geknaboj kiuj ricevis la Unuan Komunion dum la jaro. La demandoj al la Papo temis pri la Eŭkaristio, kaj Benedikto la 16a respondis improvizite.

 

 

1. ANDREO - Kara Papo, kiun rememoron Vi havas pri la tago de via Unua Komunio?

«Certe mi bone rememoras la tagon de mia Unua Komunio. Ĝi estis bela dimanĉo de marto 1936, antaŭ 69 jaroj, kaj ĝi estis tago kun suno, la preĝejo estis tre bela, estis muziko... Estis multaj belaj aferoj, kiujn mi rememoras. Ni estis trideko da geknaboj de nia eta vilaĝo, el malpli ol 500 loĝantoj. Sed je la centro de miaj ĝojaj kaj belaj rememoroj estas tiu ĉi rememoro - la sama afero kiun jam diris via proparolanto-: mi komprenis, ke Jesuo eniris en mian koron, vizitis min, kaj kun Jesuo, Dio mem estas kun mi. Kaj ke tiu ĉi estas donaco de amo, kiu vere valoras pli ol la tuta resto de la vivo. Tiel, en tiu tago, mi estis vere plena je granda ĝojo, ĉar Jesuo venis al mi kaj mi komprenis, ke nun komenciĝas nova etapo de mia vivo (mi estis 9-jaraĝa) kaj ke nun gravas resti fidelaj je ĉi tiu renkonto, je ĉiu tiu komunio. Mi promesis al la Sinjoro, kiom multe mi povis, “mi volas esti ĉiam kun Vi” kaj mi preĝis al Li, “sed ĉefe estu Vi kun mi”. Tiel mi antaŭeniris mian vivon; dank’ al Dio la Sinjoro ĉiam prenis mian manon, gvidis min ankaŭ dum malfacilaj situacioj. Kaj tial, ĉi tiu tago de la Unua Komunio estis la komenco de kuna irado kaj mi esperas, ke ankaŭ por vi ĉiuj la Unua Komunio kiun vi ricevis en ĉi tiu jaro de la Eŭkaristio estu la komenco de dumviva amikeco kun Jesuo, la komenco de kuna irado, ĉar irante kun Jesuo, ni bone iras kaj la vivo fariĝas bona».

 

2. LIVIA - La tagon antaŭ la Unua Komunio mi ricevis konfesprenon, poste mi ricevis konfesprenon aliajn fojojn. Mi volas demandi: ĉu mi devas konfesi ĉiufoje kiam mi komuniiĝas, ankaŭ kiam mi faris la samajn pekojn? Ĉar mi konscias, ke ili estas ĉiam la samaj.

(la Papo ridas) «Mi diras al vi du aferojn. La unua estas, kompreneble, ke vi ne devas konfesi antaŭ ĉiu komunio, ĉar vi ne faras tiom gravajn pekojn kiuj bezonas konfesprenon. Bezonata estas nur kiam vi plenumis pekon vere gravan, vi ofendis profunde Jesuon, tiel ke la amikeco estas detruita kaj vi devas denove rekomenci. Nur en tiu ĉi kazo la peko nomiĝas “mortiga”, grava, kaj necesas konfesdoni antaŭ la Komunio. Jen la unua punkto. La dua punkto: kvankam, kiel mi diris, ne necesas konfesdoni por ĉiu komuniiĝo, estas tre utile konfesdoni laŭ certa periodado. Vere: kutime niaj pekoj estas ĉiam la samaj, sed ni purigas niajn loĝejojn, niajn ĉambrojn almenaŭ ĉiun semajnon, kvankam la malpuraĵoj estas ĉiam la samaj. Por ke estu pureco, por rekomenci. Alimaniere, verŝajne la malpuraĵo ne vidiĝas, sed akumuliĝas. Io simila validas ankaŭ por la animo, por mi mem: se mi neniam konfesdonas, la animo restas malzorgata, je la fino mi estas ĉiam kontenta pri mi kaj mi ne plu komprenas ke mi devas ankaŭ labori por esti pli bona, ke mi devas antaŭeniri. Kaj ĉi tiu purigo de la animo, kiun Jesuo donas al ni per la sakramento de la Konfespreno, helpas nin havi pli rapidan, pli malfermitan konsciencon, kaj, tiel ankaŭ, maturiĝi spirite kaj kiel hompersono. Konklude, du aferoj: necese estas nur en la kazo de grava peko, sed tre utile estas konfesdoni regule, por kultivi la purecon kaj belecon de la animo kaj laŭgrade maturiĝi en la vivo».

 

3. ANDREO - Mia katekizistino, pretigante min por la tago de la Unua Komunio, diris al mi ke Jesuo ĉeestas en la Eŭkaristio. Sed kion? Mi ne vidas Lin...

 (la Papo ridas) «Jes, ni ne vidas Lin, sed estas multaj aferoj kiujn ni ne vidas kaj kiuj ekzistas, kaj ili estas esencaĵoj. Ekzemple: ni ne vidas nian racion, kaj tamen ni havas racion; ni ne vidas nian inteligentecon kaj ni havas ĝin. Unuvorte: ni ne vidas nian animon kaj tamen ĝi ekzistas kaj ni vidas ĝiajn efikojn ĉar ni povas paroli, pensi, decidi... Ni ankaŭ ne vidas la elektron, ekzemple, sed tamen ni vidas, ke ĝi ekzistas, ni vidas ĉi tiun mikrofonon kaj kiel ĝi funkcias, ni vidas la lumojn. Sekve, ĝuste la plej profundajn aferojn, tiujn kiuj alportas vere la vivon kaj la mondon, ni ne vidas, sed ni povas vidi kaj senti iliajn efikojn. Ankaŭ koncerne la elektron: la kurenton ni ne vidas, sed la lumon jes. Tiel ankaŭ estas por la Resurektinta Sinjoro: ni ne vidas Lin per niaj okuloj, sed ni vidas ke kie estas Jesuo, la homoj ŝanĝiĝas, fariĝas pli bonaj. Estas iom pli granda kapablo je paco, repaciĝo. Sekve, ni ne vidas la Sinjoron mem, sed ni vidas la efikojn, tiel ni povas kompreni, ke Jesuo ĉeestas. Kaj, kiel dirite, ĝuste la nevideblaj aferoj estas la plej profundaj, gravaj. Tiel ni iras renkonten al tiu ĉi nevidebla sed forta Sinjoro, kiu helpas nin vivi bone».

 

4. GIULIA - Via Sankteco, ĉiuj diras al ni, ke estas grave iri al la Meso dimanĉe. Ni volonte irus, sed ofte niaj gepatroj ne akompanas nin ĉar dimanĉe ili dormas. Paĉjo kaj panjo de amiko mia laboras en vendejo kaj ni ofte iras ekster la urbon por viziti la geavojn. Ĉu vi povas diri ankaŭ al ili kelkan vorton por ke ili komprenu ke gravas iri al la Meso kune dimanĉe?

 

«Mi parolus kompreneble kun granda amo, kun granda respekto por la gepatroj, ĉar certe ili havas multajn farendaĵojn... Sed tamen, kun la respekto kaj amo de filino, oni povas diri al ili: "Kara panjo, kara paĉjo, ĉu vi scias kio gravas por ni ĉiuj, ankaŭ por vi? Renkonti nin kun Jesuo. Tio ĉi pliriĉigas. Ĝi estas grava elemento de nia vivo. Ni trovu kune iom da tempo, verŝajne ankaŭ tie kie loĝas la avino, oni trovos la eblecon”. Unuvorte, kun granda amo kaj respekto por ili, mi dirus: "Komprenu, ke tio ĉi estas grava ne nur por mi aŭ por la katekizistoj. Ĝi gravas por ni ĉiuj. Kaj estos lumo por la dimanĉo por nia tuta familio"».

 

5. ALESSANDRO - Al kio utilas iri al la Sankta Meso kaj ricevi la Komunion por la ĉiutaga vivo?

«Ĝi utilas por trovi la centron de la vivo. Ni vivas meze de multaj aferoj kaj la personoj kiuj ne iras al preĝejo, kvankam ne scias ke mankas ĝuste Jesuo, scias ke mankas io en ilia vivo. Se Dio fariĝas neĉeestanta en mia vivo, mankas gvidanto, mankas esenca amikeco, mankas ankaŭ grava ĝojo por la vivo, la forto kreski kiel homo, superi miajn malvirtojn kaj humane maturiĝi. Do, oni ne vidas tuj la efikon de la restado kun Jesuo, iri al la Komunio. Sed dum la irado de la semajnoj, de la jaroj, oni pli kaj pli sentas la neĉeeston de Dio, la neĉeeston de Jesuo. Ĝi estas fundamenta kaj detrua manko. Mi povus facile paroli pri la landoj kie ateismo regadis: kiom detruitaj estis la animoj, sed ankaŭ la tero. Tiel ni povas vidi ke estas grave, mi dirus ankaŭ fundamente, nutriĝi je la Komunio kun Jesuo, kiu donas al ni ĝuste la lumon kaj la gvidadon por nia vivo, kiujn vi bezonas ».

 

 6. ANNA - Kara Papo, ĉu vi povas klarigi al ni, kion celis diri Jesuo, kiam li  diris al la homoj kiuj sekvis Lin: «Mi estas la pano de la vivo»?

«Antaŭ ĉio ni devas verŝajne klarigi kio estas pano. Ni hodiaŭ havas rafinitan kaj riĉan kuirarton, riĉan el plej diversaj manĝaĵoj, sed en la plej simplaj situacioj la pano estas la fundamento de la nutrado. Kiam Jesuo nomas Sin la pano de vivo, pano estas la siglo, la mallongigo por [indiki] la tutan nutraĵon. Kaj kiel ni bezonas nutri nin korpe por vivi, tiel ankaŭ la spirito, la animo, la volo bezonas nutri sin. Kiel homaj personoj, kiuj ne havas nur korpon, sed ankaŭ animon, ni estas pensantaj personoj kun volo, inteligenteco: ni devas nutri ankaŭ la spiriton, la animon, por ke ĝi maturiĝu, por ke ĝi povu atingi vere sian plenecon. Kaj sekve se Jesuo diras al ni: “mi estas la pano de la vivo”, tio signifas, ke Jesuo mem estas ĉi tiu nutraĵo de nia animo, de la interna homo, kiun ni bezonas. Ĉar ankaŭ la animo devas nutriĝi. Kaj ne sufiĉas la teknikaj aferoj kiuj estas tiom gravaj. Ni bezonas ĝuste ĉi tiun amikecon de Dio, kiu helpas nin alpreni la ĝustajn decidojn, humane maturiĝi. Alivorte: Li nutras nin, tiel ke ni fariĝu vere maturaj personoj kaj nia vivo fariĝas bona».

 

ADRIANO - Sankta Patro, oni diris al ni, ke hodiaŭ ni faros la eŭkaristan adoradon. Kio ĝi estas? Kiel oni faras ĝin? Ĉu vi povas klarigi tion al ni? Dankon

«Kio estas adorado, kiel oni ĝin faras, tion ni vidos tuj, ĉar ĉio estas bone pretigita: ni faros kelkajn preĝojn, kantojn, ni surgenuiĝos kaj ni restos tiel fronte al Jesuo. Sed, kompreneble, via demando postulas pli profundan respondon, ne nur pri “kiel oni faras”, sed pri kio estas la adorado. Mi dirus: adorado estas agnoski ke Jesuo estas mia Sinjoro, ke Jesuo montras al mi la alprenendan vivon kaj ke mi vivas bone nur se mi konas la vojon indikitan de Jesuo kaj se mi sekvas la vojon, kiun Li montris. Sekve, adori estas diri: “Jesuo mi estas via. Mi Vin sekvas en mia vivo, mi neniam volus perdi ĉi tiu amikecon, ĉi tiu kunulecon kun Vi”. Mi povus ankaŭ diri, ke la adorado, laŭ ĝia esenco, estas ĉirkaŭbrako kun Jesuo, per kiu ni diras al Li: “Mi estas via kaj, mi petas, estu ankaŭ Vi ĉiam kun mi”».