Papo Benedikto la 16a

 

12.10.2005 - Ĝenerala Aŭdienco

 

Por ke Jerusalemo estu pli kaj pli loko de renkonto inter la religioj

 

La preĝo de la Papo por la paco en Jerusalemo: ĉi-matene dum la ĝenerala aŭdienco en placo sankta Petro, Benedikto la 16a estis akceptita de 60.000 fideluloj, alvenintaj el la tuta mondo. Multnombraj estis la fideluloj el transoceanaj landoj, ankaŭ el fora Aŭstralio. La plej multnombraj grupoj venis el Italio (3.000 fideluloj el diocezo Terni), el Pollando kaj Meksikio (po 1.500). Al ĉiuj la Papo parolis pri la Psalmo 121 (122).

 

 

Escepta bano en la amaso okazis ankaŭ ĉi-matene por Benedikto la 16a, ĉirkaŭita de multe da kora varmeco kaj amemo de dekoj da miloj da pilgrimuloj, kiuj ĉiumerkrede daŭre alvenas el la tuta mondo por aŭskulti rekte liajn vortojn. Kaj hodiaŭ je la centro de la paŝtista instruo de la Papo, inspirita de psalmo 121, estis la “sankta Urbo Jerusalemo”, “firma kaj kompakta, simbolo de sekureco kaj stabileco”, “koro de la unueco de la 12 triboj de Izraelo, kiuj al ĝi konverĝas kiel al centro de sia kredo kaj de sia kultado”, “politika ĉefurbo kaj ankaŭ sidejo de justico”, kiel ĝin prezentas la psalmo:

 

Psalmo 121

 

Kanto de suprenirado.  De David.

 

1    Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi:

     Ni iru en la domon de la Eternulo.

2    Niaj piedoj staris en viaj pordegoj,

     Ho Jerusalem,

3    Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo,

     En kiu ĉio kuniĝis.

4    Tien supreniris la triboj, la triboj de la Eternulo,

     Laŭ la moro de Izrael,

     Por glori la nomon de la Eternulo.

5    Ĉar tie staris tronoj de juĝo,

     Tronoj de la domo de David.

6    Deziru pacon al Jerusalem;

     Bonan staton havu viaj amantoj.

7    Paco estu inter viaj muroj,

     Bonstato en viaj palacoj.

8    Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru:

     Paco estu al vi.

9    Pro la domo de la Eternulo, nia Dio,

     Mi deziras al vi bonon.

 

“La psalmo - diris la Papo - trajtas, tiel, idealan bildon de la sankta urbo laŭ ĝia religia kaj socia rolo, montrante, ke la biblia religio ne estas abstrakta aŭ intimisma, sed ĝi estas fermentilo de justeco kaj solidareco. Post la kunuleco kun Dio sekvas necese tiu de la gefratoj inter si”.

Jen kial - klarigis la Papo, citante sanktan Gregoron la Grandan - samkiel “en konstruaĵo ŝtono subtenas la alian, ĉar oni metas unu ŝtonon sur la alian, kaj kiu subtenas alian, siavice estas subtenata de alia”, tiel ĝuste “en la sankta Eklezio ĉiu subtenas kaj estas subtenata”.

 

“La Granda Papo, sankta Gregoro, diras al ni, kion konkrete la psalmo signifas, por la praktiko de nia vivo: ni devas esti la hodiaŭa Eklezio, vera Jerusalemo, kaj do loko de paco, eltenante unu la alian, tiel kiel ni estas en la ĝoja certeco ke la Sinjoro nin ‘eltenas’, ‘subtenas’ ĉiujn. Tiel kreskas la Eklezio kiel vera Jerusalemo, loko de paco. Sed ni volas ankaŭ preĝi por urbo Jerusalemo, ke ĝi estu ĉiam pli kaj pli loko de renkonto inter religioj kaj popoloj... vere loko de paco”.

 

Multaj, kun enviciĝantaj, longaj aplaŭdoj, estis la finaj salutoj de la Papo en la diversaj lingvoj, okazo por la Papo por memorigi la ĝeneralan Asembleon de la Sinodo de la episkopoj pri la Eŭkaristio, okazantan en Romo, kaj plie monaton oktobron dediĉitan al la Rozario, kaj la liturgian memoron en Pollando pri beata Jan Beyzym, misiisto en Madagaskaro, kiu aktivis por la lepruloj. La Papo petis al la beatulo lian propeton ĉe Dio por la novaj misiistaj vokiĝoj. Sekvis dankema penso al la “karaj geamikoj” de Aosta-valo, akompanataj al la aŭdienco de la episkopo de Aosta Giuseppe Anfossi, pro la pasintsomera akcepto.

Fine de la aŭdienco la Papo benis la unuan ŝtonon de internacia dioceza seminario “Redemptoris Mater” de Sidnejo. La ŝtono devenas al la domo de Nazareto.