Papo Benedikto la 16a

 

09.10.2005 - Anĝeluso

LA SINODO RELANĈU LA MISIISTAN ELANON DE LA EKLEZIO

Je la Anĝeluso Benedikto la 16a petis preĝi por la nun okazanta Sinodo de la Episkopoj, por ke ĝi alportu la esperatajn fruktojn. Antaŭe li memorigis la figuron de kard. Klemento Aŭgusto von Galen, hodiaŭ beatproklamitan, kaj lia ateston kontraŭ nazi-socialismo, “novpagana ideologio”. Elkoran penson la Papo adresis ankaŭ al la landoj viktimoj de du ĵusdataj naturaj katastrofoj, petdezirante “rapidajn kaj malavarajn helpojn” por la viktimoj de la tertremo en Suda Azio kaj de la inundegoj en Centra Ameriko kaj Meksikio.

 

 

ANTAŬ LA ANĜELUSO

 

Karaj fratoj kaj fratinoj!

Ĉi-matene, en la baziliko de sankta Petro, okazis la beaproklamo de Klemento Aŭgusto von Galen, Episkopo de Münster, kardinalo, kuraĝa kontraŭulo de la naziisma reĝimo. Post pastriĝo en 1904, li plenumis longtempe la paŝtistan servadon en paroĥo de Berlino kaj en 1933 li fariĝis episkopo de Münster. En la nomo de Dio, li denuncis la novpagan ideologion de naci-socialismo, defendante la liberecon de la Eklezio kaj la homajn rajtojn grave malrespektatajn, protektante la hebreojn kaj pli malfortajn personojn, kiujn la reĝimo taksis eliminendaj rubaĵoj. Estas konataj la tri famaj predikoj, kiujn tiu kuraĝa Paŝtisto eldiris en 1941. Papo Pio la 12a lin kreis kardinalo februare de 1946 kaj, nur unu monato poste, li mortis, ĉirkaŭita de la honorado de la fideluloj, kiuj agnoskis en li modelon de kristana kuraĝo. Ĝuste tiu ĉi estas la ĉiam aktuala mesaĝo de beata von Galen: la kredo ne reduktiĝas je privata sento, eĉ kaŝendan kiam ĝi fariĝas malkomforta, sed ĝi implicas koherecon kaj ateston ankaŭ publike favore al la homo, al la justeco, al la vero. Mi esprimas viglajn gratulojn al la dioceza Komunumo de Münster kaj al la Eklezio en Germanio, alvokante sur ĉiujn, per la propeto de la nova Beatulo, abundajn gracojn de la Sinjoro.

 

En ĉi tiuj tagoj, kiel vi scias, okazas en Vatikano la Asembleo de la Sinodo de la Episkopoj por pliprofundigi la temon de la Eŭkaristio en la hodiaŭo de la vivo kaj de la misio de la Eklezio. Mi gvidis la kunsidojn de la unua semajno kaj ankaŭ dum la du kiuj postsekvos, la Sinodo estos mia ĉefa okupo. Por la Sinodo mi petas al vi daŭre preĝi, por ke ĝi povu alporti la esperatajn fruktojn. Aparte, en ĉi tiu monato oktobro, dum kiu ĉiu eklezia komunumo estas vokata renovigi sian misiistan sindevigon, mi invitas repreni tion, kion Papo Johano Paŭlo la 2a skribis en la kvara parto de la apostola Letero “Mane nobiscum Domine”, koncerne la Eŭkaristion kiel “principon kaj projekton de misiado” (n-roj 24-28): “La renkonto kun Kristo, daŭre pliprofundigita en la eŭkaristia intimeco, estigas en la Eklezio kaj en ĉiu kristano la urĝon atesti kaj evangelizadi” (tie, 24). Tion substrekas la saluto je la fino de la Meso “Ite, missa est" (iru, la Meso finiĝis), kiu elvokas la “missio” (mision), la taskon al tiu kiu partoprenis en la celebro, alporti al ĉiujn la Bonsciigon ricevitan kaj animi per ĝi la socion.

 

Ni konfidu ĉi tiun intencon al la propeto de Sanktega Maria kaj de sankta Daniele Comboni, kiun oni rememoros morgaŭ en la liturgio. Li, kiu estis eminenta evangelizanto kaj protektanto de la afrika kontinento, helpu la Eklezion de nia epoko respondi kun kredo kaj kuraĝo al la ordono de la Resurektinta Sinjoro, kiu sendas ĝin anonci al ĉiuj popoloj la amon de Dio.

 

 

POST LA ANĜELUSO

 

La Papo anglalingve turnis sian penson al la viktimoj de la terura tertremo okazinta en suda Azio.

“Kun profunda malĝojo mi eksciis pri la hieraŭa tertremo en Suda Azio, kiu estigis tiom grandajn damaĝojn kaj perdojn de vivo en Pakistano, Hindio kaj Afganistano. Mi rekomendas al la amoplena kompato de Dio ĉiujn kiuj mortis kaj mi plivastigas mian profundan simpation al la multaj miloj kiuj vundiĝis aŭ estis senigitaj de havaĵoj. Mi petas al la internacia komunumo esti rapida kaj malavara en la respondo al la detruo kaj mi preĝas Dion ke Li certigu kuraĝon kaj forton al tiuj koncernataj de la tasko por asistado kaj rekonstruo.

 

Ankoraŭ anglalingve la Papo denove petis preĝi por la Sinodo. En la hispana la Papo turnis la atenton al alia ĵus okazinta natura katastrofo:

 

“En ĉi tiu momento mi deziras memorigi la karajn naciojn de Centra Ameriko kaj Meksikio - aparte Salvadoro, Gvatemalio, Honduraso kaj Nikaragvo - kiuj suferas la efikojn de intensaj pluvegoj kaj inundegoj, kiuj estigis multajn viktimojn, samkiel grandajn materiajn damaĝojn. Mi preĝas al la Sinjoro por la eterna ripozo de la mortintoj kaj mi esprimas mian spiritan proksimecon kaj amemon al tiuj, kiuj estas senigitaj je siaj porvivaĵoj kaj laboriloj. Mi invitas, krome, la instituciojn kaj la bonavolajn personojn doni efikan helpon laŭ la spirito de vera frata solidareco”.

 

En la franca kaj germana la Papo denove menciis la Sinodon kaj la figuron de la nova beatulo von Galen. Aliaj salutoj estis en la hungara (por la membroj de la hungara episkopara konferenco), kaj en la pola kaj en la itala (al diversaj grupoj).