Papo Benedikto la 16a

 

05. 10. 2005 - Ĝenerala Aŭdienco

 

IDOLKULTADO,
ESPRIMO DE RELIGIEMO DEVIINTA, MALFORTA, INERTA

 

Ekzistas “vera” religio kaj “falsa” religio, kaj estas nur iluzio serĉi la savon en la materiaj bonoj. la admono de Benedikto la 16a, sekvi la veran religion anstataŭ la idolkultadon de materiaj bonoj, okazis dum la hodiaŭa ĝenerala aŭdienco, iusence “rekorda” pro la partopreno de 50.000 pilgrimuloj el la tuta mondo. Inter ili estis multaj poloj, kaj tio konsistigis por la Papo la okazon por konfidi al iliaj preĝoj la procezon por beatproklamo de Johano Paŭlo la 2a, ses monatojn post lia forpaso.

 

 

Du diversaj religiaj vidoj en komparo: unuflanke, la “aŭtentika kredo je la Sinjoro de la universo kaj de la historio” kaj aliflanke la “idol-kultado”. La medito de la Papo deiris el la dua parto de Psalmo 134(135) - kies komencan parton li komentis antaŭ unu semajno

 

Psalmo 134

13   Ho Eternulo, Via nomo estas eterna;

     Ho Eternulo, la memoro pri Vi restas por ĉiuj generacioj.

14   Ĉar la Eternulo juĝos Sian popolon,

     Kaj Li korfavoros Siajn sklavojn.

 

15   La idoloj de la popoloj estas arĝento kaj oro,

     Faritaĵo de homaj manoj.

16   Buŝon ili havas, sed ne parolas;

     Okulojn ili havas, sed ne vidas;

17   Orelojn ili havas, sed ne aŭdas;

     Kaj ne ekzistas spiro en ilia buŝo.

18   Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj,

     Ĉiuj, kiuj ilin fidas.

19   Ho domo de Izrael, benu la Eternulon;

     Ho domo de Aaron, benu la Eternulon;

20   Ho domo de Levi, benu la Eternulon;

     Ho timantoj de la Eternulo, benu la Eternulon.

21   El Cion estu benata la Eternulo,

     Kiu loĝas en Jerusalem.

     Haleluja!

 

La Papo deziris admoni tiujn, kiuj, post forgeso pri la vera religio, cedas je la allogaĵoj de la falsa religio kaj surhavas ties gravajn postsekvojn. Ĝi estas “la eterna tento de la homo serĉi la savon en la verkoj de siaj manoj, bazante sian esperon sur la riĉeco, povo, sukceso, materio”.

Unuflanke, klarigis Benedikto la 16a, estas la “Dio vivanto kaj persono”, “je la centro de la aŭtentika kredo”.

“La lia estas efika kaj savodona ĉeesto; la Sinjoro ne estas senmova nek malĉeestanta realaĵo, sed vivanta persono, kiu ‘gvidas’ siajn fidelulojn, ‘kompatante’ ilin, subtenante ilin per sia potenco kaj amo”.

Aliflanke estas male “la idol-kultado, esprimo de religiemo deviita kaj trompanta”:

“Fakte, la idolo nenio estas krom ‘verko de la manoj de la homo’, produkto de la homaj deziroj; ĝi sekve ne povas superi la limojn de la kreitaĵoj. Ĝi jes havas homan formon, kun buŝo, okuloj, oreloj, gorĝo, sed ĝi estas inerta, senviva, kiel okazas ĝuste kun neanimita statuo. La destino de tiu, kiu adoras tiujn mortajn realaĵojn estas fariĝi simila al ili, senpova, malforta, inerta.

 

Multaj kaj varmaj estis la reciprokaj salutoj inter la Papo kaj la dekoj da miloj da ĉeestantaj fideluloj, inter ili multaj poloj. “Pasis 6 monatoj ekde la forpaso de mia kara antaŭulo Johano Paŭlo la 2a kaj lia tuta instruo kaj la atesto de lia vivo restas por ni gravaj kaj aktualaj” - diris al ili Benedikto la 16a, konfidante al iliaj preĝoj “la procezon por lia beatproklamo”.