Papo Benedikto la 16a

 

28. 09. 2005 - Ĝenerala Aŭdienco

 

“Ke la Sinjoro donu pacon kaj konkordon
al ĉiuj loĝantoj de la Tero”

 

Jen la preĝo de Benedikto la 16a hodiaŭ dum la ĝenerala aŭdienco, dediĉita al la unua parto (v. 1-12) de Psalmo 134 (135). La etoso estis festanta, ankaŭ pro la definitiva reveno de la Papo al Vatikano, post forlaso de la somera restadejo en Kastelgandolfo. Preskaŭ 30.000 fideluloj ariĝis en placo Sankta Petro por la ĝenerala aŭdienco, dediĉita al la temo: “Gloru la Etermulon, kiu faras mirindaĵojn”. Fine de la aŭdienco apartan benon la Papo donis al grupo de izraelianoj kaj palestinanoj kiuj ĉeestas en Romo por partopreni en seminario por la eduko al paco.

 

 

La aŭdienco komenciĝis per longdaŭra ĉirkaŭiro en la placo de Benedikto la 16a, kiu volis saluti deproksime la milojn da personoj el dekoj da landoj. La Papo parolis al ili pri la “grandeco de la Sinjoro, elmontrita per liaj mirindaj verkoj”, ĉerpante inspiron el la Psalmo 134, kies unuan parton li komentis.

 

Psalmo 134

 

1    Haleluja!

     Gloru la nomon de la Eternulo,

     Gloru, sklavoj de la Eternulo,

2    Kiuj staras en la domo de la Eternulo,

     En la kortoj de la domo de nia Dio.

3    Gloru la Eternulon, ĉar la Eternulo estas bona;

     Prikantu Lian nomon, ĉar ĝi estas ĉarma.

4    Ĉar Jakobon la Eternulo elektis al Si,

     Izraelon kiel Sian trezoron.

5    Ĉar mi scias, ke la Eternulo estas granda

     Kaj ke nia Sinjoro estas super ĉiuj dioj.

6    Ĉion, kion la Eternulo deziras, Li faras,

     En la ĉielo kaj sur la tero, sur la maroj kaj en ĉiuj

          abismoj.

7    Li levas la nubojn de la randoj de la tero,

     Li aperigas fulmojn en la pluvo,

     Li elirigas la venton al Siaj provizejoj.

8    Li batis la unuenaskitojn en Egiptujo,

     De homo ĝis bruto.

9    Li aperigis signojn kaj miraklojn interne de vi, ho

          Egiptujo,

     Super Faraono kaj ĉiuj liaj sklavoj.

10   Li batis multajn popolojn,

     Kaj mortigis potencajn reĝojn:

11   Siĥonon, reĝon de la Amoridoj,

     Kaj Ogon, reĝon de Baŝan,

     Kaj ĉiujn regnojn Kanaanajn.

12   Kaj Li donis ilian landon kiel heredon,

     Heredon al Lia popolo Izrael.

 

Ĝi estas kantiko de preĝado por “nia Dio”, “bona kaj ĉarma” kaj kredkonfeso pri tio “ke la dia ĉiopoveco daŭre manifestiĝas en la tuta mondo”. Kaj en ĉi tiu “mirinda interveno en la historio” la Kreanto montras la vizaĝon de elaĉetanto de sia popolo kaj de suvereno de la mondo.

“La dia amo fariĝas konkreta kaj preskaŭ spertebla en la historio kun ĉiuj ĝiaj maldolĉaj kaj glorplenaj eventoj. La liturgio havas la taskon igi ĉiam ĉeestantaj kaj efikaj la diajn donacojn, ĉefe per la granda paska celebro, kiu estas la radiko de ĉiu alia solenaĵo kaj konsistigas la superan emblemon de la libereco kaj de la savo”.

Por fermi sian paŝtistan instruon, la Papo uzis preĝon de sankta Klemento la Roma, inspiritan de la Psalmo 134: “Ni povas en nia epoko preĝi ankaŭ ni: ‘Ho Sinjoro, briligu vian vizaĝon sur ni, hodiaŭ, por la bono de la paco. Donu al ĉi tiu epoko konkordon kaj pacon al ni kaj al ĉiuj loĝantoj de la Tero’”.

Sekvis la plurlingvaj salutoj, aparte al kelkaj izraelianoj kaj palestinanoj, alvenintaj al Romo por partopreni en seminario de eduko al paco, preĝalvokante por ili “abundan benon de paco kaj ĝojo”. Fine, la Papo memorigis la Diservanton Johanon Paŭlon la unuan, en la 27a datreveno hodiaŭ de lia forpaso.

Kaj antaŭ ol foriri, Benedikto la 16a revenis proksime al la fideluloj, sur la bazilika ŝtuparo sed ankaŭ en la placo, haltante dum kelkaj minutoj ĉe la malsanuloj kaj iliaj akompanantoj.