Papo Benedikto la 16a

 

21.09.2005 - Ĝenerala Aŭdienco

 

Dio, enkarniĝinta en la historio en Kristo,
proponas protekton kaj subtenon al la homaro

 

La centreco de la Enkarniĝo de Kristo en la historio de la homaro kaj la graveco de la sporta etiko por la hodiaŭa formado de la gejunuloj. Ili estis la ĉeftemoj pritraktitaj de Benedikto la 16a dum la paŝtista instruo de la ĝenerala aŭdienco kaj dum la postaŭdiencaj salutoj. Post la komenca ĉirkaŭiro en la sentegmenta ĵipo, la Papo adresiĝis al la 26.000 fideluloj, kiel ĉiam amemaj liarilate, daŭrigante la komenton pri la Psalmo 131, kiun li komencis la antaŭan merkredon. En placo sankta Petro svarmis pilgrimuloj el ĉiuj kontinentoj, kaj ĉefe ĝi estis plena je la vigla ĉeesto de centoj da junaj futbalistoj, knabetoj kiuj estis roluloj de internacia sporta iniciato, kaj kiuj ankaŭ iom pilkludis en la placo.

 

 

 

Psalmo 131a staras inter historio kaj profetaĵo, inter la rakonto de ago kiu markis la historion de la malnova Izraelo - la transporto de la Kesto de la Interligo al Jerusalemo - kaj la antaŭsigno pri evento kiu ŝanĝos la historion de la homaro: la naskiĝo de Kristo. Ili estas la du interpreto-manieroj de Psalmo 131a kiun la Papo prezentis dum la paŝtista instruo.

 

Psalmo 131 (132)

 

11   La Eternulo ĵuris al David veron, kaj Li ne dekliniĝos de ĝi:

     Frukton de via ventro Mi sidigos sur via trono;

12   Se viaj filoj observos Mian interligon kaj Mian leĝon, kiun Mi instruos al ili,

     Tiam ankaŭ iliaj filoj eterne sidos sur via trono.

13   Ĉar la Eternulo elektis Cionon,

     Kaj deziris, ke ĝi estu loĝejo por Li:

14   Ĉi tio estas Mia ripozejo por eterne;

     Ĉi tie Mi loĝos, ĉar ĝin Mi ekdeziris.

15   Ĝian nutraĵon Mi abunde benos,

     Ĝiajn malriĉulojn Mi satigos per pano.

16   Kaj ĝiajn pastrojn Mi vestos per savo;

     Kaj ĝiaj fideluloj ĝojos kaj triumfos.

17   Tie Mi elkreskigos kornon al David,

     Tie Mi aranĝos lumilon por Mia sanktoleito.

18   Liajn malamikojn Mi kovros per honto;

     Sed sur li brilos lia krono.

 

La Papo invitis la fidelulojn imagi la grandiozan geston de reĝo Davido kiu plenumas sian ĵuron trovi loĝejon por la Kesto de la Interligo “signo de la ĉeesto de la Sinjoro” ĉe Izraelo. Dio mem reciprokas la fidelecon de reĝo Davido per la dia promeso beni lian idaron, sub unu kondiĉo, kiu reguligas ekde la komenco de la mondo la rilaton inter la Kreanto kaj liaj kreitaĵoj:

“Al la promeso kaj donaco de Dio, kiuj havas nenion magian, devas korespondi la fidela kaj aganta aliĝo de la homo, per dialogo kiu interplektas du liberecojn, tiun dian kaj tiun homan”.

Ĉi tiu speco de intimeco, klarigis Benedikto la 16a, ebligas al la homo “sperti la ĉeeston de Dio meze de lia popolo”: la Psalmo priskribas Dion kiel “civitanon kiu travivas kun la aliaj civitanoj la eventojn de la historio”, sed per la grandeco kiu estas propra al Li kaj kiu ebligas al Li proponi al la homoj “la potencon de sia beno”.

“Dio benos la rikoltojn, zorgante pri la malriĉuloj por ke ili havu por manĝi; Li sternos sian protektantan mantelon sur la pastrojn proponante al ili sian savon; Li igos ke ĉiuj fideluloj vivu en ĝojo kaj konfido (...) Psalmo 131 fariĝas do celebro de la Dio-Emanuelo kiu estas kun siaj kreitaĵoj, vivas apud ili kaj bonefikas al ili, kondiĉe ke ili restu unuigitaj kun Li en la vero kaj en la justeco”.

Benedikto la 16a finis sian instruon memorigante ke la parton de Psalmo 131 hodiaŭ de li pritraktitan “kutime uzis la Patroj de la Eklezio” por priskribi la enkarniĝon de Jesuo en la sino de Maria. Kaj parolante improvize li aldonis:

“Kaj tiel ni vidas en la granda arko kiu iras el la malnova Psalmo al la enkarniĝo de la Sinjoro, la fidelecon de Dio. En la Psalmo aperas kaj travideblas jam la mistero de Dio kiu loĝas kun ni, kiu fariĝas unu el ni en la enkarniĝo. Kaj ĉi tiu fideleco de Dio estas nia konfido je la ŝanĝiĝoj de la historio, ĝi estas nia ĝojo”.

Je la fino de la salutoj en 9 lingvoj al la ĉeestantaj fideluloj la Papo, aludante la ĉeeston en placo sankta Petro de la delegacioj de la plenumkomitato de UEFA (organiza komitato de la eŭropaj futbalaj ĉampionadoj) kaj de la Itala Federacio Futbal-ludo, parolis pri la graveco de sporto. Sin adresante aparte al la multnombraj knaboj, el 16 landoj, partoprenantaj en la projekto “Futbalo-Prizorgo”, aranĝita kun la Papa Konsilio Unu Koro, la Papo diris:

“Karaj amikoj, via ĉeesto donas al mi la eblecon reliefigi la gravecon de sporto, kiu, se oni ĝin praktikas kun la respekto de reguloj, fariĝas eduka rimedo kaj vehiklo de gravaj homaj kaj spiritaj valoroj. Ke ankaŭ la hodiaŭa manifestacio povu revigligi en ĉiu la sindevigon igi ke la sporto kontribuu al konstruo de socio markita de reciproka respekto, lojaleco en kondutoj kaj solidareco inter ĉiuj popoloj kaj kulturoj”.

 

Atende de la aŭdienco kun la Papo, la itala federacio feste transformis parton de la placo de sankta Petro en veran subĉielan gimnastikejon: ili aranĝis dekon da futbal-kampetoj, kun la pordoj faritaj per etaj plastikaj konusoj, en kiuj pilkludis dekoj da knabetoj, sub la amuzitaj okuloj de la ĉeestantoj.