Papo Benedikto la 16a

 

18.09.2005 - Anĝeluso

 

LA PASTROJ ESTU ATESTANTOJ DE LA EŬKARISTIO

 

La medito de Benedikto la 16a antaŭ la Anĝeluso en Kastelgandolfo, hodiaŭ entenis alvokon al la pastroj por ke ili, celebrante la Eŭkaristion, fariĝu “adorantoj kaj kontemplantoj” de tiu ĉi “granda miraklo de amo”, laŭ la modelo de la sanktuloj de oriento kaj okcidento, kiel Johano Krizostomo, Pio el Pietrelcina, Johano Maria Vianney, por atesti la Eŭkaristion, “la misteron kiu estas metita en iliajn manojn por la savo de la mondo”.

 

 

Karaj fratoj kaj fratinoj!

 

Dum la Jaro de la Eŭkaristio atingas sian finon, mi deziras repritrakti temon aparte gravan, kiu estis multe en la koro de mia honorata antaŭulo Johano Paŭlo la 2a: la rilato inter la sankteco, vojo kaj celo de la irado de la Eklezio kaj de ĉiu kristano, kaj la Eŭkaristio. Aparte, mia penso iras hodiaŭ al la pastroj, por substreki ke ĝuste en la Eŭkaristio estas la sekreto de ilia sanktiĝo. Dank’ al la potenco de la Sankta Ordino, la pastro ricevas la donacon kaj sindevigon ripeti sakramente la gestojn kaj la vortojn per kiuj Jesuo, dum la lasta Vespermanĝo, starigis la memorigon de sia Pasko. En liaj manoj renoviĝas ĉi tiu granda miraklo de amo, pri kiu li estas vokata fariĝi pli kaj pli fidela atestanto kaj anoncanto (kp. Ap. Let. Mane nobiscum Domine, 30). Jen kial la pastro devas esti antaŭ ĉio adoranto kaj kontemplanto de la Eŭkaristio, ekde la momento mem kiam li celebras ĝin. Ni bone scias ke la valido de la Sakramento ne dependas de la sankteco de la celebranto, sed ĝia efiko, por li mem kaj por la aliaj, estos des pli granda ju pli li travivas ĝin kun profunda kredo, ardanta amo, fervora spirito de preĝado.

 

Dum la jaro, la Liturgio prezentas al ni, kiel ekzemplojn sanktajn pastrojn de la Altaro, kiuj ĉerpis la forton de la imitado de Kristo el la ĉiutaga intimeco kun Li en la eŭkaristia celebro kaj adorado. Antaŭ kelkaj tagoj ni memorigis sanktan Johanon Krizostomon, patriarkon de Konstantinopolo de la fino de la kvara jarcento. Oni difinis lin “ora buŝo” pro lia eksterordinara elokventeco, sed oni nomis lin ankaŭ “eŭkarista doktoro”, pro la vasteco kaj profundeco de lia doktrino pri la sanktega Sakramento. La “dia liturgio” kiun oni pleje celebras en la orientaj Eklezioj havas lian nomon, kaj lia slogano “sufiĉas viro plena je zorgemo por transformi popolon” emfazas kiom efika estas la agado de Kristo pere de liaj servantoj. En nia epoko, elstaras plie la figuro de sankta Pio el Pietrelcina, kiun ni memorigos venontan vendredon. Celebrante la sanktan Meson li retravivis per tiom da fervoro la misteron de la Kalvario, ke li edifis ĉies kredon kaj devotecon. Ankaŭ la stigmatoj, kiujn Dio donacis al li, estis esprimo de intima konformiĝo kun Jesuo krucumita. Pensante al la pastroj enamiĝintaj je la Eŭkaristio oni ne povas krome forgesi sanktan Johanon Marian Vianney, humilan paroĥestron de Ars je la epoko de la franca revolucio. Per la sankteco de la vivo kaj paŝtista zorgemo, li sukcesis igi tiun etan vilaĝon modelo de kristana komunumo animata de la Parolo de Dio kaj de la Sakramnentoj.

 

Ni nin adresas nun al Maria, preĝante speciale por la pastroj de la tuta mondo, por ke ili ĉerpu el ĉi tiu Jaro de la Eŭkaristio la frukton de renovigita amo al la Sakranento, kiun ili celebras. Per la propeto de la Virgulino Patrino de Dio, ke ili povu ĉiam vivi kaj atesti la misteron, kiu estas metita en iliajn manojn por la savo de la mondo.

 

Post la Anĝeluso (kiun oni nekutime trapreĝis parte itale kaj parte latine) sekvis plurlingvaj salutoj de la Papo kaj, je la fino, lia tradicia “bonan dimanĉon al ĉiuj!”