Papo Benedikto la 16a

 

14.09.2005 - Ĝenerala Aŭdienco

 

Igi videbla la ĉeeston de Dio en la socia vivo,

ĉar Dio kaj la homo iras kune en la historio

 

Ĝi estis la alvoko de la Papo dum la hodiaŭa ĝenerala aŭdienco, en placo sankta Petro kie svarmis preskaŭ 20.000 fideluloj, el la tuta mondo, kiuj povis ankaŭ ĉeesti, je la fino de la paŝtista instruo, dum la beno donita de la Papo al la nova statuo de sankta Josémaria Escrivá, starigita en la ekstera muro de la vatikana Baziliko

 

 

 

Tre bela kaj freŝa tago kun septembra suno enkadrigis la intensajn vortojn de la Papo dum la hodiaŭa ĝenerala aŭdienco. Papo Benedikto atingis placon sanktan Petron - kiel kutime - per sentegmenta ĵipo, por ĉirkaŭiro de salutado al la multnombraj pilgrimuloj. Poste okazis lia paŝtista instruo, inspirita de la komencaj 10 versikloj de la Psalmo 131 (132), kiu temas pri la transporto al Jerusalemo, nova ĉefurbo elektita de Davido, de la Kesto de la Sinjoro, signo de la dia ĉeesto meze de la popolo de Izraelo”.

 

Kanto de suprenirado.

1    Rememoru, ho Eternulo,

     Davidon kaj ĉiujn liajn suferojn;

2    Ke li ĵuris al la Eternulo,

     Kaj donis sanktan promeson al la Potenculo de Jakob:

3    Mi ne eniros en la ŝirmejon de mia domo,

     Mi ne supreniros sur la liton, pretigitan por mi;

4    Mi ne donos dormon al miaj okuloj,

     Nek dormeton al mia palpebroj,

5    Ĝis mi trovos lokon por la Eternulo,

     Loĝejon por la Potenculo de Jakob.

6    Jen ni aŭdis, ke ĝi estas en Efrata;

     Ni ĝin trovis sur arbara kampo.

7    Ni iru en Lian loĝejon,

     Ni kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj.

8    Leviĝu, ho Eternulo, en Vian ripozejon,

     Vi kaj la kesto de Via potenco.

9    Viaj pastroj vestiĝu per justeco,

     Kaj Viaj fideluloj triumfu.

10   Pro David, Via sklavo,

     Ne forturnu la vizaĝon de Via sanktoleito.

 

Davido tie eldiras solenan ĵuron: li «ne eniros en la reĝan palacon... nek li iros trankvila por dormi se antaŭe li ne trovas loĝejon por la Kesto de la Sinjoro». Kion ĝi signifas, tion klarigis la Papo:

«En la centro mem de la socia vivo de urbo, de komunumo, de popolo, devas esti ĉeesto kiu elvokas la misteron de Dio transcenda: ĝuste spaco por Dio, loĝejo por li. La homo ne povas paŝi bone sen Dio; li devas iri kune kun Dio en la historio, kaj la templo - la loĝejo de Dio - havas la taskon signali laŭ videbla maniero ĉi tiun kunulecon kaj ĉi tiun lasi sin esti gvidata de Dio».

Poste en la psalmo estas la mesia atendo de la «perfekta konsekrito», kiu instigas ĉiujn plenumi sian parton:

«La konsekrito estas Kristo. En Kristo enkarniĝis la Filo de Dio mem. Li estas la kesto de Interligo, la vera loĝejo de Dio en la mondo, ne farita el ligno sed el karno kaj sango. La Dipatrino oferas Sin mem al la Sinjoro kiel keston de Interligo, kaj nin invitas esti ankaŭ ni vivanta loĝejo por Dio en la mondo».

Fine de la aŭdienco la Papo adresis salutojn en multaj lingvoj. En la itala li kuraĝigis la partoprenantojn en la nacia Kunveno de la italaj ekzorcistoj «daŭrigi sian gravan paŝtistan servadon je la servo de la Eklezio, subtenataj de la vigla atento de siaj episkopoj kaj de la senĉesa preĝado de la kristana komunumo».

La fina penso estis por la gejunuloj, la malsanuloj kaj novgeedzoj, memorigante la hodiaŭan Feston de la Gloro de la Kruco:

«Mia bondeziro estas, ke vi povu ĉiam trovi en ĉi tiu signo de savo konsolon kaj subtenon, por superi ĉiun baron en la ĉiutaga ekzistado».

Post la fino de la aŭdienco la Papo benis la statuon de la fondinto de Opus Dei, sankta Josémaria Escrivá, verko de la skulptisto Romano Cosci, kiu prilaboris dum pli ol unu jaro unu kompaktan marmoran blokon. Alta preskaŭ 5 metrojn la statuo staras en niĉo de la ekstera fasado de la maldekstra transepto de la vatikana Baziliko, nomata «branĉo de sankta Jozefo», apud la enirejo de la Sakristio, baziliko-zono destinita de Johano Paŭlo la 2a por gastigi la statuojn de sanktuloj kaj fondintoj de religiaj ordenoj de nia epoko.