Papo Benedikto la 16a

 

11.09.2005 - Anĝeluso

 

‘‘La krucosigno estas la fundamenta gesto de la preĝo de la kristano”

‘‘La potenculoj de UN respondu al la sufero de multaj popoloj’’

 

 Tion diris la Papo dum la Anĝeluso en Kastelgandolfo. Benedikto la 16a parolis ankaŭ pri la venonta monda renkontiĝo de Unuiĝintaj Nacioj, petdezirante progresojn por la lukto kontraŭ mizero kaj malsato en la mondo. Poste, en la 4a datreveno de la atencoj de la 11a de septembro li memorigis la viktimojn de la terorisma perforto, invitante virojn kaj virinojn de ĉiuj kontinentoj rezigni je malamo, por konstrui socion bazitan sur justeco, paco kaj pardono.

 

 

 

ANTAŬ LA ANĜELUSO

 

Karaj fratoj kaj fratinoj!

 

Venontan merkredon, la 14an de septembro, ni solenos la liturgian feston de la Gloro de la Kruco. En la Jaro dediĉita al la Eŭkaristio, ĉi tiu dato alprenas apartan signifon: ĝi invitas nin mediti pri la profunda kaj nedisigebla kunligo kiu unuigas la eŭkaristian celebron kaj la misteron de la Kruco. Ĉiu sankta Meso, fakte, igas aktuala la elaĉetantan oferon de Kristo. Al la Golgoto kaj al la “horo” de la morto sur la kruco - skribas la amata Johano Paŭlo la 2a en la Encikliko Ecclesia de Eucharistia - “spirite rekondukas sin ĉiu pastro kiu celebras la sanktan Meson, kune kun la kristana komunumo kiu partoprenas en ĝi” (n-ro 4). La Eŭkaristio estas do la memorigo pri la tuta paska mistero: pasiono, morto, descendo en la inferon, resurekto kaj ĉieleniro, kaj la Kruco estas la kortuŝa elmontro de la ago de senfina amo per kiu la Filo de Dio savis la homon kaj la mondon disde pekado kaj morto. Pro tio, la krucosigno estas la fundamenta gesto de la preĝado de la kristano. Signi sin mem per la krucosigno estas eldiro de “jes” videbla kaj publika al Tiu, kiu mortis por ni kaj kiu resurektis, al Dio kiu en la humileco kaj malforteco de sia amo, estas la Ĉiopova, pli forta ol la tuta potenco kaj inteligenteco de la mondo.

Post la konsekro, la kunveno de la fideluloj, konscia, ke ĝi estas je la reala ĉeesto de Kristo, krucumita kaj resurektinta, tiel aklamas: “Ni konfesas vian morton, Sinjoro, kaj ni proklamas vian resurekton, atende de via reveno”. Kun la okuloj de la kredo la Komunumo agnoskas Jesuon vivanta kun la signoj de sia pasiono kaj, kune kun Tomaso, plena je miro, povas rediri: “Mia Sinjoro kaj mia Dio!” (Joh 20,28). La Eŭkaristio estas mistero de morto kaj gloro kiel la Kruco, kiu ne estas dumvoja akcidento, sed transiro pere de kiu Kristo eniris en sian gloron (kp Luk 24,26) kaj repacigis la tutan homaron, venkante ĉiun malamikecon. Pro tio la liturgio invitas nin preĝi kun fidoplena espero: Mane nobiscum Domine! Restu kun ni, Sinjoro, kiu, per via sankta Kruco, elaĉetis la mondon!

Maria, ĉeestanta sur la Kalvario ĉe la Kruco, same ĉeestas, kun la Eklezio kaj kiel Patrino de la Eklezio, dum ĉiu el niaj eŭkaristiaj Celebroj (kp. Encikliko Ecclesia de Eucharistia, 57). Pro tio, neniu pli bone ol Ŝi povas instrui al ni kompreni kaj vivi kun fido kaj amo la sanktan Meson, unuigante nin kun la elaĉetanta sinofero de Kristo. Kiam ni ricevas la sanktan Komunion, ankaŭ ni, kiel Maria kaj kun Ŝi unuigitaj, nin alprenas al la ligno, kiun Jesuo per sia amo transformis en ilon de savo, kaj ni eldiras nian “Amen”, nian “jeson” al la krucumita kaj resurektinta Amo.

 

POST LA ANĜELUSO

 

Venontan merkredon komenciĝos en Novjorko, ĉe Unuiĝintaj Nacioj, pinta renkontiĝo de Ŝtatestroj kaj Ĉefministroj kiu pritraktos gravajn temojn pri la monda paco, la respekto de la homaj rajtoj, la akcelo de la evoluo kaj la plifortigo de Unuiĝintaj Nacioj. Ankaŭ la Sankta Seĝo estis invitita, kiel kutime, kaj kardinalo Angelo Sodano, ŝtatsekretario, reprezentos min. Mi eldiras fervorajn petdezirojn por ke la tie kunvenontaj regantoj trovu taŭgajn solvojn por atingi la grandajn celatajn celojn, en spirito de konkordo kaj malavara solidareco. Mi petdeziras aparte sukceson en la realigo de efikaj konkretaj rimedoj por respondi al la plej urĝaj problemoj starigitaj de mizero, malsanoj kaj malsato, kiuj afliktas multajn popolojn.

Sekvis plurlingvaj salutoj. En la angla la Papo memorigis la hodiaŭan 4an datrevenon de la atencoj en Usono:

Hodiaŭ, la 11an de septembro, ni memorigas viktimojn de la terorisma perforto tra la tuta mondo. Ke Dio inspiru bonavolajn virojn kaj virinojn ĉie rezigni je malamo kaj konstrui mondon de justeco, solidareco kaj paco.

La aliaj salutoj estis en la franca, germana, hispana, portugala, pola kaj itala.

“Al ĉiuj mi bondeziras bonan dimanĉon” finis la Papo.