| |
Papo Benedikto
la 16a
07.09.2005 - Ĝenerala Aŭdienco
“Neniam forgesi modli nian vivon laŭ la bildo de Kristo”
Dudek mil fideluloj el pli ol 20 landoj ariĝis ĉi-matene en placo
Sankta Petro por aŭskulti la paŝtistan instruon de la Papo, kiu, dum la
nunaj tagoj ankoraŭ loĝas en Kastelgandolfo kaj alvenis al Romo per
helikoptero por la ĝenerala aŭdienco. “Ni memoru ĉiam modli nian vivon laŭ
la bildo de Kristo” diris Benedikto la 16a - ĝenata hodiaŭ de eta raŭkeco,
kiu tamen ne malebligis al li fini sian paroladon.
|
|
Col 1,3.12.15.17-18
Ni dankas Dion, la Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ĉiam preĝante por
vi, dankante la Patron, kiu taŭgigis nin por partopreno en la heredaĵo de
la sanktuloj en lumo; li estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito
inter la tuta kreitaro; kaj li estas antaŭ ĉio, kaj en li ĉio
ekzistas. Kaj li estas la kapo de la korpo, la eklezio; kaj li estas la
komenco, la unuenaskita el la mortintoj, por ke li fariĝu superulo en
ĉio.
“Kristo estis generita antaŭ ĉiu kreitaĵo, li estas la unuenaskita de tiu
kiuj releviĝas el la mortintoj”. Je ĉi tiu kantiko, prenita el la komencaj
vortoj de la letero de Paŭlo al Koloseanoj, inspiriĝis la Papo por
klarigi, ke “Kristo eniris en la homan komunumon por regi kaj kunmeti ĝin
en “korpon”, tio estas, en harmonian kaj fekundan unuecon”. Pro tio, li
aldonis, “la konsisto kaj la kresko de la homaro trovas en Kristo la
radikon, la vivodonan pivoton, la ‘komencon’. La homo fakte “per la peko”
ŝanĝis la gloron de la senmorta Dio en bildon de morta homo”, elektante
adori la idolojn kaj fariĝante simila al ili”.
“Ni
devas, tial, daŭre modli nian estaĵon laŭ la bildo de la Filo de Dio, ĉar
ni estis ‘liberigitaj de la potenco de mallumo’, ‘transportitaj en la
regnon de la Filo de Sia amo’. Jen la unua ordono de tiu Kantiko: modli
nian vivon laŭ la bildo de la filo de Dio enirante en liajn sentojn, en
lian volon, en lian penson”.
Je la fino la Kantiko celebras la plenecon de Kristo kiel “amodonaco de la
Patro”, prezentante “lumantan horizonton de repaciĝo, unueco kaj paco”,
kiun oni atingas “pere de la sango de la kruco”, de kiu ni estas
pardonitaj kaj sanktigitaj”.
|