|
ANTAŬ LA ANĜELUSO
Karaj fratoj kaj fratinoj!
La Jaro de la Eŭkaristio atingas jam nun sian konkludan fazon. Ĝi
fermiĝos, dum venonta monato oktobro, per la Ordinara Kunsido de la Sinodo
de la Episkopoj en Vatikano, kies temo estos: “La Eŭkaristio: fonto kaj
kulmino de la vivo kaj de la misio de la Eklezio”.
Ĉi tiun specialan Jaron dediĉitan al la eŭkaristia Mistero volis la amata
Papo Johano Paŭlo la 2a por reveki en la kristana popolo la kredon, la
miron kaj la amon por ĉi tiu granda Sakramento, kiu konsistigas la veran
trezoron de la Eklezio. Per kiom da devoteco li celebris la Sanktan Meson,
centron de ĉiu lia tago! Kaj kiom da tempo li pasigis en adoranta, silenta
preĝo fronte al la Tabernaklo! Dum la lastaj monatoj la malsano pli kaj
pli similigis lin kun Kristo suferanta. Impresas la fakto, ke, en la horo
de la morto, li sin trovis en la situacio kunigi la oferon de sia vivo kun
tiu de Kristo en la Meso celebrata apud lia lito. Lia surtera ekzistado
finiĝis en la Paska Oktago, ĝuste en la koro de tiu ĉi Jaro de la
Eŭkaristio, dum kiu okazis la transiro el lia granda papado al la mia. Kun
ĝojo, tial, ekde la komenco de ĉi tiu servado, kiun la Sinjoro petis al
mi, mi redeklaras la centrecon de la Sakramento de la reala ĉeesto de
Kristo en la vivo de la Eklezio kaj en tiu de ĉiu kristano.
Antaŭvide al la sinoda Kunveno de oktobro, la Episkopoj, kiuj estos ĝiaj
membroj, ekzamenas la “Labor-rimedon” porokaze pretigitan. Mi petas tamen
ke la tuta eklezia komunumo sentu sin koncernata en ĉi tiu fazo de tuja
pretigo kaj partoprenu en ĝi per preĝado kaj meditado, valorigante ĉiun
okazon, eventon kaj renkonton. Ankaŭ dum la ĵusdata Monda Tago de la
Junularo multegaj estis la aludoj al la mistero de la Eŭkaristio. Mi
repensas, ekzemple, al la sugestodona Maldormo de sabato vespere, la 20an
de aŭgusto, en Marienfeld, kiu havis sian kulminan momenton en la
Eŭkaristia adorado: kuraĝa elekto, kiu konverĝigis la rigardojn kaj korojn
de la gejunuloj sur Jesuo ĉeestanta en la Sanktega Sakramento. Mi
memorigas, krome, ke dum tiuj memorindaj tagoj, en kelkaj preĝejoj de
Kolonjo, Bonn kaj Düsseldorf okazis la daŭra adorado, nokte kaj tage, kun
la partopreno de multaj gejunuloj, kiuj povis tiel malkovri la belecon de
la kontemplanta preĝado!
Mi fidas, ke, dank’ al la sindevigo de Paŝtistoj kaj fideluloj, en ĉiu
komunumo estu pli kaj konstanta kaj fervora la partopreno en la
Eŭkaristio. Mi deziras hodiaŭ, aparte, instigi al sanktigo kun ĝojo de la
“tago de la Sinjoro”, la Dimanĉo, sankta tago por la kristanoj. Plaĉas al
mi, en ĉi tiu kunteksto, memorigi sanktan Gregoron la grandan, kies
liturgian memoron ni celebris hieraŭ. Tiu granda Papo donis kontribuon el
historia graveco al la akcelo de la liturgio en ĝiaj diversaj aspektoj,
kaj, aparte, al taŭga celebro de la Eŭkaristio. Lia propeto, kune kun tiu
de Sanktega Maria, helpu nin vivi en pleneco ĉiudimanĉe la ĝojon de la
Pasko kaj de la renkonto kun la resurektinta Sinjoro.
POST LA ANĜELUSO
En ĉi tiuj tagoj ni ĉiuj doloras pro la katastrofo estigita de uragano en
Usono, speciale en New Orleans. Mi deziras certigi mian preĝadon por la
mortintoj kaj iliaj familianoj, por la vunditoj kaj senhejmigitoj, por la
malsanuloj, la infanoj, la maljunuloj; mi benas tiujn kiuj sindevigas en
la malfacila agado por la unuaj helpoj kaj rekonstruo. Al la Prezidanto de
la Papa Konsilio “Cor unum” (Unu koro), ĉefepiskopo Paul Josef Cordes, mi
donis la taskon alporti al la trafitaj loĝantaroj la ateston de mia
solidareco.
Mia penso iras ankaŭ al la irakanoj kiuj pasintmerkrede vidis morti,
viktimoj de nehaltigebla moviĝo pro paniko, centojn da siaj kuncivitanoj -
plejparte maljunuloj, virinoj kaj infanoj - ariĝintajn en Bagdado por
religia memorigo. Ke la Ĉiopova volu tuŝi ĉies korojn, por ke finfine oni
starigu en tiu suferanta Lando etoson de repaciĝo kaj de reciproka
konfido.
(en la angla la Papo reeldiris sian solidarecon kun la viktimoj de la
natura katastrofo en Usono) Mi salutas ĉiujn anglalingvajn
pilgrimulojn ĉeestantajn dum la hodiaŭa Anĝeluso. Laŭ speciala maniero nia
koroj turniĝas al ĉiuj kiuj suferas pro la detruegaj postsekvoj de uragano
Katrina en Usono. Kiel klarigas la dimensio de ĉi tiu tragedio, mi petas
al vi unuiĝi kun mi en preĝado por la viktimoj, iliaj karuloj kaj ĉiuj
vunditoj. Ke la dolorantaj familioj spertu la konsolon de la ĉeesto de Dio
kaj la agantoj por la unuaj helpoj estu certaj pri nia profunda partopreno
kaj subteno.
En la franca la Papo salutis aparte la reprezentantojn de
Châteauneuf-du-Pape kaj tiujn de Kastelgandolfo, kiuj festas ĉi-jare la
dekan datrevenon de sia ĝemeliĝo. Benedikto la 16a volonte substrekis la
gravecon de ĉi tiuj rimedoj de interŝanĝo, de reciprokaj kono kaj riĉiĝo,
kiuj kontribuas al la renkontoj inter la homoj.
En la germana la Papo diris ke “Kristo estas meze de ni, se ni ariĝas en
Lia nomo. La Sinjoro aŭskultas nian komunan preĝadon. Faru vian iradon kun
Li”.
En la hispana: “ĉiam konsideru, ke la pleneco de la leĝo estas la amo”.
En la pola Benedikto la 16a adresis apartan saluton al la infanoj kaj
geknaboj kiuj komencas novan studojaron, petante ke Dio benu ilian akiron
de scienco kaj saĝeco.
Denove en la itala la Papo salutis diversajn grupojn, finante per
bondeziro de bona dimanĉo.
|