|
Dio estas la forto de solida socio, libera disde “koŝmaroj kaj
nesekurecoj”. Dio estas la disdonanto de la plej grava donaco por familio
kaj socio: la gefiloj. Benedikto la 16a, dum la hodiaŭa ĝenerala aŭdienco,
ĉerpis el la malnova saĝeco de Psalmo 126a la instruojn por paroli al la
homoj de nia epoko: pri la subteno de Dio kiu benas la laboron kaj la
laciĝon de la ĉiutago, kiuj estus alimaniere vanaj, kaj pri la bonstato
kaj estonteco, kiun povas konstrui kaj je kiu povas esperi tiuj nacioj en
kiuj oni generas pli da gefiloj, kompare kun tiuj markitaj de demografia
malkresko.
Psalmo 126 (127)
Kanto de suprenirado. De Salomono.
1 Se la Eternulo ne konstruas la domon,
Tiam vane laboras super ĝi ĝiaj
konstruantoj;
Se la Eternulo ne gardas urbon,
Tiam vane maldormas la gardanto.
2 Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas,
Manĝas panon kun klopodoj:
Al Sia amato Li donas en dormo.
3 Jen, heredo de la Eternulo estas
infanoj;
Rekompenco estas la frukto de ventro.
4 Kiel sagoj en la mano de fortulo,
Tiel estas junaj filoj.
5 Bone estas al la homo, kiu plenigis
per ili sian sagujon;
Ili ne estos hontigitaj,
Kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe
la pordego.
Antaŭ ol komenci la 61an paŝtistan instruon pri la psalmoj de la liturgio
de la vesperaj preĝoj, la Papo volis saluti per ĉirkaŭiro en la
sentegmenta ĵipo la 11.000 fidelulojn ariĝintajn en la placo kaj
alvenintajn el multaj landoj, inter kiuj Malavio. Poste, inter aplaŭdoj
kaj elmontroj de amemo, li atingis la ŝtuparon por tuj pritrakti la temon
pri la “decida ĉeesto” de la Sinjoro, kiu - li diris - “ŝvebas sur la
agadoj de la homo”.
Solida socio naskiĝas el la sindevigo de ĉiuj ĝiaj membroj, sed ĝi bezonas
la benon kaj subtenon de Dio, kiun, bedaŭrinde, oni ofte ekskludas aŭ
ignoras".
La Libro de la Sentencoj - klarigis Benedikto la 16a - substrekas per ega
klareco “la primasecon de la dia agado por la bonstato de komunumo”, kiam
ĝi diras ke “la beno de la Sinjoro pliriĉigas”, dum “malĝojon Li ne
aldonas al ĝi” .
“La Psalmisto, kvankam agnoskante la gravecon de la laboro, ne hezitas
deklari ke tiu tuta laboro estas vana, se Dio ne estas je la flanko de tiu
kiu penas (...) La Psalmisto volas tiel suprenlevi la primasecon de
la dia graco, kiu transdonas konsiston kaj valoron al la homa agado,
kvankam markita de limiteco kaj kadukiĝemo”.
Benedikto la 16a pritraktis poste alian inspiron proponatan de la
priskriboj en Psalmo 126a: la “beno kaj la Graco” bildigitaj de la naskiĝo
de filo, “signo - li rimarkigis - pri la vivo kiu daŭras kaj pri la
historio de savo kiu alcelas novajn etapojn”. La Papo aparte reliefigis
tiun parton de la Psalmo, kiu parolas pri la “filoj de la juneco”. Grava
precizigo ĉar ĝuste tiu bildo de la patro, kiu, post ricevo de filoj kiam
li estis juna, povos vivi kun trankvilo la maljunecon, entenas, laŭ la
Papo, veron por nia epoko:
“La generacio
estas sekve donaco kiu alportas vivon kaj bonstaton por la socio. Ni
konscias pri tio dum niaj tagoj, fronte al nacioj el kiuj la demografia
malkresko forprenas freŝecon, energion, estontecon, enkarnigitajn de la
gefiloj. Sur ĉio, tamen leviĝas la benanta ĉeesto de Dio, fonto de vivo
kaj de espero”.
Inter la multnombraj salutoj en pluraj lingvoj fine de la aŭdienco, la
Papo eldiris vortojn aparte gravajn en la tago de la 25a datreveno de la
starigo de la pola sindikato Solidarność:
“Mi dankas la Dian Providencon pro la novspirita blovo, kiun tiu movado
alportis en la eventojn de la nunepoka Eŭropo. Ke Dio benu ĉiujn, kiuj
sindevigas por la akcelo de la sociala justeco kaj por la bono de la
laborantoj”.
|