| |
Papo Benedikto
la 16a
28.08.2005 - Anĝeluso
KIE KRISTO NE OKUPAS LA UNUAN LOKON,
TIE LA HOMA DIGNO ESTAS ENDANĜERIGITA
Je la Anĝeluso la Papo invitis serĉi la vizaĝon de Dio : serĉi Lin
devas esti la senĉesa petdeziro de la kredantoj, de la gejunuloj kaj de la
penkreskuloj, de la fideluloj kaj de iliaj paŝtistoj, kiuj devas kuraĝigi,
subteni kaj gvidi ĉi tiun serĉon.
|
|
Karaj fratoj kaj fratinoj!
Ĝi estis vere eksterordinara eklezia sperto tiu travivita en Kolonjo,
pasintsemajne, okaze de la MTJ, kun la partopreno de grandega nombro da
gejunuloj el la tuta mondo, akompanataj de multaj episkopoj, gereligiuloj.
Ĝi estis providenca evento de graco por la tuta Eklezio. Parolante kun la
episkopoj de Germanio mi diris ke la gejunuloj lanĉis al siaj Paŝtistoj,
kaj iamaniere al ĉiuj kredantoj, mesaĝon kiu estas samtempe peto: “Helpu
nin esti disĉiploj kaj atestantoj de Kristo. Kiel la Saĝuloj, ni venis por
renkonti kaj adori Lin”.
El Kolonjo la gejunuloj revojaĝis al siaj urboj kaj nacioj animataj de
granda espero, sen tamen malatenti la ne malmultajn malfacilaĵojn, la
barojn kaj la problemojn kiuj en ĉi tiu nia epoko, akompanas la aŭtentikan
serĉon de Kristo kaj la fidelan aliĝon al lia Evangelio.
Ne nur la gejunuloj, sed ankaŭ la komunumoj kaj la Paŝtistoj mem devas pli
kaj pli ekkonscii pri fundamenta elemento por la evangelizado: kie Kristo
ne okupas la unuan lokon, kie oni ne rekonas kaj adoras Lin kiel superan
Bonon, tie la homa digno estas endanĝerigita. Tial estas urĝe porti la
hodiaŭan homon al “malkovro” de la aŭtentika vizaĝo de Dio, kiu revelaciis
sin por ni en Jesuo Kristo. Ankaŭ la homaro de nia epoko povos tiel, kiel
la Saĝuloj, genuiĝi fronte al Li kaj adori Lin.
Parolante kun la germanaj episkopoj mi memorigis, ke la adorado ne estas
“luksaĵo, sed prioritato”. Serĉi Kriston devas esti la senĉesa petsopiro
de la kredantoj, de la gejunuloj, de la plenkkreskuloj, de la fideluloj
kaj de iliaj paŝtistoj. Oni devas kuraĝigi ĉi tiun serĉon, oni devas ĝin
subteni kaj gvidi. La kredo ne estas simple aliĝo al tutaĵo en si kompleta
de dogmoj, kiu malaperigus la soifon je Dio ĉeestantan en la homa animo.
Male, ĝi antaŭensendas la homon, irantan en la tempo, al Dio ĉiam nova en
sia senfineco. La kristano estas tial samtempe serĉanto kaj trovanto.
Ĝuste tio igas la Eklezion juna, malfermita al la estonteco, riĉa je
espero por la tuta homaro.
Sankta Aŭgusteno, kiun ni hodiaŭ memoras en la liturgio, havas mirindajn
meditojn pri la invito de la Psalmo 104a: “Quaerite faciem eius semper -
Ĉiam serĉu lian vizaĝon”. Li rimarkigas ke tiu invito ne valoras nur por
ĉi tiu vivo, ĝi validas ankaŭ por la eterneco. La malkovro de la “vizaĝo
de Dio” neniam finiĝas. Ju pli ni eniras en la brilegon de la dia amo, des
pli bele estas antaŭeniri en la esploro, tiel ke “amore crescente
inquisitio crescat inventi - laŭmezure ke kreskas la amo, kreskas la serĉo
de Tiu kiun oni trovis”.
Ĉi tiu estas la sperto kiun ankaŭ ni petdeziras el la profundo de la koro.
Ke havigu tion al ni la propeto de la granda Episkopo de Hipono, ke tion
akirigu al ni la patrineca helpo de Maria, Stelo de la Evangelizado, al
kiu ni nun preĝalvokas per la Anĝeluso.
Post la anĝeluso la Papo adresis plurlingvajn salutojn kaj ĉiu grupo
omaĝis al li per nacilingva kanto.
|