|
“Profeteca intuicio” de lia “neforgesebla” antaŭulo, destinita marki
“grandan printempon de espero” por Eŭropo kaj la mondo. Benedikto la 16a
dediĉis al la kvar tagoj da restado en Germanio por la Monda Tago de la
Junularo (MTJ) la ĉi-matenan ĝeneralan aŭdiencon, fronte al 7.000 personoj
el la kvar kontinentoj, inter kiuj plej notiĝis interreligia delegacio
alveninta el Nagasaki kaj alia de budhistaj religiuloj. Kiel kutime, la
Papo alvenis matene per helikoptero el Kastelgandolfo kaj poste li revenis
al sia somera restadejo, sed ne antaŭ ol inviti al solidareco por la
Eŭropo trafita de multnombraj naturmediaj katastrofoj.
Vizaĝoj de gejunuloj laŭlonge de la urbo, festantaj amasoj borde de rivero
Rejno, gestoj de kredo dum unu nokto kaj unu tago en Marienfeld, vortoj de
komprenemo inter roluloj de diversaj kredoj kiuj rigardas al la unika Dio.
La bildoj de 4 eksterordinaraj tagoj restis markitaj en la memoro kaj koro
de la Papo, ligitaj de la fadeno de emocio malfacile priskribebla. Tion
konfesis la Papo mem al la 7.000 pilgrimuloj dum la ĝenerala aŭdienco, en
la Aŭlo Paŭlo la 6a: Benedikto la 16a reiris per la memoro al la tuto kaj
al la partoj de tiu 20a MTJ de Kolonjo, kiu kondukis lin, germana Papo,
plenumi sian unuan internacian vojaĝon al la patrujo kaj tie, malmultajn
monatojn post la elekto, ĉirkaŭbraki la esperon de Eŭropo kaj de la mondo
- la gejunulojn - kaj pliriĉigi per nova gesto tre simbola kvar jardekojn
de renovigita dialogo kun hebreoj kaj islamanoj:
“Kiom estas signife - diris la Papo - ke ĉio tio okazis dum ni
alproksimiĝas al la fino de la Eŭkaristia Jaro kiun volis Johano Paŭlo la
2a! “Ni venis por adori Lin”: la temo de la Renkontiĝo invitis ĉiujn
ideale sekvi la Saĝulojn, kaj plenumi kune kun ili internan vojaĝon de
konvertiĝo al la Emanuelo, la Dio-kun-ni, por koni, renkonti, adori Lin,
kaj, post rekonto kaj adoro, reekvojaĝi portante en la animo lian lumon
kaj lian ĝojon”.
Kun la rememoroj, Benedikto la 16a interplektis longan serion da dankoj al
la germanaj Eklezio kaj aŭtoritatuloj, por la organizado de la MTJ,
plivastigante sian dankemon ankaŭ al tiuj, kiuj, en ĉiu mondoparto, donis
sian kunlaboron “por la spirita sukceso” de la rendevuo de Kolonjo. Danko
kiu atingis ankaŭ la agantojn de la amaskomunikiloj kaj iliajn
“providencajn radiotelevidajn kunligojn”, kiel difinis ilin la Papo, kiuj
relanĉis la MTJ’n al ĉiu latitudo. Poste, el la bildoj de la pasinta
semajno, la Papo volis eltiri kaj klarigi kelkajn aparte. La renkonto kun
la seminarianoj, ekzemple, kiun li volis - li diris - “por reliefigi la
dimension de la “vokiĝo” tipan de la MTJ-j. Samkiel la dimensio de la
interkonfesia kaj religia dialogo, kiu, li klarigis, ĝuste kadre de la
monda junulara kunveno, trovas unu el siaj efikaj lokoj:
“La rolo de Germanio en la ekumena dialogo - aldonis la Papo
- estas grava ĉu pro la malfeliĉa historio de la dividoj, ĉu pro la
signifa parto plenumita por la irado de repaciĝo. Mi petdeziras, ke la
dialogo, kiel reciproka interŝanĝo de donacoj, kontribuu krome al kreskigo
kaj maturigo de tiu orda kaj harmonia “simfonio” kiu estas la katolika
unueco. Laŭ tia perspektivo, la MTJ-j reprezentas validan ekumenan
‘laboratorion’”.
Parolante pri la renkonto kun la “hebreaj gefratoj” en la Sinagogo de
Kolonjo, 60 jarojn post la Ŝoaho kaj 40 post la koncilia Deklaracio Nostra
aetate, Benedikto la 16a meditis pri la “nova sezono de dialogo kaj
spirita solidareco inter hebreoj kaj kristanoj”, enkondukita de la
dokumento de la 2a vatikana Koncilio, kaj pri la “estimo por la aliaj
grandaj religiaj tradicioj, kiel Islamo:
“Pro tio mi volis renkonti la reprezentantojn de kelkaj islamaj
Komunumoj, al kiuj mi montris la esperojn kaj zorgojn de la malfacila
historia momento kiun ni travivas, petdezirante ke estu elradikigitaj la
fanatikeco kaj la perforto kaj ke kune oni povu kunlabori por la ĉiama
defendo de la digno de la hompersono kaj savogardo de ĝiaj fundamentaj
rajtoj”.
Tri tagojn post sia fino, la tagoj de Kolonjo - per sia denseco - inspiris
al la koro de Benedikto la 16a grandan petdeziron por la estonteco, je
kies centro restas, li redeklaris, tiu “Jesuo kiu fariĝas nia vojaĝkunulo
en la Eŭkaristio”: sakramento - laŭ metaforo de la Papo kiun la gejunuloj
jam nun igis propra - kiu portas “la nuklearan fision” en la plej kaŝitan
koron de la estaĵo:
“Nur tiu intima eksplodo de la bono kiu venkas la malbonon povas doni
vivon al la aliaj transformiĝoj necesaj por ŝanĝi la mondon. Jesuo la
mizerikorda Vizaĝo de Dio daŭre lumigas nian iradon kiel la stelo kiu
gvidas la Saĝulojn kaj plenigas nin per sia ĝojo. Ni preĝu nun por ke la
gejunuloj el Kolonjo portu kun si la lumon de Kristo, kiu estas vero kaj
amo, kaj disvastigu ĝin ĉien. Mi konfidas, ke dank’ al la forto de la
Sankta Spirito kaj de la patrineca helpo de la Virgulino Maria, ni povos
vidi printempon de espero en Germanio, en Eŭropo kaj en la tuta mondo”.
Kaj el la espero je Eŭropo lumigita de la lumo de Kristo, la Papo
transiris, fine de la aŭdienco, al solidareca alvoko por la Malnova
Kontinento, kiu, dum la lastaj tagoj, konis detruegojn, viktimojn kaj
damaĝojn, estigitajn de inundegoj kaj brulegoj:
“Multaj familioj - diris ĉi-koncerne la Papo - restis sen hejmo
kaj centoj da personoj devas alfronti tragikajn malkomfortaĵojn. Dum mi
preĝalvokas el la Sinjoro la eternan premion por tiuj, kiuj perdis la
vivon, mi certigas mian spiritan proksimecon en amemo kaj preĝado al tiuj,
kiuj estas elprovataj de tiuj gravaj eventoj, estante konfidoplena ke ili
povu esti subtenataj de la komuna solidareco”.
|