|
La Papo memorigis
kun kortuŝo kaj malfeliĉo Fraton Roger, la fondinton de
la ekumena komunumo de Taizé, murditan hieraŭ vespere fare de rumana
virino mense malsana, dum li gvidis la vesperan preĝon en la preĝejo de la
komunumo. El la interna balkono de la somera restadejo, fine de la
ĝenerala aŭdienco okazinta en Kastelgandolfo kie li pasigas la someron,
Benedikto la 16a parolis pri sia granda konsterno pro la okazinta murdo.
Konsterno plikreskigita de la fakto ke ĝuste hieraŭ li estis ricevinta
leteron el Frato Rogé. La Papo difinis la la prioron de Taizé “granda
laboranto en la vinberejo de la Sinjoro”, substrekante, ke ankaŭ en la
plej malfeliĉaj situacioj “la Sinjoro ĉiam akompanas kaj asistas nin”. En
sia letero al la Papo Frato Roger esprimis la deziron renkonti lin kaj
skribis pri la MTJ en Kolonjo.
Por la tradicia
paŝtista instruo la Papo komentis ĉi-matene la Psalmon 125an kiu entenas
preĝon por la reveno de la forkaptitoj.
Psalmo 125 (126)
Kanto de suprenirado.
1 Kiam la Eternulo revenigis la
forkaptitojn al Cion,
Tiam ni estis kiel sonĝantoj.
2 Tiam nia buŝo estis plena de gajeco,
Kaj nia lango plena de kantado;
Tiam oni diris inter la popoloj:
Ion grandan la Eternulo faris por ĉi
tiuj.
3 Ion grandan la Eternulo faris por ni:
Ni ĝojas.
4 Revenigu, ho Eternulo, niajn
forkaptitojn,
Kiel riveretojn en sudan landon.
5 Kiuj semas kun larmoj,
Tiuj rikoltos kun kanto.
6 Iras kaj ploras la portanto de
semotaĵo;
Venos kun kanto la portanto de siaj
garboj.
Ĝi akiris specialan
signifon kiam en Izraelo oni kantis ĝin dum la momentoj de minaco kaj
teruro. La Psalmo kondukas al etoso de ĝojego: oni ridetas, oni festas pro
la ricevita liberiĝo, aperas ĝojaj kantoj. La reago fronte al la redonita
libereco estas duobla - diris la Papo. Unuflanke la paganaj nacioj
agnoskas la grandecon de la Dio de Izraelo. La savo de la elektita popolo
fariĝas klarega pruvo pri la efika kaj potenca ekzisto de Dio, ĉeestanta
kaj aganta en la historio. Aliflanke, la popolo de Dio konfesas sian
kredon je la Sinjoro kiu savas.
La penso poste iras
al la pasinteco, retravivita per timtremeto kaj maldolĉeco. La Papo
atentigis pri la vortoj uzataj de la psalmisto: “Kiuj semas kun larmoj,
Tiuj rikoltos kun kanto”. Sub la pezo de laboro - li diris - foje la vizaĝo
pleniĝas per larmoj: oni faras lacigan semadon, verŝajne destinitan al
senutileco kaj malsukceso. Sed kiam alvenas la abunda kaj ĝojoplena
rikolto, oni malkovras ke tiu doloro estis fekunda.
En tiu versiklo de
la psalmo 125a estas resumita la granda instruo pri la mistero de
fekundeco kaj vivo, kiun povas enteni la sufero. Ĝuste kiel diris Jesuo
antaŭ sia Pasiono kaj morto: “Se la tritika grenero ne falas en la
teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da
frukto”
La horizonto de la
Psalmo malfermiĝas sekve al la festanta rikolto, simbolo de la ĝojo
generita de libereco, de paco, de prospero, kiuj estas frukto de la dia
beno. Ĉi tiu preĝo, do, estas kanto de espero, al kiu sin turni kiam oni
estas trempitaj en la tempo de elprovo, timo, ekstera minaco kaj interna
subpremo. Sed ĝi povas ankaŭ fariĝi pli ĝenerala alvoko travivi niajn
tagojn kaj plenumi niajn elektojn en etoso de fideleco. La konstanteco en
la bono, kvankam nekomprenata kaj kontrastata, je la fino atingas ĉiam
alvenpunkton de lumo, fekundeco, paco. Ĝi estas tio, kion sankta Paŭlo
memorigis al Galatoj: “kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu
rikoltos eternan vivon. Kaj ni ne laciĝu en bonfarado; ĉar ĝustatempe ni
rikoltos, se ni ne senfortiĝos”.
En siaj plurlingvaj
salutoj fine de la aŭdienco la Papo, memorigante ke morgaŭ li iros al
Kolonjo, rekomendis al la preĝado de la fideluloj sian personon kaj la
gejunulojn kiuj - li diris - atestas la kredon, la esperon kaj la amon.
“Temas pri grava eklezia rendevuo, kiu, ni ĉiuj deziras tion, alportu
riĉajn spiritajn fruktojn por la tuta Eklezio, kiu tre kalkulas je la
evangeliaj sindevigo kaj atesto de la gejunuloj”.
|