| |
Papo Benedikto
la 16a
03.08.2005 - Je la Ĝenerala Aŭdienco
"Preĝado
igas la homon roko"
La preĝado “potence helpas alfronti la malfacilajn situaciojn, kiam al
la ekstera krizo de izoliĝo, ironiado, malŝato kontraŭ la kredantoj
kuniĝas la interna krizo farita el senkuraĝiĝo, mediokreco, laceco”.
Benedikto la 16a tion diris ĉi-matene al la 7000 fideluloj, kiujn li,
alvenante el la somera restadejo en Kastelgandolfo, renkontis en Vatikano
por la ĝenerala aŭdienco. La Papo daŭrigis la serion da paŝtistaj instruoj
pri la liturgio de la vesperaj preĝoj, parolante hodiaŭ pri la psalmo
124a. En la aŭlo Paŭlo la 6a ĉeestis ankaŭ dudeko da ĉinaj pastroj el
Popola Ĉinio. Dum la salutoj en la diversaj lingvoj, la Papo adresis al
ili “aparte ameman” saluton.
|
|
La preĝado “potence helpas alfronti la malfacilajn situaciojn, kiam al la
ekstera krizo de izoliĝo, ironiado, malŝato kontraŭ la kredantoj kuniĝas
la interna krizo farita el senkuraĝiĝo, mediokreco, laceco”. Benedikto la
16a tion diris ĉi-matene al la 7000 fideluloj, kiujn li, alvenante el la
somera restadejo en Kastelgandolfo, renkontis en Vatikano por la ĝenerala
aŭdienco. La Papo daŭrigis la serion da paŝtistaj instruoj pri la liturgio
de la vesperaj preĝoj, parolante hodiaŭ pri la psalmo 124a.
Ĝia unua frazo proklamas la stabilecon de tiu, kiu fidas la Eternulon,
komparante ĝin kun la roka firmeco de monto Ciono. Ankaŭ kiam la
kredanto sentas sin izolita kaj ĉirkaŭata de riskoj kaj kontraŭecoj, lia
fido devas esti trankvila.
Sed, daŭrigas la psalmisto, la konfido de la fidelulo havas plian apogon:
la Sinjoro ĉirkaŭas sian popolon, ĝuste kiel la montoj kiuj ĉirkaŭas
Jerusalemon, igante ĝin urbo fortigita de naturaj fortresoj. En ĉi tiu
etoso de kompleta konfido, la psalmisto trankviligas la justulojn. Ilia
situacio povas, per si mem, esti zorgiga pro la superaltrudo de malpiuloj,
kiuj volas trudi sian regadon. Ekzistus ankaŭ la tento, por la justuloj,
fariĝi kompliculoj de malbono, por eviti gravajn malagrablaĵojn, sed la
Sinjoro protektas ilin kontraŭ subpremo: “ne kuŝos la sceptro de
malvirteco sur la sorto de la virtuloj”, diras la psalmo; samtempe la
Eternulo savogardas ilin disde la tento “etendi siajn manojn al
maljustaĵo”.
La psalmo do - diris la Papo - verŝas en la animon profundan konfidon. Ĝi
potence helpas alfronti la malfacilajn situaciojn, kiam al la ekstera
krizo de izoliĝo, ironiado, malŝato rilate al kredantoj, aldoniĝas la
interna krizo farita el senkuraĝiĝo, mediokreco, laceco.
La fina parto de la psalmo entenas preĝalvokon adresitan al la Sinjoro
favore al la “bonaj” kaj “piaj” kaj anonco de malbonsorto kontraŭ “tiuj,
kiuj dekliniĝas al siaj malrektaj vojoj”. Unuflanke la psalmisto petas ke
la Sinjoro manifestiĝu kiel amoplena patro por la justuloj kaj fideluloj
kiuj tenas alta la torĉon de la rekta vivo kaj de la bona konscienco.
Aliflanke, oni atendas, ke Li malkaŝu Sin kiel justa juĝisto rilate al
tiuj, kiuj iris laŭ la malrekta vojo de malbono, kies fina atingo estas la
morto.
La psalmon sigelas la tradicia saluto “ŝalom”, saluto de “paco sur
Izraelo”, saluto ritmata per samsoneco kun “Jerushalajim”, Jerusalemo, la
urbo simbolo de paco kaj sankteco. Ĝi estas saluto kiu fariĝas bondeziro
de espero. Ni povas ĝin klarigi per la vortoj de sankta Paŭlo apostolo al
la Galatoj: “Kaj kiuj irados laŭ tiu regulo, paco kaj kompato estu sur ili
ĉiuj, kaj sur la Izrael de Dio”.
Sankta Aŭgusteno, komentante ĉi tiun psalmon 124an, kontraŭmetis “tiujn
kiuj iras laŭ kurbaj padoj” kontraŭ tiuj kiuj “estas rektaj en la koro
kaj ne malproksimiĝas el Dio”. Se la unuaj ricevos la saman sorton de la
malbonuloj, kia estos la sorto de la “virtuloj”? Aŭgusteno demandas al si:
“kion ni posedos? Kia estos nia heredaĵo? Kiu estos nia patrujo? Kiun
nomon ĝi havas?” Kaj li mem respondas, indikante ĝian nomon: “la paco”.
Per la bondeziro de paco ni salutas vin; la pacon ni anoncas al vi; la
pacon ricevas la montoj, dum sur la montetoj disvastiĝas la justeco. Nun
nia paco estas Kristo: “Li mem - aldonas Aŭgusteno - estas nia paco”.
Tiu de hodiaŭ estis la unua ĝenerala aŭdienco de Benedikto la 16a post la
feriado en Aosta-valo. Tondraj aplaŭdoj, ritmataj aklamoj kaj granda ondo
da simpatio karakterizis la momenton de la diverslingvaj salutoj,
kontraste kun la nekutime pluvoplena kaj nebula tago hodiaŭ en Romo.
Elinter la 7000 en Aŭlo Paŭlo la 6a, la “aparta amemo” de Benedikto la 16a
iris, unue, al grupo de dudeko da ĉinaj pastroj, vicrektoroj kaj
animzorgantoj de Grandaj Seminarioj de kontinenta Ĉinio, kiuj
partoprenis en kurso por teologia kaj spirita formado dum kelkaj semajnoj
ĉe la benediktana ĉefabatejo de Sankt Ottilien, Germanio. Multaj estis la
pilgrimuloj el foraj landoj, kiel Aŭstralio, Hongkongo, Filipinoj, Usono,
Meksikio, Ĉilio, Peruo kaj Brazilo. Al ĉiuj fine, la Papo proponis la
figuron de la Sankta Pastro de Ars, Johano Maria Vianney, kiun la liturgio
solenos morgaŭ.
|