|
Antaŭ la Anĝeluso
Post la tagoj pasigitaj en montaro, en Aosta-valo, mi estas kontenta
hodiaŭ esti meze de Vi, karaj Kastelanoj, kiuj ĉiam estas tiom gastemaj
kun la Papo. Mi salutas vin ĉiujn kun amemo, ekde la Episkopo de Albano,
la Paroĥestro kaj la aliaj Pastroj de Kastelgandolfo. Mi salutas la
Urbestron, la Komunuman Administracion kaj la aliajn ĉeestantajn
Aŭtoritatulojn kaj mi plivastigas mian ameman penson al la Direktoro kaj
Personaro de la Papaj Vilaoj, samkiel al la tuta loĝantaro de ĉi tiu plaĉa
kaj trankvila urbeto. Aparte varma saluto iras al la pilgrimuloj
alvenintaj el multaj lokoj por viziti min. Ĝi estas por mi la unua somera
restado kiun mi faras ĉi tie, en Kastelgandolfo: mi dankas pro la festanta
akcepto, kiun oni rezervis al mi pasintĵaŭde kaj kiun oni konfirmas ankaŭ
hodiaŭ.
Alproksimiĝas la 20a Monda Tago de la Junularo, kiu okazos en Kolonjo, kaj
al kiu, se plaĉos al Dio, ankaŭ mi partoprenos [kvankam mi ne plu estas
tiom juna, sed la koro estas juna] ekde ĵaŭdo la 18an ĝis dimanĉo la 21a
de venonta aŭgusto. El ĉiu parto de Eŭropo kaj de la mondo, dum la
venontaj tagoj, ekvojaĝos al Germanio grupoj de knaboj kaj knabinoj laŭ la
ekzemplo de la sanktaj Saĝuloj, kiel proponas la temo: “Ni venis por adori
Lin” (Mat 2,2). Mi deziras inviti la junulojn-kredantojn de la tuta mondo,
ankaŭ tiujn, kiuj ne povos partopreni en tiom eksterordinara eklezia
evento, unuiĝi en komuna spirita pilgrimo al la fontoj de nia kredo. Laŭ
la feliĉa intuicio de la amata Papo Johano Paŭlo la 2a, la Monda Tago de
la Junularo konsistigas privilegian renkontiĝon kun Kristo, en la firma
konscio, ke nur Li proponas al la homaj estuloj plenecon de vivo, de ĝojo
kaj de amo. Ĉiu kristano estas vokata eniri en profundan kunulecon kun la
Sinjoro krucumita kaj resurektinta, adori Lin en preĝado, en la medito kaj
ĉefe per la devoteca partopreno en la Eŭkaristio, almenaŭ en la Dimanĉo,
eta “semajna Pasko”. Tiamaniere oni fariĝas liaj veraj disĉiploj, pretaj
anonci kaj atesti ĉiumomente la belecon kaj renovigantan forton de la
Evangelio.
La Virgulino Patrino de la Elaĉetanto, pri Kiu dum monato aŭgusto ni
rememorigos la Ĉielenprenon, viglu sur tiuj kiuj sinpretigas por
partopreni en la Monda Tago de la Junularo. Ŝi, kiu ĉiam iras antaŭ ni en
la pilgrimado de la kredo, gvidu laŭ speciala maniero la gejunulojn dum la
serĉo de la vera bono kaj de la aŭtentika ĝojo.
Post la Anĝeluso
Kiel vi scias, dum la pasintaj tagoj, la Irish Republican Army
(IRA) de Norda Irlando anoncis, ke ĝi formale ordonis la finon de la
armita lukto favore al ekskluziva uzo de pacaj intertraktoj. Ĝi estas bela
informo, kiu kontrastas kun la dolorigaj informoj, pri kiuj ni estas
ĉiutage atestantoj en multaj mondopartoj kaj kiu prave estigis kontenton
kaj esperon en tiu insulo kaj en la tuta internacia komunumo. Miaflanke,
mi estas aparte ĝoja unuiĝi kun tiuj sentoj. Krome, mi kuraĝigas ĉiujn,
senescepte, daŭre trairi kuraĝe la markitan itineron kaj startigi pliajn
paŝojn, kiuj ebligu plifortigi la reciprokan konfidon, akceli la repaciĝon
kaj plifirmigi la intertraktojn por justa kaj daŭra paco. Mi tion faras
per la sama forto per kiu mia honorinda Antaŭulo Johano Paŭlo la 2a, en
Drogheda, septembre de 1979, petegis, ke oni malproksimiĝu el la padoj de
perforto kaj revenu al la vojoj de paco. Al la propeto de Sanktega Maria,
al Sankta Patrico kaj al ĉiuj Sanktuloj de Irlando ni konfidu nian komunan
preĝon por ĉi tiu intenco.
franclingve: Chers pèlerins francophones, je suis heureux de vous
adresser mes salutations cordiales. Puissiez-vous accueillir le Christ,
Verbe de Dieu, qui se fait notre nourriture, pour en vivre et être ses
témoins auprès des personnes que vous rencontrez, notamment auprès des
jeunes.
anglalingve: I offer a warm welcome to the English-speaking
pilgrims and visitors who have joined us for this Angelus prayer. I ask
the Lord to grant you and your families a serene summer, and upon all of
you I cordially invoke his blessings.
hispanlingve: Saludo con afecto a los peregrinos de lengua
Española. Invito a todos a testimoniar el gozo de celebrar el día del
Señor, escuchando su palabra y acudiendo a su mesa, la Eucaristía,
alimento de vida eterna. Gracias por vuestra presencia.
pollingve: Pozdrawiam serdecznie obecnych tu Polaków. Jutro
rozpoczyna się sierpień - miesiąc ważnych rocznic. Dziś razem z wami
wspominam Powstanie Warszawskie. Niech Bóg Miłosierny udzieli światu daru
pokoju. Wszystkim wam błogosławię.
[Mi elkore salutas ĉioujn polojn ĉi tie ĉeestantajn. Morgaŭ komenciĝos
monato aŭgusto - monato de gravaj datrevenoj. Hodiaŭ kune kun vi mi
memoras la insurekcion de Varsovio. La Mizerikorda Dio koncedu al la mondo
la donacon dfew la paco. Al vi ĉiuj, mian benon.]
ukrajnlingve: Вітаю дитячий хор «Щедрик» з Києва, Україна. Дорогі
друзі, бажаю, щоб пісня, а, зокрема, духовна музика, допомогли вам завжди
любити Господа і свідчити Його братерською любов’ю. Слава Ісусу Христу!
[Mi salutas la junularan koruson "Shtshedryk", alveninta el Kyiv,
Ukrajnio. Karaj amikoj, mi bondeziras al vi, ke la kanto kaj, aparte, la
religia muziko helpu vin ĉiam ami la Sinjoron kaj atesti Lin en la frata
amo. Estu laŭdata Jesuo Kristo!]
germanlingve: Von Herzen heiße ich die deutschsprachigen Pilger und
Besucher hier in Castel Gandolfo willkommen. Vertraut stets auf Gottes
Gegenwart in eurem Leben! Denn nichts kann uns von seiner Liebe trennen
(vgl Röm 8, 39). Gottes Geist geleite und führe euch. Gesegneten Sonntag!
denove itallingve: Mi salutas la italajn pilgrimulojn, aparte la
grupojn el Villa Castelli, Surbo, Troina, Torre di Quartesolo, Cagnola kaj
Ariccia, samkiel la partoprenantojn en la Kolokvo de Fondaĵo Rui kaj la
geknabojn de Montoro Superiore.
Mi bondeziras al ĉiuj bonan dimanĉon!
|