Papo Benedikto la 16a

 

17.07.2005 - Anĝeluso

 

LA FERIADO: FAVORA TEMPO

POR REMALKOVRI SIN EN KONTAKTO KUN DIO

 

Papo Benedikto la 16a, en Les Combes, Introd, Aosta-valo, ĉe la italaj Alpoj, kie li pasigas ripozperiodon, trapreĝis kun la ĉeestantaj fideluloj la Anĝeluson. Antaŭ kaj post la mariala preĝo, li faris mallongan paroladon pri la spirita valoro de la feriado. Li ankaŭ dankis ĉiujn, kiuj ebligas ĉi tiun lian ripozperiodon, kaj post alvoko favore al kelkaj laboristoj kiuj en tiu regiono riskas perdi sian laborpostenon, li finis la renkontiĝon kun la fideluloj per plurlingvaj salutoj, interalie ank en la loka lingvo.

 

   

Antaŭ la Anĝeluso

Karaj fratoj kaj fratinoj,

ekde kelkaj tagoj mi estas ĉi tie, inter la mirindaj montoj de Aosta-valo, kie ankoraŭ viva estas la rememoro pri la amata mia antaŭulo Johano Paŭlo la 2a, kiu dum pluraj jaroj pasigis ĉi tie mallongajn ripozigajn kaj refreŝigajn periodojn. Ĉi tiu somera paŭzo estas donaco de Dio vere providenca, post la unuaj monatoj de la postulema paŝtista servado, kiun la dia Providenco konfidis al mi. Mi dankas elkore la Episkopon de Aosta, la karan mons-ron Giuseppe Anfossi, kaj logike ankaŭ la metropolitan episkopon, kardinalon Poletto, kaj tiujn, kiuj igis ĝin ebla, samkiel tiujn kiuj, per diskreteco kaj malavara sindediĉo, viglas por ke ĉio okazu en trankvilo. Mi estas dankema al la loka loĝantaro kaj al la turistoj pro ilia elkora akcepto.

En la mondo en kiu ni vivas fariĝas preskaŭ neceso povi refortigi la korpon kaj la spiriton, speciale por tiuj, kiuj loĝas en urbo, kie la vivkondiĉoj, ofte senpacaj, lasas malmulte da loko al silento, al medito kaj al malstreĉiga kontakto kun la naturo. La feriadoj estas, krome, tagoj en kiuj oni povas dediĉi sin pli longtempe al preĝado, al legado kaj meditado pri la profundaj signifoj de la vivo, en la trankvila kunteksto de sia familio kaj de siaj karuloj. La tempo de feriado proponas unikajn eblecojn de paŭzo fronte al la sugestodonaj spektakloj de la naturo, mirinda “libro” je ĉies nivelo, grandaj kaj etaj. En kontakto kun la naturo, la persono retrovas sian ĝustan dimension, li remalkovras sin kreitaĵo, eta sed samtempe unika, “entenopova de Dio” ĉar interne malfermita je la Senfino. Puŝata de la peto de signifo kiu urĝas en lia koro, li perceptas en la ĉirkaŭa mondo la spuron de la dia boneco, beleco kaj providenco kaj preskaŭ nature li malfermiĝas al glorado kaj preĝado, vidante vere la reflektaĵon de la beleco, de la boneco de la Kreanto.

Kune trapreĝante la Anĝeluson en ĉi tiu bela alpa loko, ni petu al la Virgulino Maria ke Ŝi instruu al ni la sekreton de la silento, kiu fariĝas laŭdo, de la enmemiĝo kiu disponigas al medito, de la amo por la naturo, kiu floras kiel danko al Dio. Ni povos tiel pli facile akcepti en la koro la lumon de la Vero kaj praktiki ĝin en la libereco kaj en la amo.

 

Post la Anĝeluso

Karaj fratoj kaj fratinoj, mi deziras aldoni ankoraŭ kelkajn pliajn vortojn de danko kaj saluto. Mi antaŭ ĉio pensas al la loka Eklezio en kiu mi estas, la malnova diocezo de Aosta; en ĉi tiuj tagoj mi preĝas ofte por la Episkopo, kiun mi denove dankas, por la pastroj, la gereligiuloj, kaj por la familioj. Al la tuta komunumo de Aosta-valo mi certigas mian rememoron al la Sinjoro, speciale por la malsanuloj kaj suferantoj.

Mi salutas kun aparta dankemo la Salezanajn Pastrojn, kiuj akceptas min en sia domo, la Aŭtoritatulojn de la Ŝtato kaj de la Regiono kaj la Komunuman Administracion de Introd.

Specialan penson mi adresas al la Monaĥinoj de la Kongregacio de Sankta Jozefo de Aosta, Pinerolo kaj Cuneo, esprimante mian ŝaton por la misio kiujn ili plenumas, certigante mian preĝadon por la plenumo de iliaj kapitulaj laboroj.

Ĉeestas hodiaŭ la laboristaro de TECDIS kaj de aliaj industrioj de Aosta-valo. Mi konas viajn nunajn malfacilaĵojn: vi timas ke mankos la laboro, kiu ebligas la starigon kaj daŭron de la familioj. Karegaj, dum mi esprimas al Vi mian solidarecon, mi petdeziras fortan sindevigon fare de ĉiuj sektoroj respondecaj pri la serĉo de kontentiga solvo por la nunaj problemoj.

 

Je salue cordialement les pčlerins de langue française. Je vous souhaite un vrai repos ŕ l’occasion de ce temps de vacances, ainsi que le bonheur de contempler la beauté de la nature comme un don de Dieu. Que le Seigneur vous bénisse, ainsi que vos familles!

 

I greet the English-speaking visitors who join us for this Angelus. May the summer holidays be a time of rest and an opportunity to draw closer to the Lord in gratitude and prayer. Upon you and your families I cordially invoke God’s blessings of joy and peace.

 

Herzlich grüße ich die deutschsprachigen Besucher hier im Aosta-Tal. Stille und Ruhe helfen uns, die Stimme Gottes zu vernehmen. Euch allen wünsche ich einen gesegneten Sonntag sowie Stärkung für Leib und Seele.

 

Saludo también a los fieles de lengua espańola que se han unido al rezo del Ángelus, [fronte al la krioj de la hispanlingvanoj, li aldonis improvizite: Muchas gracias!] también a través de la radio y la televisión. Invito a todos a cultivar sentimientos de reconciliación, para ser artífices de la paz. Feliz domingo.

 

[denove itale] [improvizite] Mi min turnas nun aparte al la malsanuloj kun aparta amo. Estis mia deziro doni al vi ĉiuj unuope la manon; bedaŭrinde multaj [el vi] staras disaj. Tiel, vi estas certaj ke mi ĉirkaŭbrakas vin en mia koro kaj ke en miaj preĝoj vi ĉiam ĉeestas, kaj [ke Vi estas] ĉiam ĉirkaŭbrakataj de la amo de la Sinjoro.

Fine mi min adresas al vi ĉiuj, aparte al Vi, gejunuloj, kiuj alvenis al ĉi tiu mia unua Anĝeluso en la montaro. [improvizite] Spirite ni estas ĉiuj irantaj al Kolonjo. Ni vidos nin ĉiujn en Kolonjo.

Al ĉiuj mi deziras bonan dimanĉon kaj fruktodonan ripozperiodon.

 

Fine en la lingvo de Aosta-valo, la Papo diris:

Bon dzor ii valdotén presen. Merci d’iitre seuglia.

[Bonan tagon al la ĉeestantaj Aosta-valanoj. Dankon ke vi alvenis]

Pudzo [tipa amika saluto]