|
La doloro kiu postrestas pro la
funebraj eventoj de Londono, la preĝado por la viktimoj kaj iliaj karuloj,
sed ankaŭ por la atencintoj. La voĉo de Benedikto la 16a leviĝis forte je
la Anĝeluso por admoni tiujn, kiuj makuliĝis per tioma krimo. “Ni ĉiuj
sentas profundan doloron pro la kruelegaj terorismaj atencoj en Londono
pasintĵaŭde. Ni preĝu por la murditaj personoj, por tiuj vunditaj kaj por
iliaj karuloj. Sed ni preĝu ankaŭ por la atencintoj: ke la Sinjoro tuŝu
iliajn korojn. Al tiuj, kiuj provizas sentojn de malamo kaj al tiuj, kiuj
plenumas terorismajn agojn tiom abomenajn mi diras: Dio amas la vivon,
kiun Li kreis, ne la morton. Kaj mi diras: haltu, en la nomo de Dio!”.
Ĝi
estis la forta alvoko, rekta, de Benedikto la 16a - eldirita post la
mariala preĝo - adresita al la homoj, kiuj armigis siajn manojn kontraŭ
sendefendaj gefratoj. El tio sekvis la petego al la Dipatrino “por la
Sinjoro multobligu ankaŭ en nia epoko virojn kaj virinojn, kiuj, pere de
lumigita kredo, atestata en la vivo, estu en ĉi tiu nova jarmilo salo de
la tero kaj lumo de la mondo”.
Tiel, kiel estis, je sia epoko, sankta Benedikto Abato, Patrono de Eŭropo,
“Sanktulo aparte kara al mi - diris la Papo - kiel oni povas ekkompreni el
la elekto de lia nomo, kiun mi faris” kaj kies festo okazos morgaŭ.
Naskita en Norĉa en 480, Benedikto donis vivon “al frata komunumo bazita
sur la primaseco de la amo de Kristo”.
“Inter la cindroj de la
Romia Imperio, Benedikto, serĉante antaŭ ĉio la Regnon de Dio, ĵetis,
verŝajne eĉ sen konscii pri tio, la semon de nova civilizacio, kiu
evoluis, integrante la kristanajn valorojn kun la klasika heredaĵo,
unuflanke, kaj la ĝermanaj kaj slavaj kulturoj, aliflanke”.
Kaj se Benedikto indikis kiel fundamentan celon de la ekzistado “la serĉon
de Dio”, li sciis tamen - klarigis la Papo - “ke kiam la kredanto eniras
en profundan rilaton kun Dio, li ne povas kontentiĝi je vivo laŭ
mezkvalita maniero laŭ la insigno de miminimumiga etiko kaj de supraĵema
religieco. El tio la esprimo kiu resumas lian Regulon:
“‘Nihil amori Christi
praeponere’”, ‘Nenion antaŭmeti antaŭ la amo de Kristo”. El tio konsistas
la sankteco, propono valida por ĉiu kristano kaj kiu fariĝis vera paŝtista
urĝo en ĉi tiu nia epoko en kiu sentiĝas la bezono ankrigi la vivon kaj la
historion al firmaj spiritaj orientiloj”.
Fine, antaŭtage de la forveturo por la somera feriado, la Papo adresis
saluton al la multegaj fideluloj, preskaŭ 40.000, kiuj ĉeestis en placo
Sankta Petro:
“Morgaŭ mi iros al Aosta-valo,
kie mi pasigos mallongan ripoz-periodon. Mi gastos en la domo, kiu
multfoje akceptis Papon Johanon Paŭlon la 2an. Mi dankas tiujn, kiuj
akompanos min per la preĝoj, kaj al vi mi diras kun amemo: “ĝis la
revido!”.
|