|
Papo Benedikto
la 16a
07.07.2005 - Post la teruraj atencoj en Londono
BARBARAJ AGOJ KONTRAŬ LA HOMARO
Benedikto la 16a tiel kondamnis la terorismajn atencojn, kiuj skuis
Londonon, en telegramo al kardinalo Murphy O’Connor, ĉefepiskopo de
Westminster. La Papo esprimis spiritan proksimecon al la viktimoj de
terorismo.
Profunda doloro kaj spirita proksimeco al la viktimoj de la malhumanaj
terorismaj atencoj, kiuj renversis Londonon estas la sentoj esprimitaj de
Benedikto la 16a per telegramo sendita al la ĉefepiskopo de Westminster,
kardinalo Cormac Murphy O’Connor.
En la telegramo, subskribita de la kardinalo ŝtatsekretario Angelo Sodano,
oni legas, ke “la Papo eksciis kun doloro la informon pri la terorismaj
agoj plenumitaj en la centro de Londono kaj, dum li kondamnas tiujn
barbarajn agojn kontraŭ la homaro”, li petas al kardinalo O’Connor esprimi
al la parencoj de la viktimoj sian spiritan proksimecon dum ĉi tiu momento
de doloro.
Benedikto la 16a preĝalvokis, fine, sur la popolo de Britio la konsolon,
kiun nur la Sinjoro povas proponi en tiaj cirkonstancoj.
Post tuja sciigo al li, fare de liaj plej proksimaj kunlaborantoj, pri la
gravegaj atencoj en Londono, Benedikto la 16a enmemiĝis en preĝado en sia
privata kapelo.
|