|
Ĝi
estis la lasta ĝenerala aŭdienco antaŭ la forveturo de Benedikto la 16a
(11.07.2005) por feriado en Aosta-Valo. Ĝoja svingado de flagoj,
tolstrioj, koloraj ĉapoj aldone al festantaj ĥoroj akompanis lian alvenon
kaj ĉirkaŭiradon en placo Sankta Petro per la sentegmenta ĵipo. Same, fine
de la aŭdienco, la Papo restis longtempe por saluti la fidelulojn antaŭ ol
reveni al la Apostola Palaco.
Aparta emocio estiĝis
ĉirkaŭ la “benediktana Fajrujo”, alportita el Moskvo, kiun la Papo
akceptis kun entuziasmo: “Karegaj - li diris - ke ĉi tiu sugestodona
iniciato povu estigi pli kaj pli malavaran sindevigon por la atesto en
Eŭropo de la kristanaj valoroj”. La “Fajrujo por la paco” alvenis la
antaŭan vesperon al Romo, post la ĉi-jara starto el Moskvo, kie ĝi portis
simbole al la rusa ortodoksa Eklezio la mesaĝon de solidareco, dialogo kaj
amikeco de Sankta Benedikto el Norĉa. Post etapoj en Germanio, unue en la
monaĥejo de Ottobeuren kaj poste en vilaĝo Marktl am Inn kie naskiĝis
Benedikto la 16a, la Fajrujo, akompanata de delegacio gvidata de la
ĉefepiskopo de Spoleto-Norĉa, Riccardo Fontana, haltis hodiaŭ kiel
“simbola signo de paco” ĉe la tomboj de la Apostoloj, por poste daŭrigi la
itineron laŭ la lokoj karaj al la benediktana spiritualeco, ĝis Norĉa, kie
ĝi alvenos la 10an de julio.
La paŝtista instruo de
la Papo, dediĉita al la Kantiko “Dio la Savanto”, komentis la Leteron de
Sankta Paŭlo al Efezanoj, aparte pritraktante la konceptojn pri “sankteco”
kaj “filadopto”, etapoj de la savodona plano, kiu konigas “la grandan
sekretan projekton kiun la Patro antaŭdecidis en Si deeterne”
Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu benis nin
per ĉia beno spirita en la ĉielejoj en Kristo; kiel Li elektis nin en li
antaŭ la fondo de la mondo, por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj antaŭ Li
en amo; antaŭdestininte nin por filadopto per Jesuo Kristo al Si mem, laŭ
la aprobo de Sia volo, al la laŭdo de la gloro de Lia graco, per kiu Li
favoris nin en la Amata; en kiu ni havas la elaĉeton per lia sango, la
pardonon de niaj pekoj, laŭ la riĉo de lia graco, kiun li abundigis al ni
en ĉia saĝeco kaj prudento, sciiginte al ni la misteron de Lia volo, laŭ
Lia bonvolo, kiun Li antaŭdecidis en li, por dispono en la pleneco de la
tempo, por sumigi en Kristo ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero;
en li, en kiu ni fariĝis heredaĵo, destinite laŭ la antaŭdecido de Tiu,
kiu ĉion faras laŭ la intenco de Sia volo; por ke ni estu por la laŭdo de
Lia gloro, ni, kiuj antaŭe esperis en Kristo; en kiu vi ankaŭ esperas,
aŭdinte la vorton de la vero, la evangelion de via savo; al kiu ankaŭ
kredinte, vi estas sigelitaj per la Sankta Spirito de promeso, kiu estas
antaŭgarantiaĵo de nia heredaĵo, por la elaĉeto de la posedaĵo, por laŭdo
de Lia gloro. (Efe 1,3-12)
La unua dia gesto
estas sekve la “elekto de la kredantoj”, “libera kaj senpaga iniciato” de
la Sinjoro, pere de kiu ni estas “translokitaj en la sanktan kaj vivodonan
horizonton de Dio mem”, kun la posta “nia antaŭdestino” esti “filoj de
Dio”, kio implicas “la fratecon kun Kristo”, kaj la “intimecon” kun la
ĉiela Patro, kiu faris al ni “senmezuran donacon”, substrekis la Papo,
memorigante mediton de Sankta Ambrozo: “Kiu estas riĉa krom la nura Dio,
kreanto de ĉiuj aĵoj? Sed Li estas tre pli riĉa je mizerikordo, ĉar Li
elaĉetis ĉiujn kaj - kiel aŭtoro de la naturo - transformis nin, kiuj, laŭ
la naturo de la karno, estis filoj de la kolerego kaj submetitaj je
punado, por ke ni estu filoj de la paco kaj de la karitato”.
Okaze de la tradiciaj
plurlingvaj salutoj, ferme de la aŭdienco, la Papo adresis apartan benon
al la multnombraj polaj fideluloj ĉeestantaj en la placo, por emfazi la
malfermon, pasintsemajne, de la proceso por beatproklamo de Johano Paŭlo
la 2a.
Fine, aludo pri la
somera tempo, “tempo de sana distriĝo kaj de meritita ripozo”, memorigis
Papo Ratzinger.
|