|
ANTAŬ LA ANĜELUSO
Antaŭ kelkaj tagoj mi havis la ĝojon prezenti la Kompendion de la
Katekismo de la Katolika Eklezio. Ekde pluraj jaroj oni sentis la bezonon
havi mallongan katekismon, kiu resumu, laŭ simpla sed kompleta maniero,
ĉiujn esencajn elementojn de la katolika doktrino. La dia Providenco
aranĝis tiel ke tia projekto realiĝu en la sama tago mem en kiu oni
enkondukis la proceson por beatproklamo de la amata Johano Paŭlo la 2a,
kiu al ĝi donis decidan impulson. Dum mi dankas la Sinjoron pro tio, mi
deziras, karaj fratoj kaj fratinoj, ankoraŭfoje substreki la gravecon de
ĉi tiu utila kaj praktika rimedo por la anonco de Kristo kaj de ĝia
evangelio de savo.
En la Kompendio, per ideala dialogo inter instruisto kaj disĉiplo, oni
resumas la pli vastan prezenton de la kredo de la Eklezio kaj de la
doktrino de la Eklezio entenatan en la Katekismo publikigita de mia
honorata Antaŭulo en 1992. La Kompendio reutiligas la kvar partojn bone
kunligitajn inter si, ebligante ekkapti la eksterordinaran unuecon de la
mistero de Dio, de lia savodona plano por la tuta homaro, de la
centreco de Kristo, la Ununaskita Filo de Dio fariĝinta homo en la sino de
la Virgulino Maria, mortinta kaj resurektinta por ni. Ĉeestanta kaj aganta
en sia Eklezio speciale en la Sakramentoj, Kristo estas fonto de nia
kredo, la modelo de ĉiu kredanto kaj la Majstro de nia preĝado.
Karaj fratoj kaj fratinoj, kiom necese estas, ke, en ĉi tiu komenco de la
tria kristana jarmilo, la tuta kristana komunumo proklamu, instruu kaj
atestu komplete la veron de la kredo, de la doktrino kaj de la katolika
moralo laŭ unuanima kaj konkorda maniero! Ke al la petdezirata renoviĝo de
katekezo kaj de la evangelizado povu kontribui ankaŭ la Kompendio de la
Katekismo de la Katolika Eklezio, por ke ĉiuj kristanoj - knaboj, junuloj
kaj plenkreskuloj, familioj kaj komunumoj -, obeemaj je la agado de la
Sankta Spirito, fariĝu en ĉiu medio katekizantoj kaj evangelizantoj,
helpante unuj la aliajn renkonti Kriston. Ni tion petas konfidoplenaj al
la Virgulino Patrino de Dio, Stelo de la evangelizado.
POST LA ANĜELUSO
Venontan merkredon, la 6an de julio, komenciĝos en Gleneagles (Skotlando)
la “ G8 ”, tio estas, la Pinta Renkonto de la Ŝtatestroj kaj Ĉefministroj
de la plej industriiĝintaj Landoj de la mondo, kiu havos elinter siaj
prioritatoj, Afrikon, kontinento ofte malzorgatan. Mi elkore bondeziras
plenan sukceson al tiu grava kunveno, petdezirante ke ĝi konduku
kundividi en solidareco la kostojn por la malkreskigo de la ŝuldaro,
startigi konkretajn decidojn por la elradikigo de malriĉeco kaj akceli
aŭtentikan evoluon de Afriko.
(franclingve) Je salue cordialement les pèlerins de langue
française, les invitant à faire de leur temps de vacances un temps de
ressourcement spirituel.
(anglalingve) I warmly welcome the English-speaking visitors
present at this "Angelus" prayer. I pray thatyour time here in Rome will
encourage you to follow the example of Saints Peter and Paul with
confidence and generosity.
(germanlingve) Von Herzen grüße ich die Pilger aus den Ländern
deutscher Sprache. Auf Ihn müssen wir hören. Verbringt daher auch diese
Urlaubstage in der Gegenwart Gottes! Euch allen wünsche ich in diesem
Sommer eine gesegnete Erholungszeit!
(hispanlingve) Saludo cordialmente a los peregrinos de lengua
española que han participado en la oración mariana del Ángelus. Llevad a
vuestros hogares y comunidades el afecto del Papa, que os bendice de todo
corazón.
(pole) Pozdrawiam pielgrzymów z Polski. Na czas wakacji życzę wam
dobrego odpoczynku i spotkania z Bogiem. Niech Pan was prowadzi.
(denove itallingve) Mia saluto iras nun al la itallingvaj
pilgrimuloj, aparte al la reprezentantoj de la infanlernejo de Verdellino,
al grupo "Teresa Orsini" de Gravina di Puglia, al la fideluloj de Varallo
Sesia, al la muzikistaro de Castelli Calepio kaj al la stirantoj de Romo
de historiaj aŭtomobiloj kaj motorcikloj.
Mi adresas plie specialan saluton al la gejunuloj de la italaj diocezoj,
kiuj suriris monton Adamello’n por omaĝi al la kruco starigita sur
“Montpinto Johano Paŭlo la 2a”. Kun la rigardo turnita al la jam nun
proksima Monda Tago de la Junularo, mi unuiĝas al vi, karaj geamikoj,
ariĝintaj en Trentolando, je la piedoj de Monto Adamello, por la Sankta
Meso celebrata de mons-ro Angelo Comastri, mia Ĝenerala Vikario por la
Vatikana Urbo. Vi ĉiam estu fidelaj atestantoj, por viaj samsaĝuloj, pri
la mizerikorda amo de Kristo, kiu per la ofero sur la kruco, elaĉetis la
mondon.
Bonan dimanĉon al ĉiuj!
|